Beletra Almanako, 2021, №40

Beletra AlmanakoRondaj nombroj subkomprenigas retrorigardon por resumi la faritan laboron kaj tiri konkludojn. Tion ja faris Ulrich Becker, kompilinte kaj komentariinte la statistikon pri du dudekoj da kajeroj de la Beletra Almanako. Evidente kreskis kvanto da publikigaĵoj kun la ioma paĝokresko de 3000 al 3140. Grave pliiĝis kvanto da prozaĵoj – originalaj (je ĉ. duono) kaj tradukaj (duoble), same traduka poezio nombre duobliĝis. Da originalaj poemoj estas eĉ iomete malpli. Ĉu la menciita kresko okazis pro reduktiĝo de la aliaj rubrikoj? Ĉagrenas falo de la kvanto da aperintaj rezenzoj – de 136 en la unua dudeko da kajeroj al 95 en la ĵus fermita dua dudeko. La eldonisto sciigis ankaŭ nomojn de la verko-ĉampionoj – jen la trio kun la plej multaj kontribuoj – Jorge Camacho kun 51, Sten Johansson – 31; István Ertl – 28…

La prozan fakon de BA malfermas mallonga ĉapitro “Mia Vojaĝo” el La longa vojaĝo, en kiu Eddy Raats rakontas la teruran vojaĝon, kiun la eta Eddy, kvarjaraĝa kaj tute sola, devis fari en trajno de Belgio al Svislando dum la dua mondmilito. La aŭtoro estas montgrimpisto, skiinstruisto, muzikisto kaj esperantisto, forpasinta en decembro 2020.

En la rakonto Sputnik de Sten Johansson disvolviĝas historio de lernejana amikeco sub estreco de la latva enmigrinto fortulo Janis, kies petolaĵoj fine kondukis al la tragika finalo. Pri la mirinda knabino Hypatia, kiu pli bone konis la surfacon de la Luno, ol la geografion de la Tero, rakontas Massimo Acciai Baggiani en La lunaj mapoj, pri ŝia revo veturi sur la luna surfaco per speciala veturilo inventita de ŝi.

Sekvas ses atentokaptaj miniaturaj rakontoj de Anina Stecay kaj aliaj prozaĵoj de niaj verkistoj.

En 2020 la 10a literatura konkurso de Podlaĥia Libraro Łukasz Górnicki kaj Bjalistoka Esperanto-Societo havis la aktualegan koronvirusan temon “Esperanto ligas homojn. Pandemio – neĉiutaga ĉiutageco”. Kvankam la konkursaĵoj aperis libroforme, du el ili estas republikigitaj en BA – de Elżbieta Karczewska kaj de Sara Spanò.

Originala poezio estas prezentita per tri poemoj de Božidar Brezinščak Bagola. Varias tradukita poezio reprezentita per la nomoj de Ari Jósefsson (islanda), Esther Schor (usonangla), José de Espronceda (hispana), Heinz Kahlau (germana), Nachoem M. Wijnberg (nederlanda), Pedro Sáez Serrano (hispana), Antoine Cassar (kvankam malta poeto, sed traduko el la angla, franca kaj germana versioj).

Ampleksas la fako de tradukita prozo. Ne surprizas la elekto de Giulio Cappa – Mia onklo malkovras la ekziston de fremdaj lingvoj de Gianni Celati. Volonte mi legus pliajn erojn de ĉi tiu verkisto.

La novelo Ĉevalo de Karamsin (trad. Sten Johansson) de la finnlanda svedlingva verkisto Runar Schildt aperis en 1919, unu jaron post la interna milito en Finnlando. Ĝi ne traktas rekte la militon, sed la tono de la rakontado estas tre morna. La tuta vivo de Wilenius turniĝas ĉirkaŭ lia simpla metio kaj la sindonemo al sia edzino. Sed Edla, lia edzino, mortis kaj li restis soleca kun ŝia korpo izolita aĝe kaj lingve de siaj najbaroj en multloĝeja domo en Helsinko. Malespere Wilenius vagadas tra la vintraj stratoj kaj fine revenas al sia domo: “Jen alte en la plej supra etaĝo, trans unu el la multaj mallumaj fenestroj, kuŝas la mortinta Edla. Jen atendas lin ankaŭ io alia: la morgaŭo sen helpo kaj apogo, sen laborkamarado, sen kuirantino, sen lavistino, sen ĉio, kion lia kompatinda cerbo ne plu povas memori en siaj laceco kaj humiligo”. Ne tolerante solecon Wilenius serĉas amikecon ĉe stratulinoj, kiuj luprenas ĉambron en la sama domo. Konsolas lin la penso, ke li kaj lia edzino ricevis sofon por ripari kaj Edla ne devis morti surplanke. Rezigninte pri siaj lastaj fieraĵoj, li pensas pri sia propra estonteco ĉe la malriĉulejo kaj tiu “nova decido karesis lian animon kiel certeco pri profunda, tre profunda ripozo”.

