Deklingva vortaro de geografiaj terminoj

vortaroFine de 2019 en Litovio aperis deklingva vortaro de geografiaj terminoj kompilita de d-rino Ieva Švarcaitė (Vilnius: VŠĮ “Grunto valdymo technologijos”, 2019, 287 paĝoj). Ĝia litovlingva titolo estas Dešimtkalbis gamtinės geografijos terminų žodynas. En ĝi geografiaj terminoj estas prezenitaj en litova, angla, germana, franca, Esperanto, hispana, itala, rusa, pola kaj latva lingvoj.
La vortaro estas unika en Litovio kaj en la tuta Eŭropo. En ĝi estas prezentitaj ĉirkaŭ 1500 plej ofte uzataj terminoj en ĉi tiu sciencobranĉo. Fine de la libro estas indeksoj de la vortoj en ĉiu lingvo aparte.

Esperanto aperis nehazarde. La aŭtorino dum sia studado en la Vilna universitato estas aktiva esperantistino, uzanto kaj disvastiganto de Esperanto. Ŝi ankoraŭ en 1959 partoprenis la unuan BET (tiam Baltia Esperanto-Tendaro) en Latvio. Ieva Švarcaitė ĉiam uzis Esperanton en sia scienca agado. Ŝi partoprenis multajn Universalajn Kongresojn de Esperanto kaj prelegis en ties Internaciaj Kongresaj Universitatoj pri geografiaj temoj. Ŝi verkis kaj publikigis multajn sciencajn artikolojn en Esperanto. Malgraŭ sia aĝo ŝi plu aktive laboras.

Povilas Jegorovas

Ĉi tiu teksto a[eris en la junia (somera) numero de La Ondo de Esperanto (2021).
Ĉe represo aŭ citado bonvolu nepre indiki la fonton:
Papere: La Ondo de Esperanto, 2021, №2 (308).
Rete: La Ondo de Esperanto https://sezonoj.ru/2021/07/litovio-48

La Ondo de Esperanto

Klaku la supran bildon por vidi la abonmanierojn.

Pri La redakcio

Aleksander Korĵenkov, la redaktanto de ĉi tiu retejo
Tiu ĉi enskribo estis afiŝita en Lingvoj, Mondo kaj ricevis la etikedo(j)n , , , , , , , , . Legosigni la fiksligilon.

Respondi