18a Rata Rendevuo en Porta Westfalica kaj Bückeburg

monumento

Jam la 18an fojon la Esperanto-grupo Hameleno invitis amikojn de la internacia planlingvo al la Rata Rendevuo. Ĉi-foje oni renkontis unu la aliajn en Porta Westfalica kaj Bückeburg. Por kelkaj estis la unua surloka kunveno post la komenco de la pandemio, kaj estis granda ĝojo finfine revidi la aliajn persone. La 26an de septembro venis ne nur homoj el la proksimeco, sed ankaŭ el Hamburgo, Bremeno, Kassel, Marburgo, Duisburg ktp.

Ĉe belega vetero oni renkontiĝis antaŭtagmeze sur la parkejo de la Imperiestro-Vilhelmo-monumento sur la Wittekind-monto. Du ĉiĉeroninoj montris al ni la monumenton de la imperiestro fosis en la historio, klarigis al ni la ekeston kaj gravecon de ĉi tiu impresa konstruaĵo, kiu en la jaro 1896 pompe estis inaŭgurita. Sed same kiel la monumenton la partoprenantoj ĝuis la belegan panoramon, kiun ofertis la loko tiom supre. Ankaŭ dum la bongusta tagmanĝo en la restoracio „Wilhelm 1896“ ni povis lasi rigardi niajn okulojn en la malproksimecon kaj samtempe intense babili kun niaj ĉetablaj najbaroj por interŝanĝi spertojn kaj travivaĵojn.

Poste ni veturis al la heikoptera muzeo en Bückeburg. Dum tre informriĉa, instrua ĉiĉeronado, spicita per multaj anekdotoj, la tempo pasis kiel dum „flugo“. Ĉiuj eksciis novaĵojn kaj estis ebleco mem eksidi en helikoptero. Ni ankaŭ povis admiri la plej novan eksponaĵon, la lastan transportan helikopteron de la tipo Bell UH-1D. Ekde 1967 ĝi flugis preskaŭ ĉie kaj oni ankaŭ nomis lin „tapiŝfrapilo“ pro la frapanta sono. Tiel la lasta helikoptero de tiu tipo kun la kodnumero 73+08 ricevis belegan apartan lakaĵon „Goodbye Huey“ kaj flugis en junio 2021 sian lastan flugon al Bückeburg, estis solene sendeĵorigata kaj poste per helpo de la THW (teknika help-organizaĵo) enmetita en la muzeon.

Fine la partoprenantoj vizitis glaciaĵejon. Ĉe kafo kaj glaciaĵo oni parolis pri la planoj por la venonta jaro. Multaj volas partopreni la Germanan Esperanto-kongreson en Oldenburg. Kelkaj ŝatas vojaĝi al kongresoj en Italio, Litovio, Kanado, Senegalo, ktp. Sed daŭre ja okazas ankaŭ la virtualaj kunvenoj preskaŭ ĉie en la mondo. Ankaŭ partoprenis jam Esperantistoj el pli ol 40 landoj al la virtualaj kunvenoj de la Ratkaptista Bando ĉi-jare. Rigardu mem en la kalendaron de Eventa Servo por vidi la multajn eblecojn renkonti Esperantistojn rete: https://eventaservo.org.

kafejo

En oktobro komenciĝis denove Reta Esperanto-Kurso por germanlingvaj komencantoj. Pliaj informoj sur la paĝoj https://www.esperanto.de/hameln aŭ ĉe Heinz W. Sprick 0162-7536396.

Heinz W. Sprick

Ĝi estas artikolo el la decembra (vintra) eldono de La Ondo de Esperanto (2021).
Ĉe represo aŭ citado bonvolu nepre indiki la fonton:
Papere: La Ondo de Esperanto, 2021, №4 (310).
Rete: La Ondo de Esperanto https://sezonoj.ru/2021/11/germanujo-6

La Ondo de Esperanto

Klaku la supran bildon por vidi la abonmanierojn.

Pri La redakcio

Aleksander Korĵenkov, la redaktanto de ĉi tiu retejo
Tiu ĉi enskribo estis afiŝita en Esperantujo kaj ricevis la etikedo(j)n , , , , , , , , . Legosigni la fiksligilon.

Respondi