Ankoraŭ dudek fotoj pri SEJT-23 en Uzbekistano

SEJT

Antaŭ kvardek jaroj, la 25an de aŭgusto 1981 en la ripozejo Sukok apud Taŝkento (Uzbekistano) fermiĝis OrSEJT-23 (Sovetia Esperantista Junulara Tendaro) – la plej amasa esperantista renkontiĝo, okazinta en la orienta parto de Sovetunio kun pli ol tricent partoprenantoj.

Okaze de ĉi tiu dato en la ruslingva priesperanta ĵurnalo de la Ruslanda ĵurnalisto kaj esperantisto Aleksander Korĵenkov aperis la dua fotoraporto pri SEJT-23 (la unua aperis antaŭ dek tagoj) kun dudeko da fotoj, en kiuj oni povas vidi plurajn tiutempajn aktivulojn inkluzive de Aleksej Birjulin, Stasys Gaidamavičius, Halina Gorecka, Viktor Kloĉkov, Boris Kolker, Aleksander Korĵenkov, Andrej Peĉënkin, Dmitrij Perevalov, Aleksandr Ŝljafer, Jelena Zaznobina kaj aliaj.

Legu ĉe https://kronikisto.livejournal.com/659.html

AlKo

Legu ankaŭ la unuan publikaĵon de Korĵenkov pri OSER-23
https://sezonoj.ru/2021/08/sejt-23

Ĉi tiu artikolo aperis en la novaĵretejo La Ondo de Esperanto.
Ĉe represo aŭ citado bonvolu indiki la fonton:
La Ondo de Esperanto https://sezonoj.ru/2021/08/ussr

La Ondo de Esperanto

Klaku la supran bildon por vidi la abonmanierojn.

Pri La redakcio

Aleksander Korĵenkov, la redaktanto de ĉi tiu retejo
Tiu ĉi enskribo estis afiŝita en Aleksander Korĵenkov, Historio de Esperanto kaj ricevis la etikedo(j)n , , , , , , , , , . Legosigni la fiksligilon.

Respondi