La 19a Novjara Renkontiĝo: Post kvar monatoj en Wiesbaden

NR-18

EsperantoLand planas okazigi la 19an Novjaran Renkontiĝon de la 27a de decembro 2021 ĝis la 3a de januaro 2022 en la junulargastejo de Wiesbaden (Germanio), kie ni jam dufoje kunvenis. Eble ankaŭ vi ŝatos partopreni, same kiel la 48 homoj, kiuj jam aliĝis http://www.esperantoland.org/nr/partoprenantoj_nr19_2.php

Jen la informoj kaj la aliĝilo,
http://www.esperantoland.org/nr/#nr kaj
http://www.esperantoland.org/nr/alighilo.shtml#alighilo

Pri la ebla realigo de NR bedaŭrinde validas malnova sentenco: “Ni scias, ke ni nenion scias” (aŭ almenaŭ ne multon)… Sed ni tamen preparu la renkontiĝon kaj esperu, ke la ŝtataj instancoj ĉi-foje permesos al ni kunveni. Kompreneble indas kaj endas respekti saĝajn regulojn por eviti infektiĝon per kronviruso.

Ĉion plej bonan al vi ĉiuj, ni esperas, ke multaj el vi decidos aliĝi al NR. La aktuala aliĝperiodo finiĝos la 31an de aŭgusto – do eble pripensu baldaŭ pri via ebla aliĝo…

Lu Wunsch-Rolshoven
EsperantoLand

Foto: NR-18 en Wiesbaden (2019/20): Manlaboroj, ekzemple, origamio, ĉiam estas en la programo de la Novjaraj Renkontiĝoj de EsperantoLand (Foto de Liba Gabalda)

Ĉi tiu artikolo aperis en la novaĵretejo La Ondo de Esperanto.
Ĉe represo aŭ citado bonvolu indiki la fonton:
La Ondo de Esperanto https://sezonoj.ru/2021/08/germanujo-3

La Ondo de Esperanto

Klaku la supran bildon por vidi la abonmanierojn.

Pri La redakcio

Aleksander Korĵenkov, la redaktanto de ĉi tiu retejo
Tiu ĉi enskribo estis afiŝita en Esperantujo kaj ricevis la etikedo(j)n , , , , , , , . Legosigni la fiksligilon.

Respondi