Blankaj noktoj de Dostojevskij kun sesona rabato

blankaj noktoj

Dostojevskij, Fjodor Miĥajloviĉ. Blankaj noktoj / Trad. el la rusa Grigorij Arosev, Aleksej Birjulin, Aleksander Korĵenkov; Antaŭpar., koment. Aleksander Korĵenkov. — Kaliningrado: Sezonoj, 2002. — 448 p. — (Serio Rusa literaturo, Vol. 8).

Okaze de la 200-jariĝo de la naskiĝo de Fjodor Dostojevskij (la 11a de novembro 1821), dum la tuta novembro la libroservo de UEA ofertas lian novelaron Blankaj noktoj kun sesona rabato sendepende de la mendata kvanto.

Ĉi tiu volumo enhavas ses verkojn: Malriĉaj homoj, Sozio, Blankaj noktoj, Honesta ŝtelisto, Misfortuna historio, Noticoj el la kelo. Ilin tradukis Grigorij Arosev, Aleksej Birjulin kaj Aleksander Korĵenkov. Ilin provlegis diversnacianoj Sten Johansson (svedo), Wolfgang Kirschstein (danlanda germano), Alen Kris (ruso), Daniel Luez (franco). La 448-paĝa libro estas malmole bindita kaj provizita per jaketo (kromkovrilo) projektita de Larisa Jakovleva.

Mendu la libron ĉe la libroservo de UEA: https://katalogo.uea.org/?inf=6700

AlKo

Ĉi tiu listo aperis en la novaĵretejo La Ondo de Esperanto.
Ĉe represo aŭ citado bonvolu indiki la fonton:
La Ondo de Esperanto https://sezonoj.ru/2021/11/dostojevskij

La Ondo de Esperanto

Klaku la supran bildon por vidi la abonmanierojn.

Pri La redakcio

Aleksander Korĵenkov, la redaktanto de ĉi tiu retejo
Tiu ĉi enskribo estis afiŝita en Esperantujo, Kulturo kaj ricevis la etikedo(j)n , , , , , , , , , , , , , . Legosigni la fiksligilon.

Respondi