Tradukkonkurso el la itala

Itala Esperanto-Federacio organizas por la jaro 2022 literaturan tradukkonkurson de la itala al Esperanto.
La konkurso konsistas el du branĉoj:
Poezio: maksimuma longo ne fiksita;
Prozo: (rakonto, novelo) maksimuma longo 13.000 tajperoj.

La komisiono povos asigni ĝis tri premiojn por ĉiu branĉo. La rezultoj estos anoncataj enkadre de la itala kongreso de Esperanto, en Brescia, dum specifa programero.

Ĉiu persono rajtas konkursi por ĉiu branĉo per maksimume tri verkoj, kies tradukoj devas esti neniam antaŭe eldonitaj per ajna komunikilo (prese, rete, lege, bloge, ktp). La gajnintoj de la unua premio ne rajtas partopreni en la konkurso en la sama branĉo dum la sekvaj tri jaroj.

La konkursaĵojn, kune kun la originaloj, oni sendu al la sekretario, Norberto Saletti, prefere per retmesaĝo al la adreso concorso@esperanto.it indikante la branĉon, la elektitan pseŭdonimon kaj la efektivan nomon kaj adreson. Se tio ne eblas, oni sendu ilin papere al la adreso Federazione Esperantista Italiana, via Villoresi 38, 20143 Milano, Italia, indikante sur la koverto “literatura konkurso” kaj enmetante la kontribuaĵo(j)n kaj la originala(j)n tradukita(j)n verko(j)n sen ajna indiko kaj notante en aparta folio ĉiujn necesajn indikojn kiel supre.

Premioj: la gajnintoj de la unua premio de la du branĉoj ricevos akvaforton originale verkitan por la premio Zamenhof; por la aliaj la premio konsistos el esperantlingvaj libroj. La unua premio en la branĉo “poezio” havas titolon “Gaudenzio Pisoni”; la unua premio en la branĉo prozo havas titolon “Lina Gabrielli”. La disdono de la premioj okazos dum la koncerna kongresa programero; se premiito ne ĉeestos ĝin, li estos kontaktata pri la livero.

Limdato por la sendado estas la 30a de aprilo 2022.

Juĝkomisiono: prezidanto: Michela Lipari, sekretario: Norberto Saletti; por branĉo poezio: Giulio Cappa, Anna Maria Dall’Olio, Tiberio Madonna; por branĉo prozo: Gabriele Aquilina, Valerio Dalla, Anna Maria Dall’Olio.
La sekretario informos ĝis la 1a de aŭgusto 2022 la gajnintojn pri la premio.

La partoprenantoj cedas senpage al IEF por la unua jaro la rajton je unua publikigo.

Por pliaj informoj: concorso@esperanto.it

La Ondo de Esperanto

Klaku la supran bildon por vidi la abonmanierojn.

Pri La redakcio

Aleksander Korĵenkov, la redaktanto de ĉi tiu retejo
Tiu ĉi enskribo estis afiŝita en Esperantujo kaj ricevis la etikedo(j)n , , , , , , , . Legosigni la fiksligilon.

Respondi