Simpla memoraĵo pri Gondolando

Korvaks. Memorante Gondolandon. – [Auckland]: [Korvaks], 2021.

KorvaksVerŝajne, la plimulto de la legantoj memoras simplan, sed ĉarman animacian filmon Muzzy in Gondoland, kreita de BBC (Britia Brodkasta Korporacio) en 1986 kaj tiutempe sufice vaste uzata por instrui la anglan lingvon por alilingvuloj. Mi, ekzemple, bone memoras, kiel tiu ĉi filmo estis popece prezentata en mialanda televido en populara porinfana programo komence de la 1990aj jaroj. En 1995 la filmo estis adaptita al Esperanto (sub la nomo Mazi en Gondolando) fare de IEI kun multaj voĉaj partioj, prezentitaj de niaj polaj samideanoj. Tiutempe (komputiloj ankoraŭ ne eniris nian vivon tiel vaste, kiel nun; la retaj teĥnologioj nur burĝonis) la adaptaĵo estis sufiĉe avangarda kaj frapa rimedo por altiri la atenton al nia lingvo kaj faciligi ĝian lernadon.

Sed, kompreneble, ĉio evoluas. De tiu tempo aperis multaj pli modernaj manieroj prezenti kaj instrui la lingvojn, do la filmo neeviteble iĝis eĉ se ĉarma, sed jam malnova historio. Tamen en la memoro de iuj ĝi daŭre okupas sufiĉe gravan lokon. Unu el tiuj personoj – anonimulo el Nov-Zelando (sin kaŝinta per la pseŭdonimo Korvaks, kiu estis ĉefa malbona heroo de la filmo) – decidis iel rememori kaj honori la filmon per malgranda (malpli ol 18-minuta) muzika albumo.

La kvin komponaĵoj prezentas, fakte, iom simplan perkomputile faritan muzikon, sur kies fono la aŭtoro multfoje miksis certajn voĉajn fragmentojn el la jam menciita filmo. Ĝenre la komponaĵoj similas iom malnovstile sonantan teĥno-muzikon. Veraj melodioj (en la strikta senco de tiu ĉi vorto) mankas: temas nur pri mikso de ripetiĝantaj fragmentoj (samploj). La muzikaj tembroj ne estas tro sintezilecaj, ĉio sonas ne tro plumpe, sed tamen ja sufiĉe tede por pli ol dufoja traaŭskulto.

La voĉaj fragmentoj el la filmo estis elektitaj kaj kunmiksitaj sen iu aparte rimarkinda ideo: simple ripetiĝas apartaj vortoj kaj frazetoj, tuj rekonataj de tiuj, kiuj spektis la filmon. Al la dialogoj, kiuj foje rezultas el la apudmeto de apartaj frazoj, mankas iu freŝo kaj sprito (kiu troveblis, ekzemple, en la komponaĵo Tro da fungoj de la bando La Pafklik, uzanta kelkajn eltiraĵojn el la sama filmo). Do, tiuj voĉfragmentoj estas prezentitaj nur kiel rekonigiloj kaj rememorigiloj de la filmo sen aldoni ion interesan aŭ allogan.

Resume: la albumo kiel tuto prezentas tute simplan rezulton de preskaŭ infanaj petoloj pri perkomputila muziko. Nu, jes, ĝi ja iusence omaĝas la faman (aparte por esperantistoj) animacian filmon, sed apenaŭ meritas reaŭskulton (la plej frapa komponaĵo Komputilo eble povus servi kiel kurioze ŝerca danca peco en iu esperantista diskoteko). Feliĉe, la albumo estas disvastigata senpage, do vi nenion perdos, se elŝutos ĝin el la paĝaro de Vinilkosmo, sed, fakte, ankaŭ ne multon akiros.

Paŭlo Moĵajevo

Ĉi tiu recenzo aperis en la septembra (aŭtuna) eldono de La Ondo de Esperanto (2021).
Ĉe represo aŭ citado bonvolu nepre indiki la fonton:
Papere: La Ondo de Esperanto, 2021, №3 (309).
Rete: La Ondo de Esperanto https://sezonoj.ru/2021/10/recenzo-122

La Ondo de Esperanto

Klaku la supran bildon por vidi la abonmanierojn.

Pri La redakcio

Aleksander Korĵenkov, la redaktanto de ĉi tiu retejo
Tiu ĉi enskribo estis afiŝita en Recenzoj kaj ricevis la etikedo(j)n , , , , , . Legosigni la fiksligilon.

Respondi