Marianne H. Vermaas, la brava virino

VermaasLa 23an de septembro pasas duobla datreveno de Marianne Hubertina Vermaas: la 110a de ŝia naskiĝo en 1911 kaj la 30a de ŝia forpaso en 1991.

Marianne Vermaas – aŭ f-ino Vermaas, kiel ŝi ĉiam estis nomata – estis filino de esperantista familio. Ŝia patro Pieter J. Vermaas (1878-1942) estis unu el la kunfondintoj de la Esperanto-klubo Merkurio en Roterdamo, eble la plej elstara inter ĉiuj Esperanto-kluboj nederlandaj. Li estis arkitekto kaj pioniro pri la uzo de armita betono en Nederlando. Preskaŭ ĉiuj konstruaĵoj desegnitaj de li detruiĝis en la bombardado de Roterdamo en majo 1940. Lia koro ne eltenis tion kaj li mortis pro aflikto du jarojn poste.

F-ino Vermaas ne lernis Esperanton pro trudo de la gepatroj sed pro la ekzemplo, kiel Esperanto riĉigis ilian vivon per kontaktoj trans limoj. La gepatra hejmo ofte akceptis vizitantojn el diversaj landoj kaj post kiam ŝi mem lernis la lingvon, apenaŭ ekzistis antaŭmilita famulo de la movado, kiun ŝi ne gastigis – de Julio Baghy ĝis Lidja Zamenhof, de Andreo Cseh ĝis Edmond Privat.

Ŝian esperantistiĝon rekte motivis la deziro partopreni en la Universala Kongreso en Stokholmo en 1934 kaj tiu sperto konkeris ŝin por la lingvo tutvive. Ekde tiam ŝi partoprenis ĉiun UK-on ĝis tiu en Hamburgo en 1974, post kiu ŝi forlasis UEA kaj partoprenis nur la kongreson de 1988 en sia hejmurbo. Ekde sia esperantistiĝo ŝi abunde vojaĝis, evitante amasturismajn lokojn kaj preferante kulture kaj historie interesajn. Ke ŝi ŝatis ne-laŭmodajn vojaĝcelojn, ŝi montris en 1936, kiam ŝi vizitis Leningradon kaj Moskvon, renkontante sovetiajn esperantistojn.

F-ino Vermaas

F-ino Vermaas en unu el la Internaciaj Feriaj Esperanto-Kursoj de Lorenz Friis en Danlando fine de la 1930aj jaroj.

Antaŭ ol Esperanto iĝis ŝia profesio, Vermaas laboris kiel fizioterapiisto aŭ kuracgimnastikisto, kiel oni tiutempe diris. Dum multaj jaroj ŝi estis estrarano de Nederlanda Asocio de Fizioterapiistoj.

Ekde sia junaĝo Vermaas aktive partoprenis en la kultura vivo kiel ofta vizitanto de koncertoj, ekspozicioj, teatraj k.a. artaj prezentadoj. Danke al ŝi disvolviĝis vigla kultura agado en Merkurio, kies sekretario ŝi estis dum jardekoj. Ŝia precipa amo estis teatro. Merkurio havis aktoran trupon, por kiu ŝi tradukis teatraĵojn kaj reĝisoris prezentadojn. Al ŝia artista amikaro apartenis la grava feminista verkistino Anna Blaman, de kiu ŝi esperantigis tri novelojn por la revuoj =Esperanto= kaj =Monda Kulturo.=

La nazia okupado devigis la nederlandan Esperanto-movadon daŭrigi sian agadon kaŝe. Dum antaŭe Merkurio kunsidis en unu el la plej imponaj hoteloj de la urbo, kie troviĝis ankaŭ ĝia riĉa biblioteko, post la bombardado, en kiu ankaŭ tiu hotelo detruiĝis, la loĝejo de Vermaas iĝis la sekreta kunsidejo.

Komence de la milito okazis granda tragedio de la vivo de Vermaas, kvankam pri ĝi ŝi eksciis nur post la milito. Nome, en la jubilea UK de la 50-jariĝo de Esperanto en Varsovio en 1937 ŝi renkontis samideanon el la kongresurbo kaj amo ekflamis inter la du. En la posta jaro la amiko pasigis kelkajn monatojn ĉe ŝi en Roterdamo kaj en 1939 Marianne siavice en Varsovio. Kiam la situacio somere 1939 iĝis ĉiam pli minaca kaj la eksplodo de milito pli kaj pli verŝajna, ŝi devis interrompi sian restadon kaj forveturi per trajno, kiu poste montriĝis esti la lasta povinta forlasi Varsovion.

