Ĉio krom genio

MelnikovMelnikov, Valentin. Ni vivas malgraŭ ĉio. – Moskvo: Impeto, 2021. – 72 p.

Valentin Melnikov (1957- ) estas interalie konata en Esperantujo kiel bona tradukanto de klasika rusa poezio. Ekzemple, pri lia traduko de la versromano Eŭgeno Onegin de Aleksandr Puŝkin (1799-1837) eldonita en 2005 Nikolao Gudskov skribas: “Valentin Melnikov faris grandan laboron, kaj lia traduko estas certe pli moderna, poezie glata kaj, averaĝe, pli adekvata ol ĉiuj antaŭaj” (La Gazeto, 2007, №3). Kaj Joxemari Sarasua: “Melnikov faris virtuozan laboregon donante Eŭgenon al esperanto. Li riveliĝas unua-ranga stilisto meritanta lokon inter niaj grandaj tradukistoj, surpodie kun de Diego, Haupenthal aŭ Pokrovskij. Mi apenaŭ trovis formajn malglataĵojn, kaj la ŝajnaj stumblo-blokoj, disegaj tra la teksto, ŝuldiĝas kredeble al Puŝkino mem, ne al la tradukinto”; kaj “La traduko de Melnikov, kio koncernas pure lingvajn mekanismojn, ŝajnis al mi ne nur senriproĉe metiisma, sed rekte virtuoza” (La Ondo de Esperanto, 2007, №2). La du recenzoj legeblas rete ĉe katalogo.uea.org/katalogo.php?inf=7427 (mi mem siatempe legis la tradukon de Nikolao Nekrasov el 1931).

Nun aperas Ni vivas malgraŭ ĉio, enhavanta liajn originalajn verkojn en versa formo (plus kelkaj poemtradukoj kaj kurtaj tekstoj prozaj).

Ni havas (almenaŭ en Esperantujo) problemon pri la vorto poemo. Iuj uzas ĝin kiel sinonimon de versaĵo aŭ de rimaĵo, aliaj (inter ili mi mem) kiel sinonimon de poeziaĵo, nome de verko karakterizata de poezieco. Kaj poeziecon oni povas difini en diversaj manieroj. Se por vi poemo estas teksto verkita en laŭmezure regulaj versoj, prefere kun rimoj, ekzemple strikte laŭ la modelo de Parnasa Gvidlibro aŭ, pli precize, laŭ la tekniko de rusaj versistoj de la 19a jarcento (laŭdire plu valida kaj ŝatata ankaŭ en la Rusujo de la 21a), tiam eble ĉi libreto de Melnikov kontentigos vin. Se, kontraste, por vi poezio estas aparta, ĝislima kaj translima, vortica uzo de la lingvo, permesanta esprimi aŭ almenaŭ aludi la neesprimeblan, tiam vi trovos nenion interesan en la versaĵoj kaj rimaĵoj de tiu ĉi verko.

Ni legu intercitilan trion el la tria kaj lasta el liaj Sonetoj de Curen sur p. 68:

Sen rim’, sen ritmo – jen la vers’ moderna;
liberas vortoj, kaj ne gravas senc’
en la poemoj. Klaras ja tendenc’!

Nu, por mi mem bona poemo devas esti unuavice, por uzi vorton el la supre menciita recenzo de Gudskov, sencosaturita, kaj la lingva teksturo (kiel ĝi sonas, legiĝas, gustas) devas kongrui kun tio.

Mi povas imagi ke la sukceso de Melnikov kiel tradukisto ŝuldiĝas, krom al lia zorga penado, ankaŭ al tio ke li jam havis kion diri; nome ke Puŝkin jam provizis la direndon, kaj li povis koncentri sian talenton al responda konstruado de fluaj versoj kaj trovado de taŭgaj rimoj en Esperanto.

En Ni vivas malgraŭ ĉio la aŭtoro ne havas multon (interesan, originalan aŭ atentindan) por diri jam de la ŝablona titolo mem, kaj ĉiaokaze temas pri kliŝaj poemformoj ujantaj enhavon same kliŝan. Oni povas fiŝbuŝe miri ke multaj el tiuj rimaĵoj ricevis premion en literaturaj konkursoj (eĉ de UEA)… Interesatoj povas legi ĉi-librajn kaj aliajn versojn kaj plusajn verkojn de Melnikov en lia retpaĝo esperanto.mv.ru/Melnikov/. Interese, liaj miaopinie plej sukcesaj poemoj estas la tie legeblaj (kaj ial ne enlibrigitaj) “universoj / unuversoj”, laŭdifine senrimaj, kiel jena: “La vivo hardas nin. Sed kiucele?”.

Ĉi-libre Melnikov uzas rimojn ne ruse abortajn sed parnase plenajn ĝenerale lerte (foje la devo rimi obskurigas la sencon, alifoje sed ne ofte li uzas rimojn trivitajn kiel foli’/papili’ – tiajn mi kutimas nomi rimokrimoj). Kiam li provas strofi senrime, la rezulto estas iuj palaĵoj kiujn li aŭdacis nomi hajkoj (p. 52-53). Entute pli sukcesas la pecoj humuraj kaj satiraj (kiel la unua limeriko sur p. 37), kvankam ankaŭ iuj pretendataj ŝercoj pri nasko de mulato, pri edza ĉufideleco aŭ pri gejo en TEJO kredeble pli kongruas kun la pensokadra aŭ mens-aranĝa panoramo en la Rusujo de la frua 19a jarcento.

Vortara parentezo: sur p. 13 li uzas la vorton “suĝeto”; mi supozas ke temas pri varianto de “suĵeto”, t. e. temo de beletra verko (vorto trovebla en la Neologisma glosaro, kun indiko ke uzis ĝin Nekrasov).

Konklude mi dirus ke, ju kaj kiam direndo mankas, aŭtoro prefere dediĉu sian talenton al tradukado, se eble de verkoj legindaj por nuntempa legantaro internacia. Des pli poeto.

Jorge Camacho

Ĉi tiu recenzo aperis en la septembra (aŭtuna) numero de La Ondo de Esperanto (2021).
Ĉe represo aŭ citado bonvolu nepre indiki la fonton:
Papere: La Ondo de Esperanto, 2021, №3 (309).
Rete: La Ondo de Esperanto https://sezonoj.ru/2021/10/recenzo-120

La Ondo de Esperanto

Klaku la supran bildon por vidi la abonmanierojn.

Pri La redakcio

Aleksander Korĵenkov, la redaktanto de ĉi tiu retejo
Tiu ĉi enskribo estis afiŝita en Recenzoj kaj ricevis la etikedo(j)n , , , , , , , , , . Legosigni la fiksligilon.

Respondi