Malgraŭ la pandemio kaj malbona vetero

Litovio

“Trans fenestro nia pluvaj gutoj ploras”, – estas vortoj el la malnova litova kanto Aŭtuno (venas). Kvazaŭ ilustre, ankaŭ la 18-19an de septembro la ĉielo tristis, estis griza; pluvetis. Preskaŭ senĉese la ekstera “varmo” ne kapablis superi la sesgradan nivelon. Tamen ni ne mornis – ni okazigis la jam 14an Seminarion-Kampadejon de Esperantistaj Ĵurnalistoj.

La tradicia seminario okazis en la tradicia loko – ĉe la mezlitovia urbeto Aukštadvaris (Aŭkŝtadvaro = Supra kortego). La koronvirusa situacio en Litovio ne pliboniĝis, sed ni profitis la bonan konsilon: se vi ne povas ŝanĝi la cirkonstancon, ŝanĝu vian rilaton al ĝi. Ni do akceptis por la partoprenado nur vakcinitojn kun Eblec-Pasportoj, atestantaj pri vakcinado aŭ saniĝo. Rezulte kunvenis nur 25-opo kontraŭ kutima pli ol 30-persona rondo. Tamen ni komunikiĝis sen kutimaj, diversloke devigaj sanmaskoj!

La seminaria programo titole similis al la pasinjaraj, sed enhave ĝi diferencis. Mi kaptis la okazon kaj prelegis la unua bildekskurse: pri la unua esperantista ĵurnalisto Lazaro Zamenhof kaj lia veno al Vilno, pri la unuaj cartempaj vilnaj esperantistoj, pri sovetuniaj vilnaj revivigantoj de la litova Esperanto-agado. Mi mense haltis ĉe la konstruaĵo, kie estis surbendigitaj kantoj por la unua litovia kaj sovetunia sondisko (Vilna Filharmonio), ĉe la Urbodomo, kie en 2008 estis restarigita TEĴA.

La oficiala organizanto de la seminario estis la Fako de Ĵurnalistoj-Esperantistoj ĉe la Litova Ĵurnalista Asocio (LĴA). Por pravigi la subtenon de LĴA, almenaŭ unu el la programeroj devis esti specife ĵurnalista. Ĉi-jare ni sukcesis altiri altrangan inspektiston de la ĵurnalista etiko Gražina Ramanauskaitė. Ŝi prezentis al ni la temon “Analizo de kazoj pri ĵurnalista etiko”. La prelegantino akcentis, ke “kritiko kaj vorta libereco ne estas la samo”, ke ne licas “malrespektigo de oponantoj“. La Vilna esperantistino Regina Dovidavičiūtė rimarkis, ke “la prelego memorigis, kiel gravas zorgi pri siaj kaj pri konfiditaj datumoj”. Siavice, la inspektisto Ramanauskaitė estis agrable surprizita pri la inteligenteco de esperantistoj.

La sekva preleganto, la konata Kaŭna esperantistino kaj lektoro Dalia Pileckienė, pritraktis la procedon de solvado kaj decidado, malkovris efikojn, kiuj influas homon en ties akcepto de necesaj decidoj kaj atentigis la gravecon peni kompreni sian oponanton.

Ne urĝu, ĉesu kuri, benu la momenton, kiam vi ĉesis kuri! Benu la tempon – vian Vivotempon kaj viajn farojn – tiam ili estos gravaj. Benu vin mem! Ja homo senbena, same kiel kreskaĵoj, ĝardenoj senakvaj, mizeras, zorgopenas. Jen estas la energetika recepto de la verkisto Jeronimas Laucius, kiu gvidis la litovlingvan parton de la Esperanto-kvizo. Ĉiuj liaj demandoj rilatis al Esperanto. Karaj legantoj, provu respondi ankaŭ vi al unu el kvizaj demandoj:

“Nomu la jaron en kiu okazis io ekstreme grava por esperantistoj. Helpos vin jenaj aludoj: 30 jarojn post tiu evento en Nurnbergo estis eldonita la unua Esperanto-gazeto; post 60 jaroj estis fondita Litova Esperanto-Asocio; post 100 jaroj okazis la unua BET (tiam ĈET). [La respondo: en 1859 naskiĝis Lazaro Zamenhof]. Post la “cerba gimnastiko” sekvis la tradicia banado en miksbanejo kaj banbarelego. Kiom agrabla kontrasto – frida aŭtuno kaj freŝiga ardo! Post ĉio tio – super karbiĝanta fajro freŝrostitaj “ŝaŝlikoj” (sen la iama bierotrinkado – jam dum multaj Seminarioj ni nek drinkas, nek fumas). La eventoriĉan tagon kronis kantado en Esperanto. Gitaris ne nur mi, sed ankaŭ Marijus Banaitis – filo de la Esperanto-veterano Valdas Banaitis. Esperanto sonis preskaŭ ĝis la noktomezo.

La duan Seminarian tagon per la prelego “Spegulo kun memoro aŭ mateniĝo de fotoĵurnalistiko” komencis la Kaŭna esperantisto Gražvydas Jurgelevičius. Finis la programon la temo “Baltiaj Esperanto-Tagoj: iom da historio, nuno kaj estonto”. La preleginto Povilas Jegorovas sprite skizis, kiel li venkis malfacilaĵojn, kiujn prezentis la socialisma realeco kaj iom rakontis pri tio, kiel komenciĝis la organizado de la venontjara Klajpeda BET. Preskaŭ ĉiuj seminarianoj plenigis la aliĝilojn por partopreni en BET-56 kaj dum la ferma ceremonio aklamis: “Ĝis la revido en Klajpėda!”

adiaŭo

Post kelkaj minutoj la lastaj partoprenantoj forlasos la ĵurnalistan seminarion en Aukštadvaris.

Fine jen kelkaj postseminariaj reeĥoj. Vida Kulikauskienė, prezidanto de la Paneveĵa Esperanto-klubo Revo konstatis: “Post kelkjara paŭzo mi revenis por partopreni la Seminarion kaj asertas, ke ĝia nivelo rimarkeble kreskis. Senteblas, ke ni kolektiĝis ne nur por distriĝo, sed ankaŭ por ekscii ion novan, adapteblan en nia agado”. La prezidanto de la Ŝaŭlaja Esperanto-klubo Nijolė Petraitytė aldonis: “Tre memorfiksiĝis la kontrasto inter la malkomforta naturo kaj nia agrabla komunikado. La prelegoj, kantoj estis bravaj!”

Vytautas Šilas

Fotoj: Gražvydas Jurgelevičius

Ĉi tiu artikolo aperis en la septembra (aŭtuna) numero de La Ondo de Esperanto (2021).
Ĉe represo aŭ citado bonvolu nepre indiki la fonton:
Papere: La Ondo de Esperanto, 2021, №3 (309).
Rete: La Ondo de Esperanto https://sezonoj.ru/2021/10/litovio-49

La Ondo de Esperanto

Klaku la supran bildon por vidi la abonmanierojn.

Pri La redakcio

Aleksander Korĵenkov, la redaktanto de ĉi tiu retejo
Tiu ĉi enskribo estis afiŝita en Esperantujo kaj ricevis la etikedo(j)n , , , , , , , , , , . Legosigni la fiksligilon.

Respondi