Ewa Grochowska: Ferioj ĉe la maro

GrochowskaLa maro estis trankvila. Ondetoj venadis al ni kaj refluadis senprokraste laŭ la sama ripeta, ripoziga movo. La unua haltis ĝuste antaŭ niaj piedoj nudaj, enŝovitaj en la sablo. La dua tiklis ŝiajn maleolojn. Mi tenis ŝin ĉe la ŝultroj.

“Ne timu, vi povas iri plu je kelkaj paŝoj”, – mi diris, sentante ŝin angorplena.

Fine, nur ni du! La penso restadi sola kun ŝi multe ĝojigis min. Bonŝance, Karlo, senlabora de unu jaro, estis neatendite dungita kiel ĉefkonstruisto, do li ne povis veni kun ni. Mi deziris dorloti ŝin sen subporti kritikan rigardon de mia edzo.

“Vi tro kaĵolas ŝin. Ŝi senĉese plorgrimacas kaj vi permesas ŝin konduki vin per la nazo”, – li diris.

Plaĉis al mi ripozi ĉi tie en septembro. La plaĝo estis preskaŭ dezerta, apenaŭ kelkaj sunombreloj koloris la spacon inter la luita domo kaj la maro. En tiusezona bruejo, elektata de familioj kun infanetoj pro la maro malprofunda, nun oni aŭdis nur ondmurmurojn. La vetero estis mia aliancano: la ĉielo sennuba, la suno, kiu ne plu brulas sed karesas la haŭton. Mi malrapide reprenis la manon.

“Vidu, vi kapablas eniri la akvon sen mia helpo. La ondoj estas malaltaj, vi riskas nenion”.

Ŝi aŭdacis unu paŝon. La sekva ondo ŝprucis sur ŝiajn surojn. Ŝi ekridis laŭte. Ŝi multe ŝatis tiun plaĝejon. En la pasinteco ni ofte venis ĉi-tien. Mi rigardis ŝin tenere. La brizo malkombis ŝin kaj kelkaj hartufetoj falis sur ŝiajn okulojn. Per magriĝinta mano ŝi firme tenis sian bluan robon supre de la genuoj.

Mi revenis hejmen, tute apude, ordis la faritajn aĉetaĵojn: nutraĵojn por kvin tagoj, plurajn specojn de kukoj, skatolojn por kato kaj grandan pakon de pistukoj. Kaŝto, miaŭante, frotadis sin kontraŭ miaj kruroj. Mi neniam ŝatis la katojn, tamen mi sciis kiel ĝia ĉeesto gravas por ŝi. La aferoj orditaj, mi sidiĝis kaj observis el la teraso ŝian malgrandan, senmovan silueton. La ĉina ĉapelo aspektigis ŝin amuza kaj samtempe kortuŝa.

Subite mi aŭdis gajan bojadon. La hundo, en freneza kurado por kapti bastonon ĵetitan de ĝia mastro, impete pasis apud ŝi, revenis kaj en amika elano, lekis ŝin. Terurita, ŝi returniĝis kaj perdis ekvilibron. Kiam mi alkuris helpi ŝin stariĝi, larmoj inundis ŝiajn vangojn.

“Pardonu min, mi malsekigis la robon”, – ŝi balbutis kulpavoĉe, kvazaŭ ŝi timus esti riproĉata.

“Ne gravas, ĝi sekiĝos rapide. Dumtempe, vi surmetos alian”.

Ŝanceliĝante, ŝi kroĉiĝis al mia brako kiel al savzono, kun la vizaĝo jam ĝojradia.

“Mi ŝatus tiun, kiun vi aĉetis por mi antaŭ nia foriro, la malvan, kun poŝoj”.

Revestita, kun haroj rekombitaj en hartuberon, ŝi helpis min senŝeligi kelkajn legomojn. Ni tagmanĝis sur la teraso. Ŝi maĉis malrapide buŝplenon da gulaŝo, ignorante la specon de la plado. Ŝia rigardo atingis horizonton de la maro ondobrila. Fore malgrandaj velŝipoj glitadis sur blua fono; proksime pasis majesta jakto, surborde juna sportisto batalis por restarigi la velon de sia veltabulo. Bedaŭrinde alflosis pasaĝerŝipo, alta kiel domego, fuŝante la pejzaĝon. Posttagmeze ŝi longe siestis. Apud ŝi ronronis Kaŝto. Mi observis ŝian dorman, kvietan vizaĝon kaj, kortuŝita, kliniĝis por aŭdi ŝian spiran ŝuŝadon kaj kisis flugtuŝe ŝian frunton. Atendante ŝian vekiĝon mi preparis freŝan trinkaĵon kaj ĉokoladan kukon. Dum ŝi delektiĝis per la manĝeto, ankaŭ mi retrovis guston de mia malproksima infanaĝo.

