Disiĝi por kuniĝi: Meditoj de nemovadano pri la estonteco de la Esperanto-movado

BelovAntaŭ kelkaj monatoj oni proponis al mi esprimi mian opinion pri la Esperanto-movado kaj ĝia estonteco. Post longa cerbumado mi decidis fari tion, kvankam mi ne estas movadano. Eble miaj pensoj instigos iun al plua cerbumado eĉ se kiel kontestata vidpunkto.

Unue mi rakontu pri miaj spertoj rilate Esperanto-organizaĵojn.

UEA

Mi aliĝis al UEA en 2012 kiel dumviva membro kaj ne bedaŭras pri tio. Fakte mi faris tion ĉefe pro idealismaj konsideroj, dezirante kontribui al financa stabileco de la ĉefa Esperanto-organizaĵo. Krome mi celis ricevi rabaton de la libroservo, kvankam mi apenaŭ multe uzis ĝin, aĉetante plejparte dum UKoj, kie tiu rabato ne funkcias.

Miaj kontaktoj kun UEA limiĝas al ricevado de informaj mesaĝoj (plejparte tre formalaj – alparoloj, deklaroj ktp) kaj informoj pri novaj varoj en la libroservo (lastatempe malpli oftaj, sed foje interesaj) kaj partopreno en UKoj. Kelkfoje mi mendis librojn kaj ricevis ilin senprobleme. Mi ankaŭ ricevas pdf-version de la revuo Esperanto kaj eble rajtas elŝuti aliajn eldonaĵojn, kion mi apenaŭ faras.

Mi ne povas plendi pri la menciitaj servoj. Kompreneble, ne ĉiuj kongresaj aranĝoj estis interesaj por mi, sed tio rilatas al ĉiu granda evento kaj mi ĝenerale uzas UKojn kiel nuran pretekston por vojaĝi kaj renkontiĝi kun diversaj homoj, plonĝi en aliajn kulturon kaj vivon.

Tobiasz Kaźmierski estis bonega kongresa asistanto, li rapide reagis al ĉiuj petoj kaj ĉiam klopodis trovi plej bonan solvon de ĉiu problemo. Iuj plendas pri altaj kostoj de loĝado kaj ekskursoj, peritaj kaj organizitaj de UEA, sed eble tio estas sola ŝanco por la asocio gajni iom da mono. Amikoj diris al mi, ke ĉion ĉi ili ricevadis malpli koste, mendante dum kongresoj rekte ĉe lokaj firmaoj. Do oni povas esperantumi malpli koste – necesas nur bone koni la anglan.

TEJO

Miaj kontaktoj kun TEJO estas eĉ pli malabundaj. Kelkfoje mi publikigis artikolojn en Kontakto laŭ propono de ĝia redaktoro Rogener Pavinski. Nia komunikado ĉiam iris glate kaj mi povas konfirmi lian profesiecon.

Tute alian sperton mi havis pri la Internacia Junulara Kongreso de TEJO, konata en Esperantujo kiel IJK.

En 2016 mi kaj la kuba esperantistino Maria Lisandra planis kune partopreni la UKon en Nitro. Mi decidis partoprenigi ŝin ankaŭ en IJK, okazonta semajnon pli frue en Pollando. Tio evidentiĝis neplenumebla tasko pro unika miksaĵo de infaneco kaj senrespondeco, kiun mi renkontis ĉe la organizantoj.

Tiu morta teamo simple ne respondis al miaj mesaĝoj, kvankam temis pri aferoj ege gravaj, de kiuj dependis la ebleco de la partopreno. Post kelkaj semajnoj de tia stultumado mi skribis en Fejsbuko al la TEJO-prezidanto Boris Mandirola. Laŭ miaj laborspertoj, sinturno al la plej supera instanco kutime solvas tiajn problemojn. Se iu plendas al estro, ke ties subuloj ignoras klienton, sekvas publika ekzekuto kaj solvo de la problemo.

