Kalocsay naskiĝis antaŭ 130 jaroj

Antaŭ 130 jaroj, la 6an de oktobro 1891 naskiĝis Kálmán Kalocsay (1891-1976), hungara kuracisto kaj elstara esperantisto (ekde 1911), grave influinta la evoluon de la Esperantaj literaturo kaj lingvistiko per siaj verkoj. Kalocsay estas konsiderata kiel la plej grava Esperanta poeto (Mondo kaj Koro, 1921; Streĉita kordo, 1931; Rimportretoj, 1931; Sekretaj sonetoj, 1932; Izolo, 1939, eldonita en 1977) kaj poezia tradukanto (Infero de Dante, tri verkoj de Ŝekspiro, poemoj de Baudelaire, Heine, Petőfi, Madách… kaj la antologio Tutmonda sonoro kun liaj tradukoj el 30 lingvoj). Kunaŭtoro (kun G. Waringhien) de Plena gramatiko de Esperanto (1935), kiu ekde la 4a eldono aperas kiel Plena analiza gramatiko de Esperanto kaj de Parnasa gvidlibro (1932); aŭtoro de Lingvo Stilo Formo (1931), La gramatika karaktero de la Esperantaj radikoj (1938), Vojaĝo inter la tempoj (1966) kaj frazeologia vortaro Domfabriko (1975); honora membro de UEA (1937).

Okaze de la 130a naskiĝdatreveno de Kálmán Kalocsay ni proponas (re)legi la artikolon de Javier Guerrero, kiu aperis en la rubriko “Nia Trezoro” de La Ondo de Esperanto.

Legu la artikolon.

AlKo

Ĉi tiu artikolo aperis en la novaĵretejo La Ondo de Esperanto.
Ĉe represo aŭ citado bonvolu indiki la fonton:
La Ondo de Esperanto https://sezonoj.ru/2021/10/kalocsay-3

La Ondo de Esperanto

Klaku la supran bildon por vidi la abonmanierojn.

Pri La redakcio

Aleksander Korĵenkov, la redaktanto de ĉi tiu retejo
Tiu ĉi enskribo estis afiŝita en Historio de Esperanto kaj ricevis la etikedo(j)n , , , , , , , , , , , . Legosigni la fiksligilon.

Respondi