Du amikinoj babilas hejme. Sonoras telefono, la mastrino respondas kaj poste kviete rekroĉas la parolilon.
– Kiu telefonis?
– Ambulanco. Oni diris, ke mia edzo, kiun mi sendis por aĉeti terpomojn, estis trafita de kamiono kaj ĵus mortis en hospitalo.
– Terure! Kion vi faros nun?
– Mi ne scias. Eble rizon…
* * *
Junaj virinoj demandas sian ĵus akuŝintan amikinon:
– Kiel vi fartis dum la gravedeco?
– Dum la unuaj 20 sekundoj – perfekte!
* * *
Juĝisto demandas viron, kiu murdis sian edzinon:
– Kial vi murdis ŝin?
– Sinjoro juĝisto, vere, ŝi havis teruran, neelteneblan karakteron.
– Sed vi vivis kune dum dudek kvin jaroj!
– Nu, mi ĉiam prokrastis, prokrastis…
* * *
Du fraŭloj interkonatiĝis sur plaĝo. Unu sunumas kviete, sed la alia foriras ien kaj revenas entuziasma:
– Mi ĵus konatiĝis kun du ĉarmulinoj, ni povus pasigi belegan vesperon!
Lia najbaro respondas indiferente:
– Kara, kio estas via profesio?
– Ŝoforo de kamiono.
– Sed mi estas ginekologo. Imagu: vi venas al plaĝo por ripozi kaj ĉie estas kamionoj, kamionoj, kamionoj…
* * *
Du amikinoj babilas:
– Matene mi vidis mian eksedzon, kiu ofte kokris min.
– Ĉu?! Kie?
– Mi fosis en nia ĝardeno kaj subite trafis ion malmolan.
* * *
Dum amrendevuo:
– Post plia kiso mi estos via por ĉiam!
– Dankon pro la averto!
* * *
Plukis kaj tradukis Stanislav Belov
Legu ankaŭ:
Ridu kun Stanislav Belov! https://sezonoj.ru/2021/07/belov-6/
Ĉi tiuj ŝercoj, kolektitaj de Stanislav Belov, aperis en la septembra (aŭtuna) eldono de La Ondo de Esperanto (2021).
Ĉe represo aŭ citado bonvolu nepre indiki la fonton:
Papere: La Ondo de Esperanto, 2021, №3 (309).
Rete: La Ondo de Esperanto https://sezonoj.ru/2021/11/belov-8