Censo en Ruslando: La lasta semajno

censoFoje en ĉirkaŭ dek jaroj en Ruslando okazas censo. La antaŭa censodato estis fiksita je la 14a de oktobro 2011. Ĉi tiu censo enhavis la demandon pri la posedataj lingvoj, kaj estas tute nature, ke inter la respondintoj al ĉi tiu demando pli ol 99% indikis la rusan lingvon – 137,5 milionoj da homoj. Sekvas la angla (7,57 mln), tatara (4,28 mln), germana (2,07 mln), ĉeĉena (1,35 mln), baŝkira (1,15 mln), ukraina (1,13 mln), ĉuvaŝa (1,04 mln) kaj multaj lingvoj kun malpli ol unu miliono da parolantoj, inkluzive de Esperanto

Antaŭ dek jaroj la scion de Esperanto indikis 992 personoj. Ĝi estis en la 120a loko inter la lingvoj gunziba (1012) kaj teleuta (975).

En oktobro 2014 okazis censo ankaŭ en Krimea federacia distrikto de Ruslando, kreita la 21an de marto 2014 (en 2016 ĝi iĝis parto de Suda federacia distrikto), tiam konsistinta el Respubliko Krimeo kaj federacia urbo Sebastopolo, ambaŭ agnoskataj de UN (kaj de UEA) kiel parto de Ukrainio. La scion de Esperanto indikis 20 krimeanoj.

Ĉi-jare la censodato estas la 15a de oktobro, sed la respondoj estas akceptataj ĝis la 14a de novembro. Se vi ankoraŭ ne respondis, vi povas facile fari tion en la retejo https://www.gosuslugi.ru/. De la respondoj al la prilingvaj demandoj dependas la oficiala nombro da esperantoparolantoj en Ruslando. Ĉu ĉi-foje estos pli ol unu milo?

Aleksander Korĵenkov

Legu ankaŭ:
Aleksander Korĵenkov: Kiom da esperantistoj en Ruslando? Ne malpli ol 992
Jukka Pietiläinen: Kie la Ruslandaj esperantoparolantoj?
Aleksander Korĵenkov: Censo en Krimeo

Ĉi tiu listo aperis en la novaĵretejo La Ondo de Esperanto.
Ĉe represo aŭ citado bonvolu indiki la fonton:
La Ondo de Esperanto https://sezonoj.ru/2021/11/censo-3

La Ondo de Esperanto

Klaku la supran bildon por vidi la abonmanierojn.

Pri La redakcio

Aleksander Korĵenkov, la redaktanto de ĉi tiu retejo
Tiu ĉi enskribo estis afiŝita en Aleksander Korĵenkov, Esperantujo, Mondo kaj ricevis la etikedo(j)n , , , , , , . Legosigni la fiksligilon.

Respondi