Renkontiĝo de Amikoj revenis al Altajo

RA

La 15a Renkontiĝo de Amikoj (RA-15) okazis la 3-11an de aŭgusto en Altaja regiono, kiu jam gastigis la renkontiĝon en 2014 kaj 2017. Ĉi tiu regiono estas nekredeble pitoreska kaj diversnatura. Vojaĝante tra ĝi, oni povas renkonti montojn kaj valojn, vastajn kampojn kaj lagojn. Ĉi-foje RA estis okazigita apud la granda lago Jarovoje, proksime al la Ruslanda-Kazaĥstana limo.

Ĉi tiu parto de Altaja regiono estas stepa kun multaj salaj lagoj, kaj ni loĝis apud unu el tiaj lagoj kaj krom partopreni la Esperanto-programon, la RAanoj ĝuis la naĝadon kaj plaĝumadon. Ne mankis ekskursoj. Unu ekskurso okazis al germana vilaĝo, kie ni konatiĝis kun kulturo de luteranoj, kiuj sukcesis konservi siajn tradiciojn. Ni vizitis ankaŭ alian salan lagon, kiu havas teneran rozan koloron, kaj vidis akiradon de salo. Ĉi tiu metio funkcias de la tempo de Katerina la Granda. Imagu: fervojaj reloj en la lago, kaj trajno veturas tien kaj reen tra rozkolora spaco de la lago. Oni sentas sin kvazaŭ en alia planedo.

RA

Kiel kutime en la programo de la Renkontiĝo de Amikoj okazis konversaciaj rondoj kaj temaj vesperoj, izoj, konkursoj. La ĉefa temo de la renkontiĝo estis kosmo, ĉar Altajo havas rilaton al ĝi. Unue, proksime de ĝi estas Bajkonur, de kie startas kosmoŝipoj. Due, German Titov, la dua kosmonaŭto en la mondo, naskiĝis en Altaja regiono. Trie, la unua virino-kosmonaŭto, Valentina Tereŝkova, tute neatendite surteriĝis en Aliaja regiono, apud la vilaĝo Bajevo, kie nuntempe staras monumento al ŝi.

Ĉiu tago de RA estis dediĉita al iu planedo. Dum la tago de Suno ni havis metiejon kaj faris leontodojn. Leontodo ja estas malgranda Suno sur la tero. Vendrede, dum la Venusa tago okazis konkurso de Venusoj-diinoj – ĉiuj dezirantinoj konkursis inter si. La plej gaja estis la festo de Neptuno. Dum la poezia vespero ni legis niajn ŝatatajn versojn, ekzemple, kvinjara knabino el Barnaulo parkere brile legis la fablon Libelo kaj Formiko de Ivan Krilov.

leontodoj

Entute partoprenis 39 personoj el 12 loĝlokoj. La plej grandaj grupoj venis el Krasnojarsko kaj Novosibirsko. Ni bone pasigis la tempon kaj bone komunikiĝis. Vespere ni ludis diversajn tablojn ludojn kaj babilis. RA-15, laŭ mi, estis sukcesa, ĉar ĝi allogis gastojn eĉ el foraj lokoj: Moskvo, Sankt-Peterburgo, Tiĥvino, Novoĉerkasko.

La 16a Renkontiĝo de Amikoj estas planata okcidente de Ruslando – en Kaliningrado. Ĝi komenciĝos tuj post la fino de la 56a BET en Klajpedo kaj daŭros ekde la 17a ĝis la 25a de julio.

Katerina Arbekova

Ĝi estas artikolo el la septembra (aŭtuna) numero de La Ondo de Esperanto (2021).
Ĉe represo aŭ citado bonvolu nepre indiki la fonton:
Papere: La Ondo de Esperanto, 2021, №3 (309).
Rete: La Ondo de Esperanto https://sezonoj.ru/2021/09/ruslando-25

La Ondo de Esperanto

Klaku la supran bildon por vidi la abonmanierojn.

Pri La redakcio

Aleksander Korĵenkov, la redaktanto de ĉi tiu retejo
Tiu ĉi enskribo estis afiŝita en Esperantujo kaj ricevis la etikedo(j)n , , , , , , . Legosigni la fiksligilon.

Respondi