La somera Ondo: Bunta kaj rekorde ampleksa

308Rekorde ampleksa, 136-paĝa, estas la somera (laŭ la nordhemisfera vidpunkto) eldono de la ĉiusezona almanako La Ondo de Esperanto (№308), legebla laŭ la normoj “pdf” kaj “ePub”. Sur ĉi tiuj paĝoj estas publikigitaj preskaŭ sesdek tekstoj kaj multaj bildoj kaj fotoj, inkluzive de la kovropaĝa foto de Halina Gorecka, fotinta petolemajn infanojn sur la apudredakcieja fontana placeto en varmego nekutima por Kaliningrado.

La someran eldonon inaŭguras la redakcia artikolo Antaŭ tridek jaroj, en kiu la eldonanto kaj la redaktoro de La Ondo de Esperanto rakontas pri la lanĉo de la plej unua numero de ĉi tiu gazeto kaj pri aliaj memorindaj eventoj de la 1991a jaro. Sekvas ampleksa intervjuo kun la titolo Entuziasmo kaj bonvolemo ne sufiĉas, en kiu la demandojn de la vicredaktoro de La Ondo Paweł Fischer-Kotowski respondas Ionel Oneţ, kiu antaŭnelonge 65-jariĝis.

Pro la koronvirusa pandemio nur malmultaj esperantistaj agadoj okazas malvirtuale, kaj la primovada sekcio “Eventoj” denove estas mallonga – nur 18-paĝa. La koronvirusan temon en la sekcio “Tribuno” traktas Amri Wandel en sia artikolo Ĉu Israelo venkis la pandemion?: Malgraŭ la viruso kaj la virtualaj kunvenoj, denove kunvenas “homoj kun homoj”.

Nekutime ampleksa, 20-paĝa, estas la lingva sekcio kun du studoj: Ĉu novas Lingua Franca Nova? de Věra Barandovská-Frank kaj Malgranda fina venko – kaj velko en Hungario de László Szilvási.

En la sekcio “Arkivo”, krom la tradicia listo de Esperantaj jubileoj kaj memordatoj, kiun dum pluraj jaroj ĉiumonate kompilas Aleksander Korĵenkov, estas kelkaj tekstoj pri la 3a Tutruslanda Kongreso Esperantista, okazinta antaŭ 100 jaroj en Petrogrado kaj artikolo de Bert Boon pri la Internacia Esperanto-Arkivo.

Post la transformiĝo de La Ondo je ĉiusezona almanako, ĝia plej ampleksa sekcio estas “Kulturo”. Ankaŭ ĉi-foje la kultursekcio gastigas la ciklon pri la rusaj romanoj de la 20a jarcento, kies oka ero estas En la unua rondo de Aleksandr Solĵenicyn. Kelkajn ĉapitrojn el la komenco de ĉi tiu romano tradukis kaj komentis Aleksander Korĵenkov. En “Kulturo” estas ankaŭ originalaj noveloj de Ewa Grochowska, Laure Patas d’Illiers kaj Paulo Sérgio Viana. Wolfgang Kirschstein prezentas la plej interesajn filmojn, kiuj kandidatiĝis aŭ laŭreatiĝis por ĉi-jara filmpremio Oskaro. En “Kulturo” estas ankaŭ ses artikoloj pri realigitaj kaj planitaj muzikaj projektoj, recenzo de Paŭlo Moĵajevo pri la albumo Nenifar’ de Guillaume Armide kaj aliaj kulturnovaĵoj.

István Ertl kun sia populara rubriko Spritaj splitoj kaj preskeraroj kaj Stanislav Belov kun sia ŝercpaĝo plenigas la revuofinan sekcion “Mozaiko”.

La Ondo de Esperanto aperas dumaniere: unue, kiel ĉiutage aktualigata novaĵretejo; due, kiel ampleksa trimonata almanako en kiu estas publikigataj la plej gravaj tekstoj el nia retejo kaj ankaŭ artikoloj, eseoj kaj beletraĵoj, verkitaj kaj tradukitaj speciale por la almanako, kiu konservis la gloran nomon La Ondo de Esperanto. Ankaŭ en 2021 la redakcio pretigos kvar 100-120-paĝajn eldonojn de la almanako kaj samampleksan literaturan suplementon.

La novaĵretejo estas libere legebla de ĉiu deziranto, sed la almanakon ricevas nur tiuj, kiuj abonis ĝin. Estas tri abonkategorioj:

1. Abonanto – 15 eŭroj
2. Amiko – 30 eŭroj
3. Patrono – 100 eŭroj

La nomoj de ĉiuj amikoj kaj patronoj aperas en la rubriko “Donacoj” de nia novaĵretejo.

La Ondo de Esperanto estas abonebla ĉe niaj landaj perantoj (preferinda maniero), ĉe nia UEA-konto kaj per PayPal. Pri la pagomanieroj legu ĉi tie: https://esperanto-ondo.ru/Lo-abon.htm.

La sekva eldono de La Ondo de Esperanto (№309) aperos fine de septembro.

