Okaze de la Zamenhof-festo, Akademianoj prezentos per Zoom konferencon pri diversaj temoj interesantaj kaj la Akademion kaj la ĝeneralan publikon, inaŭgurante novan kontakton inter nia Institucio kaj la Esperantistaro. Ĝi okazos:
Mardon, 14an de decembro, 13a–14a20 UTC (14a–15a20 laŭ mezeŭropa horo)
Probal Dasgupta: Ebloj kaj malebloj en la emfaza ripetado de afiksoj Esperantaj
Sergio Pokrovskij: Maltrafoj (Kiojn mi volis sed ne sukcesis fari en la Akademio)
Javier Alcalde: Socia historio de Esperanto. Kial? Kiel? Kien?
Grant Goodall: Schleyer kaj Zamenhof kiel lingvokreantoj: substantiva morfologio en Volapük kaj Esperanto
Merkredon, 15an de decembro, 13a–14a40 UTC (14a–15a40 laŭ mezeŭropa horo)
François Lo Jacomo: Ĉu modernigi la Akademion?
Aleksandro Shlafer: Kiel la Akademio kontribuu al Vikipedio?
Cyril R. Brosch: La Konsultejo de la Akademio
Bertilo Wennergren: La nun okazanta revizio de PIV, en kiu partoprenas pluraj Akademianoj
Carlo Minnaja: Proklamo de la Laŭro de la Akademio 2021.
La konferenco estos spektebla per Zoom: https://us06web.zoom.us/j/83523650485. ID de la kunsido: 835 2365 0485 (ankaŭ atingebla telefone, ĉe pluraj telefonnumeroj depende de via lando).
Bonan spektadon!
La estraro de la Akademio
Ĉi tiu artikolo aperis en la novaĵretejo La Ondo de Esperanto.
Ĉe represo aŭ citado bonvolu indiki la fonton:
La Ondo de Esperanto https://sezonoj.ru/2021/10/akademio-12