Konatiĝu: Aloyzas Gudavičius

Gudavičius

Hodiaŭ ni komencas prezenti la personojn, kiuj kontribuos al la programo de la 56aj Baltiaj Esperanto-Tagoj (BET-56), kiuj okazos la 9-17an de julio 2022 en Klaipėda (Litovio). La unua prezentato estas profesoro Aloyzas Gudavičius el Šiauliai.

Profesoro Gudavičius naskiĝis en 1940. Li doktoriĝis en 1970 kaj habilitiĝis en 1990. Dum 1991-97 li estis rektoro de la Šiauliai-a Universitato, kaj dum 1998-2007 – prezidanto de la universitata senato. Liaj ĉefaj lingvistikaj esplorkampoj estas semantiko kaj etnolingvistiko, pri kiuj li publikigis multajn artikolojn en litovaj kaj eksterlandaj sciencaj eldonaĵoj, inkluzive de la monografiojn Kompara semantiko de la litova kaj rusa lingvoj (1985, en la rusa), Etnolingvistiko (2000, 2009, en la litova), Kompara semantiko (2007, en la litova). En 2012-14 prof. Gudavičius gvidis la sciencan projekton pri koncepta metaforologio, kies ĉefa rezulto estis vortaro de konceptaj metaforoj en publika diskurso (2014). Ekde 1994 li estis organizanto de internaciaj konferencoj “Mondaspekto en la lingvo” kaj ĉefredaktoro de la scienca revuo Filologija. Ĝis 2018 li laboris kiel profesoro en la katedro pri fremdaj lingvoj, instruis kurson de etnolingvistiko kaj praktikan kurson de la pola lingvo, en la doktoranta studprogramo li gvidis kurson de leksika semantiko. En 2012 li iĝis Honora Civitano de la urbo Šiauliai.

Aloyzas Gudavičius lernis Esperanton en la studenta aĝo kaj partoprenis en BET-oj kaj aliaj esperantistaj renkontiĝoj kaj kongresoj. Dum pluraj jaroj li estis vicprezidanto de Litova Esperanto-Asocio. Kelkfoje li gvidis liberelekteblan kurson pri interlingvistiko en magistrigaj filologiaj studprogramoj. En 2002 aperis lia litovlingva libro Enkonduko en interlingvistikon por studentoj kaj por pli vasta rondo de interesiĝantoj. En 2005 li estis rektoro de la Internacia Kongresa Universitato dum la 90a Universala Kongreso de Esperanto en Vilno. En 2009 prof. Gudavičius pro siaj interlingvistikaj meritoj ricevis la internacian premion Academicus Ariste.

En BET-56 Aloyzas Gudavičius gvidos la kurson de la litovaj lingvo kaj kulturo. Kursanoj konatiĝos kun fundamentoj de la litova lingvo (fonetiko, leksiko, gramatiko), lernos bazajn litovajn vortojn kaj la plej oftajn ĉiutagajn esprimojn. Samtempe oni priparolos la plej gravajn trajtojn de la litovaj historio kaj kulturo.

Pliaj informoj pri BET-56 estas legeblaj en nia retejo.

Ĉi tiu artikolo aperis en la novaĵretejo La Ondo de Esperanto.
Ĉe represo aŭ citado bonvolu indiki la fonton:
La Ondo de Esperanto https://sezonoj.ru/2021/10/bet-104

La Ondo de Esperanto

Klaku la supran bildon por vidi la abonmanierojn.

Pri La redakcio

Aleksander Korĵenkov, la redaktanto de ĉi tiu retejo
Tiu ĉi enskribo estis afiŝita en Esperantujo kaj ricevis la etikedo(j)n , , , , , , , . Legosigni la fiksligilon.

Respondi