Kio sekvis ĉi-foje? La prezidanto trankvile respondis, ke li “peris la demandon al la organizantoj”. Pasis kelka tempo, kaj venis reago de tiu mirinda teamo: ili skribis, ke ili ne respondis al miaj demandoj, ĉar ili ne havis necesajn informojn. Post tio mi mense deziris sukceson al tiu infanĝardeno kaj nuligis la aliĝon.

La duan fojon mi kontaktis TEJOn en 2020, kiam mi duonŝerce proponis en komento ĉe Fejsbuko aranĝi IJK (pro subita rezigno de antaŭaj invitintoj) en mia urbo Tjumeno, kaj mi estis instigita verki invitilon. “Hm, eble tio povus esti interesa afero”, – mi pensis kaj plonĝis je la eksperimento. Mi jam aranĝis plurajn eventojn en mia urbo kaj ekster ĝi, do prepari renkontiĝon kun maksimume 150-200 partoprenantoj estus sufiĉe realisma tasko.

En 2018 mi aranĝis konferencon de junaj sciencistoj de Gazpromo kun komparebla nombro da aliĝintoj – kun ekskursoj, bankedo, paralelaj kunsidoj de kelkaj sekcioj kaj alveno de gravuloj el pluraj urboj. Kaj ĉion ĉi faris mia teamo, kies kerno konsistis el tri homoj, plenumantaj plej gravajn aferojn. La rutinan laboron mi taskigis al ekstera firmao, specialiĝanta pri tiaj aranĝoj. Mi pagis al ĝi nenion, tamen ĝia posedanto estis kontenta, ĉar ŝi gajnis sufiĉe per ricevado de rabatoj de servoliverantoj (hoteloj kaj luigantoj de ejoj) kiel aĉetanto regula kaj pogranda. Tia skemo ebligas kaze de neceso obligi organizan teamon sen financi tutjare plurajn oficistojn, necesajn nur dum kelkaj semajnoj aŭ monatoj.

La saman aliron mi decidis apliki ĉi-foje, do mi eĉ interkonsentis kun la posedantino (mia amikino), ke la invitilon mi sendos nome de ŝia kompanio. Ni priparolis eventejojn, eventualan programon kaj subtenon, kiun ni povus ricevi de lokaj aŭtoritatoj. Post esplori la materialon pri organizado de IJK, mi plenigis la invitilan formularon kaj sendis ĝin al TEJO.

Unue ĝi perdiĝis, sed post ripeta sendo ĝi estis akceptita, pri kio oni informis en Libera Folio. Venis tempo trapasi la duan elektorondon, por kio necesis sendi novan invitilon. Mi ne trovis en la materialo postulojn pri tiu etapo kaj turnis min kun respektiva demando al TEJO.

La 12an de februaro venis respondo, ke specialaj postuloj ne ekzistas, necesas nur konkretigi la antaŭan proponon. Samtempe mi eksciis jenon: «Mi atentigas, ke en Rusujo TEJO havas landan sekcion. Dum tiel estas, nur REJM rajtus inviti IJKn en Rusujo ĉar “La kongreson invitas landa sekcio aŭ, se mankas landa sekcio en la kongresa lando, alia Esperanta organizo”. Komitato de TEJO konsentas ke en la 2a etapo kongreson kuninvitu REJM, tiel la kandidatiĝo validos». Do danke al mia demando mi hazarde eksciis, ke malgraŭ oficialaj anoncoj pri la akcepto, mia invitilo estas malakceptita, ĉar prezentita de malĝusta organizaĵo.

Mi serĉis tiun mirindan sekcion de TEJO en Rusio, sed vane. Jam supozante, kiel finiĝos ĉi tiu ludo, mi denove turnis min al la TEJO-oficejo kaj ricevis retpoŝtan adreson de “komitatano A de REJM”, al kiu mi tuj sendis mesaĝon.

