Konatiĝu kun Mikaelo Lineckij

lineckijMi estas esperantisto ekde aprilo 1969. En 1973 mi iniciatis kaj fondis en mia urbo – la ĉefurbo de Ukrainio Kievo (Kijivo) – Esperanto-klubon “Ora pordego”, en 1986 – iniciatis kaj fondis la klubon KARE (Kijiva Arta Rondo Esperantista). En 2009-2010 mi estis prezidanto de Ukrainia Esperanto-Asocio. Dum mia aktivado mi estis inicianto, organizanto aŭ kun-organizanto de multaj Esperanto–renkontiĝoj: OkSEJT-21 en 1979, OkSEJT-24 en 1982, InterSEJT-2 en 1990, EoLA – 1999, IJK-67 en 2011, Kongreso de blindaj esperantistoj en 2012 kaj multaj negrandaj renkontiĝoj.

Mi estis aktiva partoprenanto kaj kunorganizanto de Esperanto-renkontiĝoj en Sovetunio: en Ukrainio, Armenio, Litovio, Bjelorusio, Rusio, ankaŭ en Pollando, Slovakio, Ĉeĥio, Hungario, Germanio, Svedio, Francio. En tri SEJToj pro la aktiveco mi estis elektita “Mister Esperanto”: en 1978, 1979 kaj 1986.

Mi konstante ekde 1970 jaro instruis en Esperanto-kursoj. De 1993 ĝis 2010 mi estis la sola en Ukrainio oficiala instruisto de Esperanto – en la kijiva liceo №38. Kun la liceanoj dum tiu periodo mi partoprenis en pli ol 20 Esperanto-renkontiĝoj.

Mi ĉiam strebis al tio, ke Esperanto fariĝu socie utila. En 2002 mi iniciatis kaj fondis Societon por subteno kaj defendo de ukraina kulturo “ЕСПЕРО”, en kiu Esperanto estas la dua laborlingvo. La nocion “subteno” necesas kompreni tiel, ke pere de Esperanto en Esperanto-renkontiĝoj estis konatigo kun la ukrainaj kulturo kaj lingvo. “Defendo” signifas atentigi pri minaco pro la troa uzo de la angla en Ukrainio. Grava atingo de la Societo estas studia registro de kompakt-disko “Ukrainaj kantoj en Esperanto”, en kiu estas registritaj 20 ukrainaj popolaj kantoj kaj “Arkeo de Noa” – 20 kantoj de 20 popoloj. Dank’ al Esperanto-renkontiĝoj ili disvastiĝis jam tra la tuta mondo.

En 2006 mi preparis 160-paĝan informlibron “Ora libro Esperanto” kaj en la 2008 mi tradukis ukrainlingven kaj proprakoste eldonis la faman lernolibron de S. Marček “Esperanto per rekta metodo”. Krome mi okupiĝis pri eldono de diversaj informaj broŝuroj en la ukraina, rusa kaj Esperanto.
Nun mi en Israelo daŭrigas mian aktivadon – fine de la 2017 mi estis elektita en la estraron de ELI (Esperanto-Ligo de Israelo)., ekde 2018 mi redaktas la revueton “Israela Esperantisto” kaj en 2020 mi estis elektita kiel vicprezidanto de ELI.

Por la programo de BET-56, kiu okazos la 9-17an de julio 2022 en Klajpedo, mi pretas kontribui per jam tradicia gvido de paroliga kurso (nivelo B), en kiu ni interparolante provos solvi diversajn logikajn taskojn, kaj, se estos la eblo, mi pretas instrui iom da kantojn el SEJMa epoko.

Memkompreneble mi kun miaj delongaj kungeaktivuloj planas partopreni en diversaj kulturaj aranĝoj.

Mikaelo Lineckij

Pliaj informoj pri BET-56 estas legeblaj en nia novaĵretejo.

Ĉi tiu artikolo aperis en la novaĵretejo La Ondo de Esperanto.
Ĉe represo aŭ citado bonvolu indiki la fonton:
La Ondo de Esperanto https://sezonoj.ru/2021/11/bet-109

La Ondo de Esperanto

Klaku la supran bildon por vidi la abonmanierojn.

Pri La redakcio

Aleksander Korĵenkov, la redaktanto de ĉi tiu retejo
Tiu ĉi enskribo estis afiŝita en Esperantujo kaj ricevis la etikedo(j)n , , , , , , , , , , . Legosigni la fiksligilon.

Respondi