Jubileoj kaj memordatoj en aŭgusto 2021

Torbet Kehlet1. Antaŭ 80 jaroj naskiĝis Torben Kehlet (1941-196?-2001), dana entreprenisto kaj esperantisto, komence de la 1970aj jaroj ekloĝinta en Belgio, kiu sub la markoj TK (Danlando) kaj TK/Stafeto (Belgio) eldonis dekojn da gravaj Esperanto-libroj inkluzive de La Nobla Korano (1969), ABZ de amo de I. kaj S. Hegeler (1972), La Granda Kaldrono de J. Francis (1978), Esperantologiaj studoj de E. Wüster (1978), Pri lingvo kaj aliaj artoj de W. Auld (1978), Ĉiu ĉiun de T. Jung (1979), Li kaj Ni (1985), “Ĉu-serio” de J. Valano/Balano (ps. de C. Piron) kaj Eseoj memora al Ivo Lapenna (2001) kies eldonon li ne ĝisvivis; krome, Kehlet eldonis la revuon Monato en ties unua periodo (1980-84) kaj fondis la retejon esperanto.net.

6. Antaŭ 75 jaroj naskiĝis Marie-France Conde Rey (1946-1992- ), franca instruistino pri speciala edukado kaj esperantistino, prezidanto de Charente Espéranto, la tria laŭvice Konsulo de la Esperanta Civito (2012-16).

7. Antaŭ 155 jaroj naskiĝis Johannes Dietterle (1866-1942), germana instruisto, pastoro, volapukisto kaj esperantisto, direktoro de Reĝa Saksa Esperanto-Instituto / Esperanto-Instituto por la Germana Regno (1916-32), kiu sub lia gvido okupiĝis pri instruado, ekzamenado, informado, disvastigado, statistikado de Esperanto kaj kompletigo de la Esperanto-Biblioteko; organizinto de la unua (kaj sola) “censo” de esperantistoj (1926), kompilinto de la Originala Verkaro de Zamenhof (1929), membro de la lingva Komitato (LK, 1923-32), membro kaj vicprezidanto de la Akademio de Esperanto (AdE, 1923-32); aŭtoro de kelkaj Esperanto-lerniloj; membro de ICK pri instruado, literaturo kaj statistiko (1923-32); komitatano de UEA (1927-30). En 1932 Fietterle abrupte ĉesigis sian Esperanto-aktivadon.
Legu pli en la enciklopedio Nia Diligenta Kolegaro, p. 72-73.

7. Antaŭ 25 jaroj mortis Ada Fighiera-Sikorska (1929-1956-1996), pola ĵurnalistino kaj esperantistino; kunlaboranto de la Esperanto-Redakcio de la Pola Radio ekde la komenco (1959) ĝis la forveturo el Pollando (1960), redaktorino de Heroldo de Esperanto (1962-96), aŭtorino de De tajgo al minaretoj (1991), honora membro de UEA (1994).
Legu pli en la enciklopedio Nia Diligenta Kolegaro, p. 91-92.

15. Antaŭ 40 jaroj mortis Otto Bäßler (1897-1924-1981), germana presisto, socia aganto kaj esperantisto; unu el la plej influaj figuroj de la laborista Esperanto-movado inter la du Mondmilitoj; gvidanto de la Esperanto-Servo de SAT kaj de la Proleta Korespondservon de IPE, kuniniciatinto de la komunista opozicio en SAT (en 1931 eksigita el la redakcio de Sennaciulo kaj el SAT), kuniniciatinto de IPE; kunfondinto kaj prezidiano de la Centra Laborrondo Esperanto ĉe la Kulturligo de GDR (1965); tri semajnojn antaŭ sia morto Bäßler iĝis honora membro de GDREA ĉe ties fonda konferenco (1981).

19. Antaŭ 90 jaroj naskiĝis Willem Anthony Verloren van Themaat (1931-1959-1996), nederlanda matematikisto, natursciencisto, kaj esperantisto; sekretario de Esperantlingva Verkista Asocio (1990-96); aŭtoro de La akvariinfanoj (SF-romano, 1976), La vicordo de la frazelementoj en Esperanto (1973), Esperanto: Ideologio kaj Kulturo (1996); tradukinto de Tiele Parolis Zaratuŝtra de F. Nietzsche (el la germana, 1977), La Infana Raso de W. Auld (el Esperanto, 1982) kaj de pluraj Esperantaj poemoj en la nederlandlingva antologio Zeg, Luister Eens (1981); kompilinto kaj enretiginto de la bibliografio de la nacilingvaj tradukoj de Esperantaj literaturaĵoj.

