Antaŭ 134 jaroj, la 26an de julio 1887 (la 14an de julio, laŭ la Julia kalendaro) en Varsovio aperis la broŝuro Internacia lingvo. Antaŭparolo kaj plena lernolibro (por Rusoj) [Международный языкъ. Предисловiе и полный учебникъ (por Rusoj], konata nun kiel la Unua Libro. Ĝia aŭtoro, la 27-jara Ruslanda judo Lazarj Markoviĉ Zamenhof, kaŝis sin sub la pseŭdonimo “D-ro Esperanto”. Ĉi tiu dato, la 26a de julio, estas ĉiujara festata kiel la naskiĝtago de Esperanto.
La redakcio de La Ondo de Esperanto gratulas ĉiujn esperantistojn okaze de la hodiaŭa Esperanto-festo kaj proponas (re)legi la artikolon de Aleksander Korĵenkov pri la Unua Libro https://sezonoj.ru/2020/07/unua/
La red.
Ĉi tiu artikolo aperis en la novaĵretejo La Ondo de Esperanto.
Ĉe represo aŭ citado bonvolu indiki la fonton:
La Ondo de Esperanto https://sezonoj.ru/2021/07/unua-2