“Ĉu ni ambaŭ kantu la lulkanton pri abeloj kiuj forflugis el abelujo lasante ilian patrinon sola? Ĉu vi memoras la vortojn?”

“Junaj abeloj vekiĝas post longa, vintra dormego kaj frotas al si la okulojn per vilaj kruretoj, bzum, bzum, bzum…” Ŝi kantis kun mi malgraŭ la vortoj forfuĝintaj el ŝia memoro.

La sekvantan matenon mi starigis pentroportilon kaj preparis mian malnovan palestron, jam iomete breĉetitan. Poste mi instalis ŝin sur ĝardenan seĝon. Tamen samkiel por foti, ne estis facile pentri ŝin. Por eviti tiun tedaĵon, ŝi paŭtis, grimacis, strabis kaj mungis senĉese, do mia tasko estis peniga. Kutime mi pentras pejzaĝojn, sed mi ne volis maltrafi ŝancon portreti ŝin, do mi persistis, ke pentraĵo estu finfarita antaŭ nia reveno hejmen. Finfine, mi ĉantaĝis ŝin: “Bonvolu, ne plu moviĝi! Post unu horo ni iros al la vilaĝo kaj ni manĝos glaciaĵojn kun ŝaŭmkremo”. Frandema, ŝi obeis kaj pozis senmove.

Venontaj similaj tagoj fluis laŭ la ritmaj momentoj de niaj manĝoj kaj promenoj surborde de la maro ĝis ruĝaj rokoj. Ĉi-foje, ŝi kolektis kelkajn konkaĵojn. Vespere mi legis al ŝi ĉapitron de libro pri kastelestrino, amsopiranta je kuraĝa kavaliro, sed ofte ŝi ekdormis meze de mia legado. Mi neniam enuis kun ŝi, feliĉa havi ŝin nur por mi. Mi tiom amis ŝin!

Iom da tempo post niaj ferioj, ŝia sano difektiĝis. Dum la entombigo, pluraj personoj konsolis min dirante: “Tio estas tute natura ordo de la vivo”.

Eble ili pravis… Centjara ŝi jam estis, mia kara panjo.

Ewa Grochowska pri si mem

Mi naskiĝis en la okcidenta parto de Pollando, sed poste mia familio migris al Bjalistoko. Miaj gepatroj estis esperantistoj. Mia patrino Maria Grochowska instruis la Internacian Lingvon en la bazlernejo L. Zamenhof kaj gvidis kursojn en la Bjalistoka Esperanto-Societo. Do, Esperanto estas mia kultura heredaĵo, sed en 1981 mi ekloĝis en Francio kaj Esperanto revenis en mian vivon nur en 1996, kaj nun mi estas aktiva membro de la asocio Esperanto Grenoble Alpes.

Mi ĉiam revis pri verkado, tamen mi studis ekonomion. Post mia emeritiĝo mi dum kvar jaroj frekventis la atelieron pri verkado en la Interaĝa Universitato de Grenoblo. Tie mi studis diversajn verkteknikojn, kiuj stimulas la imagon. Ekde 2012 mi partoprenas en literaturaj konkursoj kaj ricevis multajn premiojn kaj honorajn menciojn en literaturaj konkursoj (12 en Belartaj Konkursoj de UEA). Tri miaj mikronoveloj troviĝas en la ĵus publikigita novelaro Ĉiuj steloj etas nokte.

Ĉi tiu novelo de Ewa Grochowska aperis en la junia (somera) numero de La Ondo de Esperanto (2021).
Represo estas ebla nur kun permeso de Ewa Grochowska.
Ĉe represo aŭ citado bonvolu nepre indiki la fonton:
Papere: La Ondo de Esperanto, 2021, №2 (308).
Rete: La Ondo de Esperanto https://sezonoj.ru/2021/08/grochowska-3

La Ondo de Esperanto

Klaku la supran bildon por vidi la abonmanierojn.

Pri La redakcio

Aleksander Korĵenkov, la redaktanto de ĉi tiu retejo
Tiu ĉi enskribo estis afiŝita en Beletro kaj ricevis la etikedo(j)n , , , , . Legosigni la fiksligilon.

Respondi