Atendinte ĝis la 27a de februaro, mi komprenis, ke miaj supozoj estis pravaj, kaj mi sendis la duan invitilon kun jena klarigo: “Mi provis trovi spurojn de tiu landa sekcio. Sed ĝi ne ekzistas kiel jura persono. Ne ekzistas ĝia retejo en Rusio. En la retejo de TEJO estas menciita ligilo al grupo ĉe la socia reto VK, sed tie aperas de tempo al tempo nur republikigoj de informoj el aliaj Esperanto-grupoj. Mi sendis mesaĝon al [Familinomo], indikita kiel landa TEJO-respondeculo, sed neniu respondo venis. Post mia propono aranĝi IJK en Tjumeno, sendita al la Rusia Esperanta Unio, dum du tagoj okazis vigla diskutado forme de korespondado, sed neniu eĉ unufoje menciis landan sekcion de TEJO. Dum personaj interparoloj kun esperantistoj el Rusio (kaj ne nur) ĉiuj diris al mi, ke ili vidis neniun TEJO-aktivadon en Rusio dum pluraj jaroj. Do ni estu realismaj: landa sekcio de TEJO en Rusio ne ekzistas”.

Respondo venis la 8an de marto kiel oficiala anonco: TEJO elektis Sud-Koreion. En sekva publikaĵo ĉe Libera Folio Tjumeno eĉ ne estis menciita inter la kandidatoj, do evidente mia propono estis malakceptita.

Finfine, la 6an de aprilo venis respondo de “komitatano A de REJM”, kiu jam povus ŝanĝi nenion. Cetere en sia mesaĝo la “komitatano” nur skribis, ke li malofte kontrolas retpoŝton kaj “malmulte aktivas pri movadaj aferoj”. La cirklo fermiĝis.
Sed la plej mirinda afero okazis la 25an de majo, kiam mi ricevis plian leteron de TEJO. En ĝi oni informis, ke Sud-Koreio rezignis je la kongreso kaj demandis, ĉu mi deziras kandidatiĝi denove? Mi decidis, ke mi jam sufiĉe ĝuis tiun ĉi ludon kaj ne plu perdos la tempon.

Kluboj

Mi preskaŭ neniam vizitas Esperanto-klubojn, preferante personajn kontaktojn kun esperantistoj en neformala medio. Mia malmulta sperto estas jena.

En 2013 mi, ankoraŭ entuziasma komencanto, eksciis ke en mia urbo baldaŭ okazos la Esperanto-renkontiĝo EsPrimo, organizita de loka klubo. Mi kontaktis ĝian estraron retpoŝte kaj proponis kontribui, ekzemple, kiel ĉiĉerono – mi ja estas profesia historiisto kaj dum 15 jaroj mi laboris en la urba muzeo. Mi ne estas profesia ĉiĉerono, tamen ofte muzea estraro aŭ lokaj aŭtoritatoj petis min fari ekskursojn por gravuloj, kiuj preferas ne gurditan ekskurson, sed personajn servojn altnivelajn. La respondo de la kluba Estraro estis konciza: “Ni jam havas ĉiĉeronon”.

Tamen mi decidis almenaŭ viziti la renkontiĝon por kompreni, kiel ĝi funkcias, kaj eble starigi rilatojn kun lokaj esperantistoj. En la unua tago mi venis al la eksterurba ripozejo, kie ĉio okazis.

En la halo vagadis dudeko da homoj, unu el la virinoj rekonis min – ni foje interparolis per Skajpo. Ŝi entuziasme salutis min kaj tuj venigis min al la tablo de la organizantoj: “Tiu estas Stano Belov, li estas historiisto kaj eble vi povus kunlabori! Li esploras la lokan historion, verkas artikolojn, do…”

Mezaĝa viro flegme rigardis min kaj respondis ruse: “Kie estas via nomkarto de partoprenanto?” Mi klarigis, ke mi ne estas formale registrita kaj venis nur por unuafoje vidi, kiel ĉio okazas. Post kompreni, ke temas pri nepaginta invadinto, li definitive perdis ĉian interesiĝon pri mi. La virino klarigis: “Li estas longtempa esperantisto, sed li tute ne havas kapablojn pri la lingvoj, eĉ pri Esperanto, do li preskaŭ ne parolas ĝin”. Tiel mi eksciis, ke por esti movadano eĉ ne necesas koni Esperanton.

