VERDEN: nova EU-projekto pri daŭripoveco kaj transporto, kunordigata de UEA

17 celojĴus finiĝis en Parmo (Italio) la unua projekta kunsido de VERDEN, nova projekto financata de Eŭropa Unio (EU) kaj kunordigata de Universala Esperanto-Asocio.
Daŭripoveco estas grava temo en la nuntempa socio, kiun UEA jam plurfoje traktis, ekzemple kadre de Universalaj Kongresoj (UK) kaj fakaj eventoj. La Asocio kunordigis la pretigadon de la faka Gvidlibro pri la 17 Celoj por Daŭripova Evoluigo de Unuiĝintaj Nacioj, aĉetebla ĉe la Libroservo de UEA kaj elŝutebla el la retejo de la laborgrupo Esperanto por UN. En 2019 UEA ankaŭ starigis novan fondaĵon Klimato por kompensi karbon-emision pro la okazigo de UK-oj (uea.org/alighoj/donacoj/co2).

La projekto VERDEN okazas kunlabore kun Internacia Fervojista Esperanto-Federacio (IFEF), faka asocio aliĝinta al UEA, kaj Biciklista Esperantista Movado Internacia (BEMI), faka sekcio de TEJO, kun la subteno de Parma Esperanto-Grupo kaj Flandra Esperanto-Ligo. Ĝi fokusiĝas pri internacia kunlaboro pri daŭripoveco kaj transporto.

Duncan Charters, prezidanto de UEA, komentas: “Ni tre ĝojas, ke UEA kunordigas tiun ĉi gravan projekton, subtene al siaj aliĝintaj asocioj. Estas la unua EU-financata partnera projekto de UEA kaj ni diligente laboros por konkretaj rezultoj”. Rodica Todor, prezidantino de IFEF, aldonas: “La reloj ligas la landojn, la ideoj la homojn. Persevere ni atingis belan partneran projekton de pluraj E-asocioj, kies kunlaboradon ni jam ekĝojas”. Lars Sözüer, ĝenerala sekretario de BEMI, komentas: “Ni celas kunlabori kun aliaj asocioj ekster Esperantujo kaj aparte esplori la temon pri biciklo-transporto en trajnoj”.

VERDEN havas duoblan direkton: de unu flanko ĝi celas antaŭenigi verdajn daŭripovajn kutimojn kaj de la alia uzi nian verdan lingvon kaj montri, ke per Esperanto eblas trakti seriozajn temojn kaj havi signifan efikon. “Nia unua statuta celo estas disvastigi la uzadon de la Internacia Lingvo Esperanto. Tiu ĉi faka projekto instigas nian movadon kunlabori pri tre grava temo kaj sekve kuraĝigas nin aliri la eksteran mondon, gazetaron, aliajn organizaĵojn, politikistojn kaj montri la rezultojn de internacia kunlaborado per Esperanto”, komentas Francesco Maurelli, kiu kunordigas la projekton nome de UEA. Unu el la celoj de la projekto estas pretigi manlibron kun konkretaj, uzeblaj konsiloj por organizantoj de renkontiĝoj kaj aliaj aktivuloj.

Kadre de la sama subvenciprogramo Germana Esperanto-Asocio kaj Esperanto-Nederland ankaŭ komencis alian EU-financatan partneran projekton kun fokuso pri daŭripoveco, pro kio UEA gratulas al siaj du landaj asocioj.

Fonto: Gazetara Komuniko de UEA, 2021, №998.

La Ondo de Esperanto

Alklaku la supran bildon por vidi la abonmanierojn.

Pri La redakcio

Aleksander Korĵenkov, la redaktanto de ĉi tiu retejo
Tiu ĉi enskribo estis afiŝita en Esperantujo kaj ricevis la etikedo(j)n , , , , , , , . Legosigni la fiksligilon.

Respondi