UEA donis sian aŭspicion al BET-56

BET-56La Estraro de la Universala Esperanto-Asocio per sia ĵusa decido donis sian aŭspicion al la 56aj Baltiaj Esperanto-Tagoj (BET-56), kiuj okazos la 9-17an de julio 2022 en la Litovia havenurbo Klaipėda. BET-56 estas dediĉata al la 770-jariĝo de Klaipėda kaj al la 135-jariĝo de Esperanto. Per tio UEA esprimas sian apogon al grava internacia aranĝo, kies okazigo konsiderinde servas la celojn de la Asocio.

La aŭspicio de UEA estas kvazaŭ signo de kvalito de la aŭspiciata aranĝo. Per sia aŭspicio UEA agnoskas, ke la aranĝo estas prestiĝa kaj altnivela. Kutime estas aŭspiciataj nur la internaciaj esperantistaj aranĝoj kun longa tradicio. Karakteriza estas la opinio pri BET de la estrarano de UEA pri kulturo kaj kongresoj Orlando E. Raola: “Kiel partopreninto en la lasta okazo kiam BET okazis ĉeeste (BET-55, Panevėžys, 2019), mi plej forte subtenas la proponon aŭspicii tiun ĉi aranĝon. Ĝi estis tiam ege bone organizita, la programo estis riĉega kaj tre varia, kaj ĝenerale la etoso kreita estis unu el la plej aŭtentike Esperantaj kiujn mi partoprenis dum pli ol 35 jaroj da esperantumado”. UEA ankaŭ pretas helpi reklami BET-56 laŭ siaj informkanaloj.

UEABET estas unu el la plej popularaj tradiciaj internaciaj renkontiĝoj en Esperantujo. La tradicio de BET naskiĝis kiel Ĉebalta Studenta Esperanto-Tendaro en 1959 kaj daŭras ekde tiam ĉiujare laŭvice en Latvio, Estonio kaj Litovio, escepte de tri paŭzoj. Komence la partoprenantoj venis el la baltaj respublikoj, sed baldaŭ BET komencis altiri esperantistojn el la tuta Sovetunio. Post la resendependiĝo de la baltaj ŝtatoj BET evoluis al vere internacia tuteŭropa kaj pli vaste renkontiĝo kun riĉa programo. La organizantoj atendas, ke al BET-56 aliĝos pli ol 500 esperantistoj el pli ol tridek landoj.

Menciindas, ke UEA donis sian aŭspicion al la kvar pli fruaj BEToj, kiuj okazis en Litovio, nome: BET-46 en Visaginas (2010), BET-49 en Utena (2013), BET-52 en Birštonas (2016) kaj BET-55 (2019) en Panevėžys. Litova Esperanto-Asocio (LEA) invitis al BET-56 la tutan Estraron kaj la Ĝeneralan Direktoron de UEA.

Aktualaj informoj pri BET-56 estas troveblaj en la retejo de BET-56 kaj en la novaĵretejo La Ondo de Esperanto.

Povilas Jegorovas
Prezidanto de Litova Esperanto-Asocio

Ĝi estas artikolo el la septembra (aŭtuna) numero de La Ondo de Esperanto (2021).
Ĉe represo aŭ citado bonvolu nepre indiki la fonton:
Papere: La Ondo de Esperanto, 2021, №3 (309).
Rete: La Ondo de Esperanto https://sezonoj.ru/2021/08/bet-100

La Ondo de Esperanto

Klaku la supran bildon por vidi la abonmanierojn.

Pri La redakcio

Aleksander Korĵenkov, la redaktanto de ĉi tiu retejo
Tiu ĉi enskribo estis afiŝita en Esperantujo kaj ricevis la etikedo(j)n , , , , , , , , . Legosigni la fiksligilon.

Respondi