BET-56: Konatiĝu kun Anjo Amika

anjo

La sesa gasto en ĉi tiu rubriko, kie estas prezentataj personoj kiuj kontribuos al la programo de la 56aj Baltiaj Esperanto-Tagoj (BET-56), kiuj okazos la 9-17an de julio 2022 en la havenurbo Klajpedo (Litovio), estas la konata hungara kantistino Anjo Amika, kiu afable konsentis prezenti sin mem.

Mi estas Anna Bartek / Anjo Amika, profesia kantistino ekde 1978. Sed ekde 1964 mi estis membro de la infankoruso de Hungara Radio-Televido, kun kiu mi pasigis en 1965 tutan monaton en Japanio, dum kiu apud la koncertoj estis registritaj kantoj por disko, kiu aperis en la sama jaro. Post tiu koruso, mi aliĝis al la knabina koruso de la gimnazio Vasvari Pal, de tie mi estis elektita por la konservatorio Bela Bartok, poste transformita al la muzika universitato Erkel Ferenc. En 1980 mi membriĝis en la junulara koruso de la Budapeŝta Trafikentrepreno, poste dum dek jaroj mi kantis ankaŭ en la granda koruso de Hungara Radio.

Mi eklernis Esperanton en 1971, sed mia kantista kariero en Esperantio ekis komence de la 1980aj jaroj. Unue mi koncertis dum Renkontiĝo de Esperanto-Familioj (REF), poste dum IJS, JER, IF. En 1984 en Pisanica disvolviĝis Internacia Korusa Renkontiĝo, kiun mi partoprenis kun la tiama junulara koruso de la Budapeŝta Trafikentrepreno. Post ĝi mi definitive decidis kanti en Esperanto. En 1987 mi partoprenis la jubilean Universalan Kongreson de Esperanto en Varsovio, kie mi gajnis la serion “Ni serĉas talentojn”. En 1992 en Vieno mi prezentis mian unuan kasedon Por vidi la mondon.

Poste danke al Kooperativo de Literatura Foiro (LF-koop) mi partoprenis la Katalunan Esperanto-Kongreson en Palma de Majorko en 1993. En la kulturdomo de Alcudio mi donis koncerton, kiu havis tiom grandan sukceson, ke ĝi daŭris pli ol du horojn sen paŭzo. En 1994 mi estis invitita al Bratislavo al Internacia Literatura Forumo de LF-koop, kiu post mia koncerto en preĝejo decidis eldoni mian kasedon Dimanĉa Koncerto (1994); Ĝi estis reeldonita en 2002, kaj en la sama jaro LF-koop aperigis mian kompaktan diskon Bela Revo, el kies enhavo en Jutubo estas aŭskulteblaj miaj kantoj. Ankaŭ “Brazil Muzik Ekspreso” petis de mi kvar kantojn.

Pliaj miaj recitaloj kaj koncertoj disvolviĝis en Napolo dum la Itala Esperanto-Kongreso (1997), kiam post mia koncerto mi ricevis du kantojn de Giacomo Dellaguardia kaj Nicolino Rossi: Napolo tute alias kaj Napolo koro de la mondo. Ambaŭ kantoj estas aŭskulteblaj en Bela Revo. Sekvis pliaj koncertoj en diversaj Esperanto-aranĝoj, interalie, en Poznano dum ARKONES, kiun mi partoprenis ekde 2007. Ekde 2001 mi partoprenas ankaŭ la aranĝojn EKRA en Razgrado, Bulgario.

Apud mia solkantado nun mi kantas latine kaj france en du korusoj en La Chaux-de-Fonds (Svislando): Ensemble vocal Domenica kaj Rameaoux. Tamen, ankaŭ en Esperanto daŭre mi kantas, kiel solistino.

Mia repertuaro kreskas danke al LF-koop. Plej multe da kantoj mi ricevas de d-ro Giorgio Silfer, kiu ne nur verkis originalajn esperantlingvajn tekstojn por mi, sed ankaŭ adaptis ilin al jam konataj melodioj. Ekzemple la poemon de EmBa Popol’ ni estas al la melodio de O sole mio, kaj la poemon de Julio Baghy Migri ĉiam migri for kun nova titolo Se nun mi pensas al alia konata itala melodio.

En 2018 en ARKONES mi renkontiĝis kun Povilas Jegorovas, kiu invitis min kanti en BET-55 en Paneveĵo (2019), sed tiam mia kalendaro jam estis plena, kaj nun mi aliĝis al BET-56 en Klajpedo por koncerti tie.

Anjo Amika

Pliaj informoj pri BET-56 estas legeblaj en nia retejo.

Ĉi tiu artikolo aperis en la novaĵretejo La Ondo de Esperanto.
Ĉe represo aŭ citado bonvolu indiki la fonton:
La Ondo de Esperanto https://sezonoj.ru/2021/11/bet-110

La Ondo de Esperanto

Alklaku la supran bildon por vidi la abonmanierojn.

Pri La redakcio

Aleksander Korĵenkov, la redaktanto de ĉi tiu retejo
Tiu ĉi enskribo estis afiŝita en Esperantujo kaj ricevis la etikedo(j)n , , , , , , , , , , . Legosigni la fiksligilon.

Respondi