Enhavtabelo de la junia Ondo (2021, №308)

1 Kovropaĝa foto (Halina Gorecka)
2 Bazaj informoj pri La Ondo de Esperanto
3 En ĉi tiu numero
5 Redakcie
5 Halina Gorecka, Aleksander Korĵenkov. Antaŭ tridek jaroj
6 Intervjuo
7 Paweł Fischer-Kotowski. Ionel Oneţ: Entuziasmo kaj bonvolemo ne sufiĉas (Intervjuo kun Ionel Oneţ)
11 Eventoj
12 Povilas Jegorovas. Litovia mozaiko
14 Peter Baláž. E@I: Nova oficejo, nova urbo, nova estonteco
15 SES 2021 denove virtuala
16 Han Xin, Xie Ruifeng. Ĉinaj esperantistoj vizitis la muzeon de Lusin
17 Przemysław Wierzbowski. Bjalistoko: Mardaj renkontiĝoj en Esperanto-Libraro
17 Renato Corsetti. Afiŝo por la Esperanto-Tago 2021
18 Reala Esperantio nur en Greziljono kaj KCE
18 Esperanto-kastelo Greziljono en julio kaj aŭgusto
19 Esperanto oficiale menciita en ALTE-laborprogramoj
19 Ĉeesta kurso en Liaoning
20 Unesko ĝojas pro 5 686 respondoj en Esperanto
20 Renato Corsetti. Por Esperanto en Eŭropa Unio
21 Virtuala Kongreso anstataŭ UK
22 Nitobe-Simpozio 2021
23 Nova retkurso: Lernu prelegi en dek simplaj paŝoj
24 NASK: Nord-Amerika Somera Kursaro de Esperanto
25 Mireille Grosjean. Instruistoj kongresos virtuale ankaŭ en 2021
26 Povilas Jegorovas. BET denove okazos en Litovio!
27 Fernando Maia Jr. Redakta maratono Unesko 2021
28 Halina Gorecka, Aleksander Korĵenkov. Funebraj notoj
29 Tribuno
30 Amri Wandel. Ĉu Israelo venkis la pandemion?: Malgraŭ la viruso kaj la virtualaj kunvenoj, denove kunvenas “homoj kun homoj”
36 11 vortoj el la kurso en Duolingo kiujn eble vi ne konas
37 TEJO pri la Monda Tago de Rifuĝintoj 2021
38 Mesaĝo de UEA okaze de la Monda Tago de Rifuĝintoj
39 Informi pri Esperanto en la festivalo Pol’and’rock
40 Fernando Maia Jr., Peter Baláž. Nova projekto de UEA: “Esperanto-Kvizo”
41 Lingvo
42 Věra Barandovská-Frank. Ĉu novas Lingua Franca Nova?
53 László Szilvási. Malgranda fina venko – kaj velko en Hungario
62 Arkivo
63 Aleksander Korĵenkov. Jubileoj kaj memordatoj en julio 2021
66 Aleksander Korĵenkov. Antaŭ cent jaroj
67 Vasilij Devjatnin. Historia kongreso
68 La III-a Tutruslanda Kongreso Esperantista
71 Bert Boon. Internacia Esperanto-Arkivo
73 Kulturo
74 Aleksandr Solĵenicyn. En la unua rondo: Romanfragmentoj (Tradukis el la rusa Aleksander Korĵenkov)
104 Rusaj romanoj. La 20a jarcento
105 Ewa Grochowska. Ferioj ĉe la maro
107 Laure Patas d’Illiers. 18:03
112 Paulo Sérgio Viana. Viro laŭte parolanta al neniu
114 Wolfgang Kirschstein. Kaj la gajnanto estas…
118 Floréal Martorell. Nova bitalbumo: MArta kaj JOmo kantas MAYOMA-n
119 Floréal Martorell. Kvin Jarcentoj: Nova albumeto de BaRok-Projekto
119 Floréal Martorell. Nova albumo de i.d.c.: vinila, K-diska kaj bita
120 Floréal Martorell. Memorante Gondolandon: Senpaga albumo de Korvaks
121 Floréal Martorell. Esperanto Subgrunde 2: Antaŭmenda kampanjo
122 Paŭlo Moĵajevo. Nenifar’: iom monotona, sed nepre atentinda albumo (Recenzo: Guillaume Armide. Nenifar’)
123 Vinilkosmo lanĉis la bitan unuopaĵon Mozaiko de Kjara
124 Przemysław Wierzbowski. Vigla eldonado en la naskiĝurbo de Zamenhof
126 Halina Gorecka. Beletra Almanako, 2021, №40
128 Literatura Foiro, 2021, №310
129 Halina Gorecka, Aleksander Korĵenkov. 500+ tagoj da seninterrompa informado
130 “Esperanto ligas homojn”: Literatura Konkurso 2021
130 Ricevitaj gazetoj
131 Mozaiko
132 Stanislav Belov. Ridu kune ni!
133 István Ertl. Spritaj splitoj kaj preskeraroj
134 Perantoj de La Ondo de Esperanto
135 Reklamo

La red.

Ĉi tiu artikolo aperis en la novaĵretejo La Ondo de Esperanto.
Ĉe represo aŭ citado bonvolu indiki la fonton:
La Ondo de Esperanto https://sezonoj.ru/2021/07/ondo-82

La Ondo de Esperanto

Klaku la supran bildon por vidi la abonmanierojn.

Pri La redakcio

Aleksander Korĵenkov, la redaktanto de ĉi tiu retejo
Tiu ĉi enskribo estis afiŝita en Esperantujo kaj ricevis la etikedo(j)n , , , . Legosigni la fiksligilon.

Respondi