Kampanjo Hans Bakker de la Afrika Komisiono de UEA

UEACeloj de la kampanjo:

  1. Krei Esperanto-klubojn en ĉiuj landoj de Afriko, kie ankoraŭ ne estas Esperanto-agado, kaj aktivigi esperantistojn tie, kie jam ili estas kun aparta atento al la delegitoj de UEA kaj junularaj delegitoj.
  2. Partoprenigi afrikanojn, ĉefe membrojn de la Afrika Komisiono (AK), en diversaj virtualaj renkontiĝoj, por adaptiĝi al la nuna monda situacio.


Praktikaj agadoj:

  1. Dividi Afrikon en regionojn kaj ĉiu membro de la Afrika Komisiono estu respondeca pri unu regiono.
  2. Ĉiu membro de la Afrika Komisiono klopodos trovi kontaktojn en ĉiuj landoj de sia regiono kaj ofertos perkorespondajn kursojn. Tio okazos per reta varbado, dissendo de informiloj aŭ alia varbmetodo.
  3. Daŭra korespondado de la komisionanoj kun unuopaj aktivuloj kaj kluboj jam ekzistantaj por aktivigi ilin.
  4. Raportado regule okazos tra la Afrika Bulteno, la revuo de UEA kaj la retejo de la Afrika Komisiono, kaj, kaze de problemoj, la Afrika Komisiono kaj kunlaborantoj klopodos trovi solvon.
  5. La Afrika Komisiono sin devigas redakti agadplanon ĝis 2022 kaj vaste diskonigi ĝin.

Bezono: Unue, ni bezonos ĉirkaŭ 1 000 eŭrojn por 5 komputiloj de aktivaj membroj de la Afrika Komisiono. Ni pensas, ke eblas havi bone funkciantan komputilon en Afriko per 200 eŭroj, sed provizantoj de uzataj komputiloj estos kontaktitaj.

Observoj: Ĉi tiuj komputiloj iom urĝas, ĉar tiel la AK-anoj kapablos partopreni la Virtualan Kongreson kaj aliajn virtualajn Esperanto-kunvenojn en la sekvaj monatoj kaj plie spertiĝi.

Indas doni iom pli da mono por ankaŭ helpi pagi interretan krediton.

Ni supozas ke pliaj kluboj povus finance subteni almenaŭ parton au tutan komputilon. Se ni kolektos pli da mono ol necese nun, ni ĉiam povus uzi tion poste okaze de tio, ke ies komputilo difektiĝos, aŭ por doni al aktivuloj kiuj ne estas membroj de la Afrika Komisiono, sed de la konsilantaro de la Komisiono.

Iniciatintoj:
Sabiyumva Jeremie: estrarano de UEA pri Afriko,
Elisee Byelongo, Afrika Komisiono de UEA,
Renato Corsetti, Komisiito de UEA pri Landa Agado,
Heidi Goes, aktivulino pri Agado en Afriko.

Pagmanieroj: uea.org/alighoj/donacoj/afriko kun la indiko “por la konto Afriko-komputiloj” aŭ rekta Paypal-ligilo: paypal.com/donate?hosted_button_id=LMXLGAJ7746GC

Fonto: Gazetara Komuniko de UEA, 2021, №967.

La Ondo de Esperanto

Klaku la supran bildon por vidi la abonmanierojn.

Pri La redakcio

Aleksander Korĵenkov, la redaktanto de ĉi tiu retejo
Tiu ĉi enskribo estis afiŝita en Esperantujo kaj ricevis la etikedo(j)n , , , , . Legosigni la fiksligilon.

Respondi