Kun Dipatrino sur biciklo

DipatrinoUnu jaron post la pollingva eldono de la libro Kun Dipatrino sur biciklo. Vojaĝo al miraklaj bildoj, ikonoj kaj sanktaj fontoj de Podlaĥio de Wojciech Koronkiewicz, Bjalistoka Esperanto-Societo aperigis Esperanto-tradukon de ĉi tiu siaspeca gvidlibro pri nia regiono.

La libro estas frukto de kunlaborado de granda teamo. Krom Wojciech Koronkiewicz, la aŭtoro de la teksto kaj fotoj, necesas mencii Elżbieta Karczewska, kiu donis la ideon eldoni la libron en Esperanto kaj estis la ĉefa tradukanto. Ceterajn rakontojn pri miraklaj lokoj de Podlaĥio tradukis Grażyna Barszczewska-Banel, Dorota Burchardt, Paweł Dzienis, Robert Kamiński, Elżbieta Krawiec, Halina Kuropatnicka-Salamon, Krzysztof Łobacz, Nina Pietuchowska, Wacław Rekowski, Halina Różanek, Bernarda Wiewiórska, Adam Wilkus kaj Andrzej Zejdler. La libron kompostis kaj projektis la kovrilon Przemysław Wierzbowski.

Kion vi trovos en la libro? Homojn, Dipatrinon, biciklon, Podlaĥion, vin mem… Unuvorte – ĉion!

Ĉu la titolo sugestas, ke jen unu plia enua turisma gvidlibro? Se jes – vi ege eraras! Wojciech Koronkiewicz verkante ĉi tiun libron starigis por si pli ambician celon. Li deziris doni al la leganto vivan, imago-konvinkan bildon de la podlaĥia regiono kaj ĉefe de ĝia religieco, kiu dum jarcentoj pro la geografia situo iĝis eksterordinare interesa kaj unika. Ĝi konektis la orienton kun la okcidento, Romon kun Konstantenopolo, romkatolikismon kun ortodoksismo. Kian efekton tio donis? Kiel tio influis la pensmanieron de la lokaj loĝantoj? Ĉi tion la leganto ekscios ĝuste el ĉi tiu libro.

Ĉu la celo, kiun starigis por si la aŭtoro, estis atingita? La legantoj senhezite opinias, ke jes! Jen kiel pri la libro skribis Szymon Hołownia: “Koronkiewicz kiel neniu alia scipovas pentri la varman lumon de senhastaj paroloj de la ĉelimaj homoj. Antaŭ dudek kvin jaroj mi forlasis ĝin, forveturante en la svarman mondon. Estas bone scii, ke ĝi plu estas tie”. Do ne gravas, ĉu vi devenas el Podlaĥio kaj deziras sentimentale reveni tien, aŭ ĉu tiu regiono estas por vi konata nur el rakontoj — ajnokaze ni invitas al legado!

La 12an de julio, en la tago de la 80a datreveno de la morto de la esperantisto Jakobo Ŝapiro, okazos renkontiĝo kun la aŭtoro en la sidejo de BES ĉe la str. Piękna 3 en Bjalistoko. La libro Kun Dipatrino sur biciklo estas aĉetebla ĉe nia libroservo https://espero.bialystok.pl/eo/libroservo/

Malgraŭ la pandemio, BES restas unu el la plej aktivaj Esperanto-eldonejoj. Krom Kun Dipatrino sur biciklo kaj libroj, ĉe kies eldono niaj membroj helpas al la Lublina presejo Ars Libri (ĉi-jare: poezio de Czechowicz, la romano Daniel Stein, interpretanto de Ludmila Ulickaja, reeldono de La Faraono de Bolesław Prus k .a.), nia legantaro ricevos ankoraŭ almenaŭ tri librojn en Esperanto:

– en aŭgusto: nova, tria eldono de la fama Vojaĝo al Kazohinio de Sándor Szathmári. Ĝi estas rezulto de kunlaboro inter BES kaj SAT. Krom la enhavo de la originala presaĵo en la libro vi trovos artikolon de Maria Bereczki pri la aŭtoro, glosaron kaj klarigojn. La antaŭparolon verkis Carlo Minnaja.

– en septembro: okaze de la 100-jariĝo de Stanisław Lem, la plej influa pola aŭtoro de sciencfikcio, BES eldonos lian mondfaman romanon Solaris en la Esperanto-traduko de Przemysław Wierzbowski. La libro aperis pollingve en 1961 kaj estis tradukita en pli ol 40 lingvojn.

– ankaŭ en septembro: por la ĉi-jara Nacia Legado, danke al kunlaboro kun Podlaĥia Libraro, estos eldonita la dramo La moralo de sinjorino Dulska de Gabriela Zapolska en Esperanto-traduko de Tomasz Chmielik kaj Lidia Ligęza.

Przemysław Wierzbowski

Ĉi tiu teksto aзeris en la junia (somera) numero de La Ondo de Esperanto (2021).
Ĉe represo aŭ citado bonvolu nepre indiki la fonton:
Papere: La Ondo de Esperanto, 2021, №2 (308).
Rete: La Ondo de Esperanto https://sezonoj.ru/2021/07/polujo-3

La Ondo de Esperanto

Klaku la supran bildon por vidi la abonmanierojn.

Pri La redakcio

Aleksander Korĵenkov, la redaktanto de ĉi tiu retejo
Tiu ĉi enskribo estis afiŝita en Esperantujo, Kulturo kaj ricevis la etikedo(j)n , , , , , , , , . Legosigni la fiksligilon.

Respondi