Rekorde intensa kultura monato en Svislando

KCEDanke al Kultura Centro Esperantista (KCE) kaj ĝia Esperanto-Domo en Ĉaŭdefono, Svislando gastigis dek unu sukcesajn Esperanto-aranĝojn en unu monato: kurso por formado de stabano, du kursoj pri tradukado, kurso por lingvokomencantoj, Esperantologia Fakultato, Komitatkunveno de KCE, Asembleo de la Esperanta PEN, Asembleo de Feminisma Esperanta Movado, simpozio honore al Eŭgeno de Zilah, lingvotestaj sesioj (de A1 al C1), parlamenta sesio de la Esperanta Civito.

Ĉio okazis reale kun tre malofta telematika partopreno. Aldoniĝis interesaj ekskursoj, distra programo, tre bongustaj manĝoj. De jaro al jaro KCE estas pli kaj pli aktiva oazo por nia kulturo. Kaj venontjare okazos la 11a Kultura Esperanto-Festivalo kun fizika partopreno! Oni ankaŭ konsideru la didaktikan aktivecon paralele en la afrika partnero de KCE: Tanganika Esperanto-Domo.

La kulturaj programoj lasos spuron en la gazetoj Literatura Foiro kaj Heroldo de Esperanto, nun redaktataj. Kvar el kvin membroj de la KCE-Komitato (Bellotti, Bartek, Conde Rey, Martinelli), krome Manuela Blanco kaj Giorgio Silfer intense aktivis dum la tuta monato.

Fonto: HeKo 770 1-B, 21 aŭg 2021

La Ondo de Esperanto

Klaku la supran bildon por vidi la abonmanierojn.

Pri La redakcio

Aleksander Korĵenkov, la redaktanto de ĉi tiu retejo
Tiu ĉi enskribo estis afiŝita en Esperantujo kaj ricevis la etikedo(j)n , , , , , , , . Legosigni la fiksligilon.

Respondi