Post la milito f-ino Vermaas eksciis, ke ŝia juda koramiko estis fuĝinta al la orienta parto de Pollando, kie intertempe regis la soveta armeo, sed kiam la germana armeo invadis ankaŭ tien, lia sorto estis perei kiel viktimo de naziismo.
Pri tiu historio f-ino Vermaas rakontis en letero al amikino, konfesante, ke ŝi ne plu povis imagi doni sian koron al iu alia ol tiu granda amo, kiun la besto de naziismo forrabis de ŝi. Tial ŝi ankaŭ en Esperantujo restis f-ino Vermaas por ĉiam.

Post la milito f-ino Vermaas aktiviĝis en diversaj movadoj, kies ideoj allogis ŝin jam pli frue. Ŝi interesiĝis pri sendogmaj socialismaj ideoj kaj, simile al fruaj socialistoj, pri teozofio kaj ĝia parenca doktrinaro rozkrucismo. Ŝi eĉ tradukis la unuan parton de =Mondpercepto de la Rozkrucanoj aŭ Mistika Kristaneco=, ĉefverko de la rozkrucisma korifeo Max Heindel. Vermaas estis fervora apoganto de eŭropa kaj monda federismo. Por la lasta celadis la mondcivitanisma organizaĵo Universala Ligo, kies multjara estrarano ŝi estis.

LapennaLa ĉefa vivsindediĉo de f-ino Vermaas tamen estis Esperanto. Danke al ŝi ree ekfloris la agado de Merkurio kaj ankaŭ en Nederlanda Esperanto-Asocio ŝi iĝis unu el la ĉefaj agantoj, interalie ĝia komitatano ĉe UEA. En 1948 ŝi renkontis unuafoje Ivo Lapenna en la 34a UK en Bournemouth. Komenciĝis amikeco kaj kunlaboro, kiu daŭris ĝis la forpaso de Lapenna.
[La dekstra foto: F-ino Vermaas kun Ivo Lapenna kaj UN-subsekretario C. V. Narasimhan ĉe la transdono de la peticio de UEA al UN en Novjorko la 6an de oktobro 1966.]

Baldaŭ post la UK en Bournemouth Vermaas invitis Lapenna al prelegvojaĝo en Nederlando kaj al pliaj en postaj jaroj, i.a. en kunvenoj de eŭropaj federistoj. En 1952 ŝi zorgis ankaŭ pri la presado de =Aktualaj problemoj de la nuntempa internacia vivo= de Lapenna ĉe la esperantista presejo Zwagers fine de Nieuwe Binnenweg, kiu estis poste fariĝonta la plej grava strato en Esperantujo.

Ekde 1955 f-ino Vermaas estis unu el la ĉefaj nomoj en UEA. Tiutempe UEA decidis fermi sian Centran Oficejon en la vilaĝo Heronsgate ekster Londono kaj movi ĝin al Roterdamo. En la dua parto de Jarlibro 1955 f-ino Vermaas povis skribi:

Estis maleble konservi pli longe kiel mondan centron de la Internacia Lingvo oficejon en apenaŭ trovebla vilaĝeto en kamparo, preskaŭ sen ligoj kun la cetera mondo. Tial … en Bologna la Komitato decidis malfermi administran oficejon en Nederlando, nome en la granda moderna urbo ROTTERDAM.

Estas facile imagi la fieron, kiu igis la denaskan roterdamanon skribi plenmajuskle la nomon de sia urbo, Fenikse resurektinta el la ruinoj de la milito. Ŝi subskribis ankoraŭ kun la titolo administranto, ĉar formale la CO moviĝis al Nederlando per la akcepto de nova statuto de UEA du jarojn poste, ekde kiam ŝia titolo estis direktoro de la Centra Oficejo. Malrespekta koincido volis, ke preskaŭ precize je ŝia nuna datreveno la Komitato de UEA renversis sian decidon faritan en la 40a UK en Bolonjo.

Komence la oficejo troviĝis en konstruaĵo, kiu restis ĉe la limo de la detruita centro. Ĉar la plano de la urbo estis malkonstrui ĝin por krei spacon por nova strato, la urbo ludonis ĝin tre malaltkoste. Pri tio eksciis f-ino Vermaas, kiu mem loĝis en la strato Nieuwe Binnenweg je 300 metroj for.

Homoj ofte serĉas loĝejon proksime al sia laborejo, sed f-ino Vermaas trovis LOKON POR sia estonta laborejo proksime al sia loĝejo. Ĉar super la oficeja domo pendis minaco de malkonstruo, UEA ekserĉis novan ejon. Ankaŭ ĝin trovis f-ino Vermaas ĉe sia propra strato Nieuwe Binnenweg. UEA aĉetis ĝin kaj la CO en la propra domo estis inaŭgurita je la datreveno de la fondo de UEA, la 28an de aprilo 1962.