Mi pasigis iom da tempo, aŭskultante prelegojn, sed la etoso ŝajnis al mi iom teda kaj preskaŭ sekteca. Videblis, ke ĉiuj partoprenantoj longe konas unu la aliajn, kaj tiu ĉi interkonatiĝo estas la plej grava elemento de la renkontiĝo. Ŝajnas, ke ili ne bezonas la eksteran mondon, nek (foje) eĉ Esperanton mem, kiun ne ĉiuj organizantoj parolis sufiĉe bone eĉ por fari anoncojn. Do mi forlasis la ejon kaj revenis hejmen.

Poste mi dufoje vizitis klubojn – en Pekino kaj Krasnojarsko, ambaŭfoje danke al mia komunikema amiko Long Zhang, kiu ĉie strebas trovi esperantistojn. Mi pasigis kelkajn horojn en agrabla neformala etoso, babilante kaj trinkante teon, kaj faris memorfotojn.

Mondo de volontuloj

Povas estiĝi demando, kial post tiom da apenaŭ impresaj spertoj mi plu esperantumas? Ĉar por mi Esperanto estas fenomeno oble pli granda kaj grava ol la movado kaj ĝiaj organizaĵoj. Sufiĉas rigardi la Esperanto-vivon por kompreni, ke temas ne pri mia persona kaprico, sed pri realo, eĉ se paradoksa.

Kion ni plej fiere prezentas al ekstera publiko, parolante pri la atingoj de nia lingvo? Vikipedio kun pli ol 300 mil artikoloj, dekmiloj da libroj, dekoj da magazinoj, pluraj retejoj, radiostacioj, blogoj, Jutub-kanaloj, podkastoj. Ĉio ĉi faras la konon de Esperanto vere utila kaj ebligas ĝian efikan kaj viglan uzadon. Necesas tamen agnoski surprizan fakton – Esperanto-organizaĵoj preskaŭ neniel kontribuas al tio.

Kiel ekzemplon oni povas preni UEA – la plej grandan Esperanto-organizaĵon tutmonde. Ĝi neniel kontribuas al Vikipedio (eĉ ne alŝutas al Vikimedio fotojn, videojn kaj dokumentojn pri siaj laboro kaj kongresoj). En 1991-2019 ĝi eldonis 167 el 5407 libroj en aŭ pri Esperanto, do ĝia kontribuo limiĝis al neglektindaj 3%. La retejo de UEA estas arkaika, kaj ĝia modernigo, anoncita antaŭ ok jaroj, ŝajnas same malproksima kiel la Fina Venko. UEA ne havas radion, nek eldonas podkastojn, ne aperigas blogon, kaj abonoj de ĝia sola revuo ŝrumpas ĉiujare.

Esperanto-Vikipedion financas la fonduso Vikimedio kaj redaktas volontuloj. Librojn kaj magazinojn eldonas privatuloj, la plej vizitatajn retejojn kreas aŭ esperantigas entuziasmuloj. La ĉefaj kontribuoj de UEA al la Esperanto-vivo estas organizado de la Universalaj Kongresoj kaj la libroservo, sed UEA nun transdonas ambaŭ servojn al alia organizaĵo, nur parte rilata al Esperanto. Do, oni devas agnoski ke la plej bonaj kaj fierindaj aferoj en Esperantujo havas malmultan aŭ neniun rilaton al la ĉefa Esperanto-organizaĵo.

Kvin konkludoj

Ĉu malesperiga konstato? Mi vidas malon – ĝi estas inspira. Tiu ĉi fakto montras, ke Esperanto iĝis plenvalora lingvo, kaj Esperantujo estas vivanta komunumo, kies ekzistado ne plu dependas de iu ajn organizaĵo. Homoj ŝatas kaj bezonas ĉi tiun lingvon, do ili uzas ĝin, eĉ se ili ne membras en iuj organizoj. Vi mem apenaŭ membras en asocioj rilataj al via denaska lingvo, tamen vi uzas vian denaskan lingvon, kaj ĝi vivas, ĉu ne?

