Vojaĝo: Beletra romano pri esperantisto

vojaghoFine de 2020 la eldonejo Aukso žuvys aperigis la litovlingvan beletran romanon kun la titolo en Esperanto Vojaĝo de Rugilė Audenienė – konata en Litovio ