Mesaĝo de UEA okaze de la Internacia Tago de la Indiĝenaj Popoloj de la Mondo

tagoOkaze de la Internacia Tago de la Indiĝenaj Popoloj de la Mondo, la 9-an de aŭgusto 2021, Universala Esperanto-Asocio salutas Unuiĝintajn Naciojn, la Altan Komisionon de UN por Homaj Rajtoj, Uneskon kaj ĉiujn indiĝenajn popolojn tra la tuta mondo.

La Deklaracio de Unuiĝintaj Nacioj pri la Rajtoj de Indiĝenaj Popoloj, ankaŭ tradukita en Esperanton, agnoskas la homajn rajtojn kaj fundamentajn liberecojn de indiĝenaj popoloj, kaj ankaŭ la rajton al memdeterminado, aŭtonomio kaj memregado. Grava parto de tiuj rajtoj estas la konservado, revivigo kaj evoluigo de iliaj lingvoj, kulturoj, tradicioj kaj institucioj. Ni memorigas la Ŝtatojn pri la sindevigoj sekve alprenitaj kaj samtempe atentigas pri la rolo de la civila socio en la realigo de la Deklaracio.

Nuntempe oni ja konscias pri la graveco de diverseco kaj pri la ligo inter kultura diverseco kaj biodiverseco. Ofte la indiĝenaj scioj ludas gravan rolon en konservado de biodiverseco. Ankaŭ per siaj lingvoj, indiĝenaj popoloj estas la portantoj de valoroj kaj praktikaj konoj, kiuj montras kiel homaj socioj povas kunvivi harmonie kun la naturo. Tio estas alia plia kialo, por ke indiĝenaj popoloj havu plenan povon decidi pri tio kio efikas sur iliaj landoj, akvoj kaj komunumoj, en la kunteksto de la harmonia kunvivado de ĉiuj vivantoj sur nia planedo. Ĉiuj popoloj estas egalaj en sia homeco.

Respekti, konservi kaj evoluigi la diversecon, kaj trovi bonajn manierojn interkomunikiĝi, interkompreniĝi kaj interkunlabori formas la bazan ideon de Esperanto, kiel lingva kaj kultura fenomeno. La internacia lingvo Esperanto ne celas forigi la lingvojn de la unuopaj komunumoj sed faciligi interkomunumajn kontaktojn, dum ĉiuj lingvoj rajtas evolui ene de siaj propraj teritorioj. En tiu senco, la parolantoj de Esperanto defendas la lingvan kaj kulturan diversecon, kontraste al la tro ofta praktiko de la grandaj naciaj lingvoj, kies parolantoj ja okupas pli kaj pli da spaco koste de pli malgrandaj lingvoj.

La de UN kaj Unesko proklamita Jardeko de Indiĝenaj Lingvoj komenciĝos la 1an de januaro 2022. Nia Asocio elektis kiel temon de la Universala Kongreso de Esperanto en Montrealo 2022 la temon “Lingvo, vivo, tero: Jardeko de Indiĝenaj Lingvoj”. La Kongreso estos unu el la internaciaj aranĝoj, kiuj helpos lanĉi la Jardekon por la periodo 2022-2032. Festante la Internacian Tagon de la Indiĝenaj Popoloj de la Mondo 2021, ni anoncas nian fortan subtenon de la Jardeko, kiu formos okazon por festi kaj firmigi la kulturan kaj lingvan diversecon, antaŭenigi inkluzivigon kaj homajn rajtojn, kaj konstrui pacon kaj evoluigon.

[Ĉi tiu mesaĝo estis sendita al UN-EKOSOK.]

Fonto: Gazetara Komuniko de UEA, 2021, №971.

La Ondo de Esperanto

Klaku la supran bildon por vidi la abonmanierojn.

Pri La redakcio

Aleksander Korĵenkov, la redaktanto de ĉi tiu retejo
Tiu ĉi enskribo estis afiŝita en Esperantujo, Mondo kaj ricevis la etikedo(j)n , , , , . Legosigni la fiksligilon.

Respondi