Malfermiĝis la Virtuala SES 2021, aŭspiciata de UEA

SES

La Somera Esperanto-Studado (SES) estas semajna internacia lernejo de Esperanto por komencantoj kaj progresintoj, kun riĉa instrua kaj distra programo. Ĉi-jare SES okazas virtuale, de la 2a ĝis la 11a de julio, sub aŭspicio de UEA: ses.ikso.net. La malfermo okazis la 2an de julio, je la 17:30 UTC, kun partopreno de la prezidanto de UEA, Duncan Charters. Ankoraŭ eblas aliĝi: ses.ikso.net/2021/eo/aliĝilo.

SES estas organizata de E@I ekde 2007. SES celas ĉiujn, kiuj volas eklerni aŭ plibonigi sian Esperanto-scion, lingve kaj kulture. La fizikaj eldonoj enhavas ankaŭ ekskursojn kaj kunmanĝadojn, krom ĉeestajn koncertojn kaj artan programon. En 2022 ĝi estas planata por okazi fizike en Ĉeĥio.

La kursoj por 2021 estos pri instruado de la lingvo Esperanto, kun la instruistoj Marion Quenut (Francio, A2), Arina Osipova (Rusio, B1), Szabolcs Szilva (Hungario, B2), Tim Morley (Britio, B2) kaj Palma Csiszár (Hungario, denaska Esperanto-parolanto, C1).

Krom tio okazos ankaŭ Verkista Ateliero (C1 rekomendata): “Kiel verki… (romanojn, novelojn, poemojn)” kun grandaj modernaj Esperanto-aŭtoroj. Dum la kurso oni lernos pri verkado de diversaj verkistoj kaj poetoj kaj ekzercos pri kreado de diversaj literaturaj tekstoj. Gvidos la kurson la instruisto pri Literaturo kaj Kulturo, organizanto de la “Literaturaj Forumoj” de UEA kaj mem poeto kaj tradukisto, Oleg (Oĉjo) Ĉajka (Ukrainio/Rusio). Li ankaŭ prezentos programeron pri tio dum la 2a Virtuala Kongreso de Esperanto (vk.esperanto.net), al kiu eblas aliĝi senpage ĝis la 4a de julio kiel individua membro de UEA.

Por UEA subtenado de tiaj eventoj estas strategia por la kapabligo de la komunumo.

Fonto: Gazetara Komuniko de UEA, 2021, №961.

La Ondo de Esperanto

Klaku la
supran bildon por vidi la abonmanierojn.

Pri La redakcio

Aleksander Korĵenkov, la redaktanto de ĉi tiu retejo
Tiu ĉi enskribo estis afiŝita en Esperantujo kaj ricevis la etikedo(j)n , , , , , . Legosigni la fiksligilon.

Respondi