Alia rimarkinda afero estas, ke la plej sukcesaj projektoj ofte baziĝas sur neesperantistaj. Ĉiutage miloj da esperantistoj uzas Esperanto-Vikipedion, esperantigitajn interfacojn de Fejsbuko, Guglo, VK, serĉas esperantlingvajn gastigantojn kaj koramikojn en respektivaj retejoj. Ĉi tiuj servoj, ofte altnivelaj kaj profesie organizitaj, ne kostas al Esperantujo eĉ unu groŝon kaj funkcias stabile, dum preskaŭ ĉiuj pure Esperantaj projektoj pli aŭ malpli frue kolapsas eĉ sen atingi estimindan nombron de la partoprenantoj. Kio sekvas el tio?

Unue, necesas agnoski, ke pasis la tempo kiam la Esperanto-organizaĵoj estis la ŝlosila elemento de la Esperanto-vivo. Zamenhofo nomis sin iniciatinto de Esperanto, kaj organizaĵoj, kreitaj de li, povus nomiĝi iniciatintoj de Esperantujo. Same kiel Esperanto plu vivas post la morto de sia kreinto, ankaŭ Esperantujo plu vivos, eĉ se malaperos ĝiaj plej grandaj organizaĵoj.

Due, necesas forgesi pri pure esperantistaj projektoj, kiuj nur voras monon kaj tempon por morti senglore, kaj profiti eblecojn, kiujn donas projektoj destinitaj al ĝenerala publiko. Ekzemple vi povus senpage aranĝi kaj subteni bone kategoriitan arkivon kaj bibliotekon de UEA, simple alŝutinte respektivajn dosierojn al Vikimedio sub libera licenco. Ĝis nun eĉ kategorioj pri la Universalaj Kongresoj, kreitaj de volontuloj, estas hontinde magraj.

Trie, necesas konstati, ke plejparto de la Esperanto-organizaĵoj ekzistas nur surpapere aŭ en fantazioj de iliaj estraranoj. Oni prefere aliĝu al internaciaj organizaĵoj pri respektiva fako ol ridindigu la publikon per raportoj pri kongresoj kun manpleno da partoprenintoj aŭ pompaj rezolucioj kaj peticioj kun mizera nombro de subskribintoj. Eble la voĉo de esperantistoj en ekstera organizaĵo ne estos tre laŭta, sed almenaŭ ĝi ne estos ridinda.

Kvare, necesas elekti unu vojon por organizaĵoj dezirantaj postvivi – flekseblan kaj neformalan, aŭ formalan kaj strikte reguligatan. La unua propras al novigaj firmaoj kaj popolaj movadoj – manko de ostiĝinta strukturo kaj preteco al tujaj ŝanĝoj ebligas al ili rapide kreski kaj reagi al defioj. La dua aplikeblas en grandaj organizaĵoj kiel Gazpromo, Apple aŭ ŝtataj institucioj. Statuto, reguloj, fiksitaj kunsidoj, hierarkio de burokratoj – ĉio ĉi helpas gvidi grandajn kolektivojn kaj aranĝi plurmiliardajn investojn.

La nunaj Esperanto-organizaĵoj ofte kombinas mankojn de ambaŭ variantoj sen uzi almenaŭ unu el iliaj avantaĝoj. Ili estas etaj, kiel novigaj firmaoj, sed burokratecaj kiel korporacioj. Anstataŭ flekse reagi al nekompareble pli granda kaj pova ekstera medio por profiti ŝancojn kaj eviti minacojn, ili funkcias kvazaŭ konzernoj kun centmiloj da dungitoj, pritraktante ĉiun paŝon per plurhoraj kunsidoj kaj longa korespondado, senĉese referencante al siaj statutoj kaj reguloj (cetere ofte ignorataj) kaj fine tiom nebuligante respondecon pri farita decido, ke ŝajnas, ke ĝin faris ne grupeto de amatoraj administrantoj, sed konsilio de direktoroj de korporacio el la listo de Nasdaq.

