Skeptiko pri la savo de la Universala

UEALa Komitato de UEA ankoraŭ ne findecidis ĉiun paŝon de la finance resaniga plano proponita de la Estraro: mankas la plej grava, nome la vendo de la antikva domo en Roterdamo, por rekapitalizi la Asocion. Demando estas: ĉu tiu plano sufiĉas por savi la Universalan? Eble ne, se analizi la enspezofontojn.

La subaj konsideroj ne inkluzivas sendependajn faktorojn, negative aŭ pozitive: al la unuaj apartenas la centmileŭra investo en galaksie unika retpaĝaro (ĝis nun ne funkcianta), al la duaj la kostoj de sukcesa reprezentiĝo ĉe UN, Unesko aŭ simile.

La biblioteko kaj la historia arkivo ne alportas monon, nur deficiton precipe en laborfortoj: estas bone transdoni ilin al la Aŭstria Nacia Biblioteko (sed kie/kia estas la koncerna kontrakto?). La libroservo estas konstante deficita, ĝia enspezado ne kovras la kostojn de prizorganto: se tiel, estas bone transdoni ĝin al la entrepreno de s-ro Petro Baláž – sed kial li surprenus malprofitan servon? Kaj kie/kia estas la koncerna kontrakto?

La Universala Kongreso estas grava enspezofonto; sed dum du jaroj ĝi ne okazis, kio kaŭzis perdon de kvarono de la jaraj enspezoj kaj de multaj miloj da eŭroj pro mankantaj kotizoj, librovendoj, hotelperado ktp. Kiam denove eblos UKoj, eble nur duono de la siatempa klientaro partoprenos, pro perdo de kutimo, kresko de kostoj, timoj pro kontaĝo ktp.

La periodaĵoj (Esperanto, Kontakto) estas deficitaj. La enspezoj pro luigoj (la dua domo en Roterdamo) malkreskos, kompense povas kreski la elspezoj pro luoj aliloke. Malgraŭ la maldungoj, la kostoj de la personaro daŭre egalas al 60% de la elspezoj.

Restas nur aliĝkotizoj, donacoj, legacoj, nome la mono el la esperantistaro mem. Tiu mono (grandparte por sankta Neredono) ankoraŭ kovros pli ol duonon de la enspezoj, sed la aferuma volumeno draste malgrandiĝis. La rekapitalizo pro la vendo de Nieuwe Binnenweg 176 estus senefika, sen vera investoplano; UEA ŝajnas investi nur en valorpaperoj, kio estas tre riska.

Konklude: oni rajtas je pesimismo pri la sorto de UEA. Male, eblas ke iuj landaj asocioj finance fartos tre bone, en proporcio certe pli ol la tegmenta organizo mem.

Fonto: HeKo 775 3-A, 2 nov 2021

La Ondo de Esperanto

Klaku la supran bildon por vidi la abonmanierojn.

Pri La redakcio

Aleksander Korĵenkov, la redaktanto de ĉi tiu retejo
Tiu ĉi enskribo estis afiŝita en Esperantujo kaj ricevis la etikedo(j)n , , , , . Legosigni la fiksligilon.

1 respondo al Skeptiko pri la savo de la Universala1

  1. Martin Schäffer diras:

    Ne temas pri faka analizo. Supozeble iu persono, kiu ne spertas pri financaj analizoj, redaktis la tekston. Krome en la teksto estas pluraj malkorektaj asertoj.

    – la libroservo daŭre estos la libroservo de UEA (posedaĵo de UEA; financa respondeco de UEA); sed la kostoj reduktiĝos.
    – same ĉe la kongresa fako, la kostoj reduktiĝos; estonte eĉ pli etaj UK-oj enspezigos sufiĉan monon por kovri la kostojn;
    – la revuoj ne estas deficitaj (*1)
    – tute stranga estas, kompari elspezojn kun elspezoj ĉe dungitaro (de kiam bonfarto de entrepreno dependas de elspezoj?)
    – la aŭtoro ne komprenas, kio estas valorpapero. Ankaŭ obligacio estas valorpapero (tamen ofte tre malriska); ankaŭ parto de nemoveblaĵa fondaĵo estas valorpapero (ĝenerala ankaŭ malriska).

    Ŝajne la aŭtoro tute ne atentis pri la bonaj evoluoj ĉe UEA dum 2020
    Bela priskribo pri la financa situacio de UEA troviĝas en la komitata teko:
    Financaj informoj UEA 2020 (aldono)
    https://uea.org/l/teko/komitataj/Financoj_UEA_%E2%80%93_Evoluo_2020_-_prognozoj_por_TEKO_210723.pdf

    Speciale mi atentigas pri:
    – unuafoje post preskaŭ 40!!! jaroj, la enspezoj pro kotizoj sufiĉis por kovri la elspezojn pro salajroj;
    – unuafoje post multaj jaroj la spezokonto montras pluson (antaŭ kreo de rezervoj);
    – la kapitalo restis stabila;
    – la kvociento “Kapitalo Dumvivaj Membroj” multe pliboniĝis (jaroj dum kiuj eblas kovri la kotizojn; laste en 2003 ĝi estis tiom bona)

    (*1) La revuo “Kontakto” povus esti konsiderata “deficita” nur, se oni pretervidas la kotizojn en la Kategorio MAT kaj MBT, kiuj parte kovras la kostojn de la produktado de Kontakto.

    Konklude: Tute ne estas kaŭzo por pesimismumado. La situacio de UEA stabiliĝis kaj post aldonaj adaptoj, ŝanĝoj la situacio fariĝos eĉ pli bona.
    UEA havas pli da rimedoj por plenumi la diversajn celojn.
    Tio ne signifas, ke eblas ripozi. UEA konstante devas adaptiĝi kaj pliboniĝi.
    Ĉiuj ni kunlaboru por atingi tion.

Respondi