20. Antaŭ 90 jaroj naskiĝis Claude Gacond (1931-1952- ), franclingva svisa instruisto, socia aktivulo kaj esperantisto; Esperanto-parolisto ĉe Svisa Radio Internacia (1962-92); arkivisto en Centro de Dokumentado kaj Esploro pri la Lingvo Internacia en la biblioteko de La Chaux-de-Fonds, kiun li iniciatis en 1954; iniciatinto (1968) kaj la unua direktoro de Kultura Centro Esperantista en La Chaux-de-Fonds; prezidanto de Svisa Esperanto-Societo (SES, 1987-93), redaktoro de ties organoj Svisa Espero (1969-73) kaj Svisa Esperanto-Societo Informas (1997-2014); aŭtoro de pluraj libroj kaj broŝuroj en la franca kaj Esperanto precipe pri instruado kaj didaktiko; honora membro de ILEI (1999), UEA (2001) kaj SES (2003); la unua laŭreato de la Esperanto-Kulturpremio de Aalen kaj FAME (1991).
Legu pli en la enciklopedio Nia Diligenta Kolegaro, p. 100-101.

21. Antaŭ 125 jaroj naskiĝis Rudolf Haferkorn (1896-1920-1987), germana inĝeniero pri elektrotekniko kaj telekomunikado, kaj esperantisto; unu el la plej gravaj terminologoj en Esperanto; membro de AdE (1957-75), direktoro de la Akademia Sekcio pri la Teknika Vortaro (1958-70) kaj de la Terminologia Sekcio de ISAE (1957-70) – ĉi tiuj du sekcioj funkciis sub lia gvido kiel Terminologia Centro de AdE kaj ISAE; aŭtoro de Scienca kaj teknika terminaro (Kun K. Dellian kaj F. J. Belinfante, 1956), Technisches Wörterbuch: Deutsch-Esperanto (1967), Internacia komerca-ekonomia vortaro en naŭ lingvoj (Kun F. Munniksma k. a., 1974) kaj de pluraj studoj, terminaroj kaj cirkuleroj pri terminologia laboro; redaktoro de la scienc-teknika parto de PIV (1970, 1977).
Legu pli en la enciklopedio Nia Diligenta Kolegaro, p. 121-122.

22. Antaŭ 100 jaroj naskiĝis Johan Hammond Rosbach (1921-1938-2004), norvega filologo, lingvoinstruisto kaj esperantisto; redaktoro de Norvega Esperantisto (1948-73); aŭtoro de du romanoj (Fianĉo de l’ Sorto, 1977; Unumane, 1991) kaj de ok novelaroj: Bagatelaro (1951), Homoj kaj riveroj (1957), La mirinda eliksiro (1968), Disko (1970), Vibraj momentoj (1981), Silka kuseno (1991), Nomoj (1999), Fajrejo (2002); membro de la Akademio de Esperanto dum pli ol 40 jaroj (1962-2004), honora membro de UEA (1991).

26. Antaŭ 170 jaroj naskiĝis Émile Boirac (1851-1900-1917), franca filozofo, rektoro de la universitatoj de Grenoblo (1898-1902) kaj Diĵono (1902-17), spiritisto, kaj eminenta esperantisto; prezidanto de la unua Universala Kongreso de Esperanto (Bulonjo-ĉe-Maro, 1905), la unua prezidanto de LK (1905-17) kaj de AdE (1908-17), kunfondinto (1912) kaj la unua prezidanto de la Monda Asocio de Spiritismaj Esperantistoj; membro de la Komitato de la Delegacio por Akcepto de Internacia Helplingvo; aŭtoro de la trivoluma Plena Vortaro Esperanto-Esperanta kaj Esperanto-Franca (1909–10), Ŝlosileto kvarlingva franca, angla, germana, latina de la lingvo internacia Esperanto (1903), Perdita kaj retrovita (1904), Qu’est-ce que l’espéranto? (1906), Pri la homa radiado (1906), Vortaro de la oficialaj radikoj de Esperanto (1911), Fundamentaj principoj de la vortaro Esperanta (1911) k. a.; tradukinto de kelkaj libroj, i.a. de Monadologio de G.-W. Leibniz (1902).
Legu pli en la enciklopedio Nia Diligenta Kolegaro, p. 38-40.

27. Antaŭ 115 jaroj (1906) en Ĝenevo komenciĝis la 2a Universala Kongreso de Esperanto, en kiu estis akceptita deklaracio pri la neŭtraleco de la Kongresoj de Esperanto.

Aleksander Korĵenkov

Ĉi tiu artikolo aperis en la novaĵretejo La Ondo de Esperanto.
Ĉe represo aŭ citado bonvolu indiki la fonton:
La Ondo de Esperanto https://sezonoj.ru/2021/08/augusto

La Ondo de Esperanto

Klaku la supran bildon por vidi la abonmanierojn.

Pri La redakcio

Aleksander Korĵenkov, la redaktanto de ĉi tiu retejo
Tiu ĉi enskribo estis afiŝita en Historio de Esperanto kaj ricevis la etikedo(j)n , , , , , , , , , , , , , , , . Legosigni la fiksligilon.

Respondi