Helpu difini rolojn de niaj volontuloj!

helpu

Por pluteni nuntempan kvaliton de nia agado kaj sukcesi pri niaj grandaj planoj ni, Esperanto kaj Libera Scio, bezonas pliajn altkapablajn volontulojn, kiuj volas ŝanĝi la mondon kun ni. Nuntempe ni estas en la fazo de listigado de la bezonataj roloj, poste ilin priskribos kaj varbos talentulojn. Helpu ankaŭ vi listigi kiujn volontulajn rolojn ni bezonas!

Resumo: Dum lastaj monatoj ni faras mojosan laboron, sed en nedaŭropova maniero. Por pluteni la kvaliton kaj pliboniĝi ni bezonas pliajn talentajn volontulojn. Venu al nia Google Tabelo kun listigo de volontulaj roloj kaj aldonu / plibonigu la listigon (aŭ eĉ priskribu la roloj – la laboron, bezonatajn kapablojn, tempopostulon ktp).

Ĉar nuntempe Esperanto kaj Libera Scio (ELiSo) havas neniun pagatan laboranton, nia la plej valora rimedo estas la volontula tempo de niaj altkapablaj volontuloj. Sed kun nuntempa kvanto da volontuloj ni povas fari nur iom da laboro. Kvankam ni dum lastaj monatoj faris plurajn mojosajn agadojn, la laboro estas farata en la nivelo de memofero de manpleno da niaj kernaj aktivuloj. Tia agado povas funkcii mallongtempe, sed estas nedaŭropova. Por plenumi niajn grandajn planojn (ekz. kunordigi altsubvenciatajn projektojn de Erasmus+) ni bezonas pliajn altkapablajn volontulojn.

Volontuloj estas nia vivenergio

Volontuloj estas la sango, kiu portas vivon en Esperanto kaj Libera Scio. Ekde tuta komenco ni estis grupo da volontuloj. Ni tiom kredas pri sukceso de ELiSo, ke ofte ni eĉ mem pagis por oportuno labori por Vikimedio en Esperanto. Feliĉe, nuntempe ni povas repagi multajn kostojn de niaj volontuloj, aŭ ricevi alian subtenon, ekz. havi repagitan veturon, hotelon kaj manĝadon dum tutmonda Vikimedia renkontiĝo. Ni ne povas pagi ĉion (precipe pri tempo estas problemoj), sed rektaj kostoj kutime enordas.

Por pli daŭropovigi nian karan organizon ni nun volas plivastigi nian teamon de talentaj volontuloj. Kaj ĉar ni volas havi ankaŭ pagatajn laborantojn, jam pruvitaj altkapablaj volontuloj kies elstaran laboron ni jam konas kaj kiuj bone integriĝas en nia teamo havos pli bonajn oportunojn.

Kiel ni serĉas volontulojn?

La procezo havas kelkajn paŝojn:

  1. listigo de bezonataj roloj;
  2. priskribo de bezonataj roloj (kion fari, kiujn kapabloj havi, kiom multan tempon bezoni dediĉi ktp);
  3. publikigo en volontul-serĉaj lokoj (precipe en volontul-serĉejo en nia retejo);
  4. varbado kaj elektado.

Danke al tia ĉi procezo ni povos facile reuzi tiun ĉi faratan laboron ankaŭ por sekvaj volontul-serĉaj kampanjoj. Tial ĝi grandparte estas nuntempa investo kun longtempa rikoltado.

Nuntempe ni estas en la 1a fazo, la listigo de bezonataj roloj.

Kion vi faru nun?

Nun vi certe demandas vin: “Kaj kiel mi povas helpi?” Mi persone jam sufiĉe bone scias kiujn volontulajn rolojn ni bezonas kaj listigis jam multe da ili. Tamen, unusola homo ne povas vidi detalojn de tuta organizo kaj de diversaj facetoj de profesinivela laboro, precipe de kampoj, pri kiuj ne laboras. Danke al viaj spertoj vi povas vidi mankantajn rolojn, eble tute nemenciitan kategorion, eble gravajn distingojn ene de iu specifa rolo. Tio estas bonega! Ni kalkulas je viaj kapabloj kaj la amassaĝeco por plibonigi listigon de niaj roloj!

Venu al nia Google Tabelo kun listigo de volontulaj roloj, konsultu ilin, konsideru kio ankoraŭ mankas aŭ estas prezentita maltaŭge kaj plibonigu la listigon!

Nuntempe ni koncentriĝas pri simpla listigo de roloj, sed se vi povas jam priskribi la rolon kaj / aŭ ĝiajn tempajn postuloj, faru!

Kune ni atingos novajn altecojn!

Fonto: https://esperanto.wiki/2021/helpu-difini-rolojn-de-niaj-volontuloj

La Ondo de Esperanto

Klaku la supran bildon por vidi la abonmanierojn.

Pri La redakcio

Aleksander Korĵenkov, la redaktanto de ĉi tiu retejo
Tiu ĉi enskribo estis afiŝita en Esperantujo kaj ricevis la etikedo(j)n , , , , . Legosigni la fiksligilon.

Respondi