En la rakonto de Carlo Menzinger di Preussenthal Irenoj kaj ranoj (trad. Massimo Acciai Baggiani) ni mergiĝas en la imagitan mondon, kia ĝi estus se Sparto gajnus la batalon de Leŭktro en 371 a.K. Mondo en kiu la militemo kaj krueleco de la Sparta Imperio superregas la popolojn. Edmund Grimley Evans enkondukas sian tradukon de Valerianelo de la Fratoj Grimm, faritan en la stilo de Kabe, preskaŭ detektivece pri kio estas “Rapunzel” kaj la aliaj nuancoj ligitaj al la verkoj de la Fratoj Grimm kaj sia traduklaboro.

Christian Cimpa en “Por montri nian duan kostumon” montras vere konvinkajn ekzemplojn, en kiuj nacilingvaj verkistoj/tradukistoj prezentas nian kulturon al la “ekstera mondo” en plej pozitiva, alloga maniero. Araceli Pulpillo artikolas, i.a. pri la tri modelaj intelektaj virinoj, kiuj kontribuis komence de la 20a jarcento al anarkiisma La Revista Blanca. Giulio Cappa verkis postparolon por la hispanlingva poemaro Quemadura, enhavanta poemojn verkitajn de Jorge Camacho dum la lastaj tridek jaroj. Ĝi ne aperis en la libro kaj premieras en ĉi tiu BA en la Esperanta originalo. Tuj sekvas intervjuo kun Jorge Camacho, kiun faris István Ertl en oktobro 2019.

Jen plia apero de Camacho, jam kiel recenzanto pri la dulingva, kataluna kaj esperanta, Cementiri de Sinera. Tombejo de Sinera de Salvador Espriu (trad. Gabriel Mora i Arana). Mao Zifu recenzas pri Juna amserĉado per Esperanto de Vanege, kaj Anna Löwenstein pri Paulus fondinto de Trevor Steele.

Marc van Oostendorp prikonsideras la Historion de la Akademio de Esperanto de Carlo Minnaja, atentante la diskuton inter atistoj kaj itistoj, analizante elitismon kaj prestiĝon en AdE; li pledas por nova Lingva Komitato, malpli elitisma, kiu povus pli fari por la infrastrukturo, kaj li listigas plurajn farendaĵojn, implicante, ke “estus multe da laboro – tro multe por la akademianoj”.

Javier Alcalde analizas novan katalunlingvan libron pri la historio de la Esperanto-movado en la Kataluna Landaro. Li ankaŭ recenzas filmon de la itala reĝisoro Sydney Sibilia L’incredibile storia dell’Isola delle Rose pri la sendependa (mikro)ŝtato en Italio, kiu havis Esperanton kiel oficialan lingvon. Temas pri la konstruita mara platformo, deklarita kiel sendependa ŝtato: Esperantista Respubliko de la Insulo de la Rozoj.

Estas multo leginda en la 40a eldono de Beletra Almanako. Ek al la nova deko!

Halina Gorecka

Ĉi tiu teksto aperis en la junia (somera) numero de La Ondo de Esperanto (2021).
Ĉe represo aŭ citado bonvolu nepre indiki la fonton:
Papere: La Ondo de Esperanto, 2021, №2 (308).
Rete: La Ondo de Esperanto https://sezonoj.ru/2021/08/ba-6

La Ondo de Esperanto

Klaku la supran bildon por vidi la abonmanierojn.

Pri La redakcio

Aleksander Korĵenkov, la redaktanto de ĉi tiu retejo
Tiu ĉi enskribo estis afiŝita en Esperantujo, Halina Gorecka kaj ricevis la etikedo(j)n , , , , , , , , , , . Legosigni la fiksligilon.

Respondi