La demoversio de la somera Ondo

La OndoEn la retejo de La Ondo de Esperanto / Sezonoj hodiaŭ aperis la demonstra versio (demoversio) de la somera (laŭ la nord-hemisfera vidpunkto) eldono de la almanako La Ondo de Esperanto. La 53-paĝa demoversio enhavas kelkajn plenajn tekstojn kaj plurajn tekstokomencojn el la rekorde ampleksa 136-paĝa 308a numero de La Ondo, publikigita antaŭ kvin semajnoj. La demoversio estas libere elŝutebla ĉe https://esperanto-ondo.ru/Ondo/Lo-308demo.pdf. La demoversioj de pli fuaj Ondoj estas elŝuteblaj en nia arkiva retejo.

La Ondo de Esperanto aperas dumaniere: unue, kiel ĉiutage aktualigata novaĵretejo; due, kiel ampleksa trimonata almanako en kiu estas publikigataj la plej gravaj tekstoj el la retejo kaj ankaŭ artikoloj, eseoj kaj beletraĵoj, verkitaj speciale por la almanako. Nia novaĵretejo estas senpage legebla. Ĝi ekzistas danke al la donacoj kaj abonoj, kiujn ricevas la almanako La Ondo de Esperanto, kiun povas legi nur la abonantoj. La Ondo de Esperanto jam estas abonebla por 2021. La abontarifo restis la sama, kiel en 2020.
Estas tri abonkategorioj:

1. Abonanto – 15 eŭroj
2. Amiko – 30 eŭroj
3. Patrono – 100 eŭroj

Pri la pagomanieroj legu ĉi tie: https://esperanto-ondo.ru/Lo-abon.htm.
Vidu la liston de la donacintoj por la nuna jaro.
La aŭtuna Ondo aperos fine de septembro 2021.

La red.

Ĉe represo aŭ citado bonvolu indiki la fonton:
La Ondo de Esperanto https://sezonoj.ru/2021/08/ondo-83

La Ondo de Esperanto

Klaku la supran bildon por vidi la abonmanierojn.

Pri La redakcio

Aleksander Korĵenkov, la redaktanto de ĉi tiu retejo
Tiu ĉi enskribo estis afiŝita en Esperantujo kaj ricevis la etikedo(j)n , , . Legosigni la fiksligilon.

Respondi