Kvine kaj laste, necesas akcepti eblecon kaj eble eĉ utilon de malapero de plejparto de la Esperanto-organizaĵoj. Ĉu vi scias, kiu vorto estis statistike la plej populara en 2020? BLM – mallongigo de “Black Lives Matters” (Nigrulaj Vivoj Gravas). La samnoma movado kaŭzis tioman perturbon en la plej pova lando de la mondo, ke la prezidento Donald Trump eĉ penis malpermesi ĝin, sed li fiaskis, ĉar ne eblas malpermesi organizaĵon kiu formale ne ekzistas. Malgraŭ la manko de klara strukturo, statutoj kaj reguloj, sen formala membraro kaj kunsidoj, BLM grave ŝanĝis ne nur Usonon, sed la tutan mondon. Enviinda sukceso de marĝenula movado, ĉu ne?

Resume mi diru, ke se la Esperanto-organizaĵoj deziras plu vivi kaj haltigi sian degeneron, ili devas realisme rigardi sin mem kaj lerni de la ekstera mondo anstataŭ senfine kaj senfrukte ĝin edifi. Oni povas multe babili pri efikeco kaj utileco de nia lingvo, sed efektive oni pritaksas ĉiujn organizaĵojn laŭ ilia sukceso en propra kampo. Ĝis nun Esperanto-organizaĵoj malsukcesis eĉ en Esperantujo, do apenaŭ oni povas atendi, ke la pli granda mondo atentos ilin.

Stanislav Belov

Legu ankaŭ:

Nia mondo disfalas (La Ondo de Esperanto, 2021, №1)
Granda skismo en Esperantujo (La Ondo de Esperanto, 2020, №4)
Lukto por egaleco, aŭ Bombonoj kaj mono (La Ondo de Esperanto, 2020, №3)

Ĉi tiu artikolo aperis en la septembra (aŭtuna) numero de La Ondo de Esperanto (2021).
Ĉe represo aŭ citado bonvolu nepre indiki la fonton:
Papere: La Ondo de Esperanto, 2021, №3 (309).
Rete: La Ondo de Esperanto https://sezonoj.ru/2021/10/belov-7

La Ondo de Esperanto

Klaku la supran bildon por vidi la abonmanierojn.

Pri La redakcio

Aleksander Korĵenkov, la redaktanto de ĉi tiu retejo
Tiu ĉi enskribo estis afiŝita en Esperantujo kaj ricevis la etikedo(j)n , , , , , , , , . Legosigni la fiksligilon.

1 respondo al Disiĝi por kuniĝi: Meditoj de nemovadano pri la estonteco de la Esperanto-movado1

  1. Roland Rotsaert diras:

    Mi opinias ke Esperanto nepre bezonas iun centran oficejon (en reale ekzistanta urbo, ne virtualan), kun kelkaj kapablaj oficistoj kaj multaj volontuloj, por eldoni regulan informilon, por organizi universalan kongreson, por kunordigi la agadon de fakaj asocioj, por reprezenti la movadon ĉe aliaj internaciaj organizoj, por akcepti donacojn, subvenciojn kaj heredaĵojn… kaj por plenumi diversajn taskojn kiuj estas necesaj sed ne trovas volontulan prizorganton. Ekzistas la sama bezono je landa nivelo. Por mi estas grava malhelpo ke jam de pli ol kvin jaroj ne plu ekzistas funkcianta E-domo en mia lando. Eblas fari multon rete, sed utilas povi paroli kaj interŝanĝi ideojn kun kolegoj en iu fiksa loko kun regulaj malfermo-horoj.
    En la intervjuo plurfoje estas menciita Vikipedio. Jam delonge mi konstatas ke Vikipedio kaj Esperantujo havas multajn similaĵojn. Ambaŭ respondas al reala bezono (kvankam ĝenerale la publiko ne konsciis pri tio), ambaŭ komence rapide kreskis sed post iom da tempo stagnis, en ambaŭ okazas (malmultaj sed senfinaj) kvereladoj… En Vikipedio estas pli junaj kaj eble pli kapablaj gvidantoj. Ĉu ni povas lerni de ĝi?

Respondi