La aĉeto de la nova domo grandparte eblis danke al mondskala monkolektado, pri kiu memorigas la nomoj de la ĉambroj de la domo. Ĉiu donacinto de minimume 5 mil guldenoj rajtis doni nomon al ĉambro, super kies pordo poste estis fiksita ŝildo kun la koncerna nomo. La kanada s-ino Dorothy Henderson eĉ donacis tutan, unike faritan meblaron kaj lignajn murskulptaĵojn, kiuj estis instalitaj en la ĉambro Kanado, komence la ĉefa ĉambro de la Biblioteko Hector Hodler.

Simila monkolekta kampanjo kaj nomado de ĉambroj okazis en la 1980-aj jaroj, kiam oni pligrandigis la domon per alkonstruo de nova alo kun pliaj ĉambroj. Kiu estos la sorto de la ĉambro-omaĝoj, se la domo estos vendita, pri tio ne aperis informoj.

La direktora periodo de f-ino Vermaas finiĝis en 1968, kiam la aĝo igis ŝin senti la laboron kiel fizike tro ŝarĝan. Plenmerite ŝi estis elektita kiel Honora Membro de UEA. Ŝi tamen ne restis tute senlabora, sed ŝi ricevis novan taskon kiel administranto de la ĵus fondita Institucio Hodler ’68. Ĝi estas jure memstara establo, kiu akumulas kapitalon, el kies rento ĝi subtenas agadojn de UEA.

En 1974 sekvis la tumulta UK en Hamburgo, en kiu Ivo Lapenna ne plu estis elektita prezidanto de UEA. Rezultis skismo, kiu dividis UEA. Multaj eminentaj membroj forlasis la asocion, kun Lapenna ĉekape. Ĉe Vermaas la elektoj en Hamburgo ”eĥis kiel bombo kaj transformiĝis en personan tragedion”, estis skribonta Simo Milojević en sia nekrologo pri ŝi, nomante ŝin ”brava virino de altaj principoj”. Ŝi formetis sian honoran membrecon kaj per tio sian membrecon en UEA entute. (Sojle de la UK en Roterdamo en 1988 oni proponis al ŝi repreni la honoran membrecon, sed ŝi rifuzis.) Kiel administranto de Institucio Hodler ’68, kiu formale ne estas parto de UEA, ŝi tamen restis ĝis 1976.

Vermaas

F-ino Vermaas kun Grégoire Maertens (prezidanto de UEA) kaj Osmo Buller (direktoro de la CO) en la festo pri la fino de la rekonstruado de la CO la 18an de aprilo 1986.

La fideluloj de Lapenna, laŭ kiuj en Hamburgo okazis komunista puĉo, fondis Internacian Centron de Neŭtrala Esperanto-Movado, kiu okazigis proprajn konferencojn ĉiujare, kun po cento da partoprenantoj. La lasta okazis en la aŭstria Graz en la Jubilea Jaro 1987. En la Zamenhof-tago de la sama jaro mortis Lapenna kaj kun li praktike ankaŭ tiu aparta movado.

Kvankam f-ino Vermaas forlasis UEA, ŝi ne rompis rilatojn kun la Centra Oficejo. Ŝi ofte vizitis ĝin kaj eĉ funkciis kiel peranto por iuj ”neŭtraluloj”, kiuj rifuzis sendi monon rekte al UEA por pagi ekzemple libromendon. Ili do sendis monon al f-ino Vermaas, kiu portis ĝin al la CO en la sama strato, kaj tiel solviĝis la transpaga problemo.

Ofta kialo de f-ino Vermaas por viziti la oficejon estis la kunvenoj de Merkurio, kiuj translokiĝis al la CO post la pretiĝo de la nova alo en 1986. Ŝi frekventis la kunsidojn ĝis sia subita malsaniĝo en julio 1991. La rapide progresinta malsano baldaŭ sendis ŝian menson en iun ekstermondon. Vizitantoj ne plu ricevis kontakton kun ŝi, sed kiam oni foje aŭdigis al ŝi paroladon de Ivo Lapenna, ŝiaj okuloj reviviĝis.

Marianne Vermaas forpasis en la tago, kiam ŝi iĝis 80-jara. Tiel decis al virino, kiun karakterizis precizemo kaj perfektemo.

Osmo Buller

Ĝi estas artikolo el la septembra (aŭtuna) numero de La Ondo de Esperanto (2021).
Ĉe represo aŭ citado bonvolu nepre indiki la fonton:
Papere: La Ondo de Esperanto, 2021, №3 (309).
Rete: La Ondo de Esperanto https://sezonoj.ru/2021/09/vermaas

La Ondo de Esperanto

Klaku la supran bildon por vidi la abonmanierojn.

Pri La redakcio

Aleksander Korĵenkov, la redaktanto de ĉi tiu retejo
Tiu ĉi enskribo estis afiŝita en Historio de Esperanto kaj ricevis la etikedo(j)n , , , , , , , , , , . Legosigni la fiksligilon.

Respondi