Esperantistoj de Klaipėda prepariĝas por BET-56

Klaipėda

Fine de la 20a jarcento en Klaipėda funkciis forta urba Esperanto-klubo, sed komence de la 21a la klubo iom post iom estingiĝis. Tamen multaj esperantistoj restis en la urbo. Nun, renkonte al la 56aj Baltiaj Esperanto-Tagoj (BET-56), kiuj okazos en Klaipėda la 9-17an de julio 2022, denove ekestis la bezono unuigi kaj aktivigi ĉiujn urbajn esperantistojn. Tial laŭ la iniciato kaj kun organiza helpo de Litova Esperanto-Asocio en la konferenca salono de la urba hotelo Naval la 18an de aŭgusto 2021 okazis fonda kunveno de Esperanto-Societo de Klaipėda kun partopreno de 14 esperantistoj.

La kunvenon gvidis la prezidanto de Litova Esperanto-Asocio Povilas Jegorovas, sekretariis Nijolė Požarskienė. La kunveno unuanime decidis fondi Esperanto-societon kaj konfirmis la statuton de la nova organizaĵo. Kiel la prezidanto de la societo estis elektita Vilmantas Jakštas. En la tripersonan estraron krome estis elektitaj Arūnas Kazlauskas kaj Palmira Milašienė. Kiel la tevizoro estis elektita Arvydas Mickus. Estis faritaj aliaj juraj formalaĵoj. La prezidanto de la societo estis rajtigita laŭleĝe registri la societon en ŝtataj instancoj.

Fine de la kunveno oni diskutis kurantajn organizajn aferojn de la sekvontjara BET. Ĉiuj partoprenantoj aliĝis al BET-56.

Povilas Jegorovas

Foto de Nijolė Požarskienė

Pliaj informoj pri BET-56 estas legeblaj en nia retejo.

Ĝi estas artikolo el la septembra (aŭtuna) numero de La Ondo de Esperanto (2021).
Ĉe represo aŭ citado bonvolu nepre indiki la fonton:
Papere: La Ondo de Esperanto, 2021, №3 (309).
Rete: La Ondo de Esperanto https://sezonoj.ru/2021/09/bet-101

La Ondo de Esperanto

Klaku la supran bildon por vidi la abonmanierojn.

Pri La redakcio

Aleksander Korĵenkov, la redaktanto de ĉi tiu retejo
Tiu ĉi enskribo estis afiŝita en Esperantujo kaj ricevis la etikedo(j)n , , , , , , , , , , , , . Legosigni la fiksligilon.

Respondi