Mesaĝo de UEA okaze de la Internacia Tago por Toleremo

toleremoUniversala Esperanto-Asocio, okaze de la Internacia Tago por Toleremo, la 16an de novembro 2021, memorigas pri la celo de Unuiĝintaj Nacioj kaj UNESKO antaŭenigi interkompreniĝon inter kulturoj kaj popoloj. Tiu celo estas en la kerno de la Ĉarto de UN kaj de la Universala Deklaracio de Homaj Rajtoj, ĉar toleremo estas bazo por paco, plena observo de homaj rajtoj kaj daŭripova evoluigo por ĉiuj.

Kiel diras la Deklaracio de UNESKO de Principoj pri Toleremo, de 1995, toleremo estas respekto, akcepto kaj aprezo por la riĉa diverseco de kulturoj de nia mondo, de niaj formoj de esprimo kaj niaj manieroj esti homoj. Tio signifas, ke, por esti vere toleremaj, ni devas harmonie interagi kaj kunlabori por konstrui malfermajn kaj sekurajn komunumojn por ĉiuj.

Toleremo estas pli kaj pli necesa antaŭ la nuntempaj defioj. Antaŭ klimata krizo, sankrizo, perforta migrado, rasismo, ekstremismo kaj aliaj defioj, ni ĉiuj devas lerni pri diverseco kaj malfermiteco, kaj malkovri la kulturojn kaj kredojn de aliaj. Ni bezonas pli bonajn leĝojn, edukadon, aliron al informoj kaj konsciigon.

UN kaj UNESKO deklaris la jaron 2021 la Internacia Jaro de Paco kaj Konfido. Ni hodiaŭ frontas krizon de konfido, en kiu la unuopaj ŝtatoj ofte ne sukcesas rompi reciprokajn malkonfidojn por solidariĝi en la solvado de mondaj problemoj. Mankas, interalie, tiu toleremo kiu fundamentas konfidon, kaj sekve la konfido kiu fundamentas pacon.

Por esti toleremaj, ni bezonas kompreni unu la alian. Pro tio, UEA antaŭenigas multlingvismon kiel vojon por multobligi la eblecojn de plena interkompreniĝo. Speciale, ni utiligas Esperanton kiel ponton inter malsamaj lingvoj kaj kulturoj. Ni ĉiuj estas anoj de la sama mondo, tiel ni devas ĉiutage strebi, individue kaj komunume, al konstruado de la bezonataj toleremo kaj interkompreno.

Per vera toleremo, kiel diris la fondinto de Esperanto pri la parolantoj de lia lingvo, “… ni, membroj de la plej malsamaj popoloj, staras unu apud alia ne kiel fremduloj, ne kiel konkurantoj, sed kiel fratoj”.

Fonto: Gazetara Komuniko de UEA, 2021, №995.

La Ondo de Esperanto

Klaku la supran bildon por vidi la abonmanierojn.

Pri La redakcio

Aleksander Korĵenkov, la redaktanto de ĉi tiu retejo
Tiu ĉi enskribo estis afiŝita en Mondo kaj ricevis la etikedo(j)n , , . Legosigni la fiksligilon.

Respondi