BET-56: Ilona Koutny prezentos kvin esperantologiajn prelegojn

KoutnyIlona Koutny naskiĝis kaj edukiĝis en Hungario, sed ekde 1997 vivas en Pollando. Ŝi diplomiĝis pri matematiko, franca filologio kaj esperantologio, poste doktoriĝis pri lingvistiko en la Budapeŝta Eötvös-Universitato (ELTE) kaj habilitiĝis ĉe la Universitato Adam Mickiewicz en Poznano (UAM). Ŝi instruis esperanton dum jardeko (1986-95) ĉe la Esperanto-fako de ELTE. Longe ŝi okupiĝis pri komputa lingvistiko (ĉefe parolsintezo). Nun ŝi estas profesoro en UAM, en kiu estras la Hungaran Katedron (gvidas kurson pri hungara lingvistiko) kaj gvidas la internaciajn postdiplomajn Interlingvistikajn Studojn, kie ŝi prelegadas pri internacia kaj interkultura komunikado, esperanta lingvistiko kaj instruado de Esperanto.

Ilona Koutny pretigis kelkajn vortarojn (=Hungara-Esperanta meza vortaro= kun I. Szerdahelyi, trilingvajn laŭtemajn etvortarojn). Ŝi estas membro de la Akademio de Esperanto (1998-2016), profesoro de AIS.

En la 56aj Baltiaj Esperanto Tagoj (BET-56), kiuj okazos la 9-17an de julio 2022 en la havenurbo Klajpedo (Litovio), prof. Koutny prezentos kvin prelegojn.

1. Esperanto inter la naturaj lingvoj traktas diferencojn inter planitaj kaj naturaj lingvoj, poste prezentas la esperantajn sonsistemon, gramatikon kaj leksikon en komparo kun etnaj lingvoj surbaze de granda datumbazo, esploras, kiomgrade Esperanto estas averaĝa kaj eŭropa lingvo.
2. Etapoj de la evoluo de Esperanto prezentas la evoluon de la lingvo Esperanto en kvin etapoj kun ĝiaj gravaj dokumentoj.
3. La obstinaj radikoj traktas la problemon de vortfarado kaj analizas la problemon ĉu ekzistas radikkaraktero en Esperanto.
4. Verboj en la centro traktas la rolon de verboj el diversaj flankoj (sintaksa kaj semantika).
5. Esperanta vortoprovizo kaj ĝia evoluo traktas la rilatojn en la vortoprovizo kaj analizas la vojon alpreni novajn radikojn.
Legu pli pri Ilona Koutny en la enciklopedio Nia diligenta kolegaro (p. 159-160) kaj en la retejo http://interl.amu.edu.pl/interlingvistiko/Ilona.html.

Pliaj informoj pri BET-56 estas legeblaj en nia novaĵretejo.

Ĉi tiu artikolo aperis en la novaĵretejo La Ondo de Esperanto.
Ĉe represo aŭ citado bonvolu indiki la fonton:
La Ondo de Esperanto https://sezonoj.ru/2021/11/bet-107

La Ondo de Esperanto

Klaku la supran bildon por vidi la abonmanierojn.

Pri La redakcio

Aleksander Korĵenkov, la redaktanto de ĉi tiu retejo
Tiu ĉi enskribo estis afiŝita en Esperantujo kaj ricevis la etikedo(j)n , , , , , , , , , , . Legosigni la fiksligilon.

Respondi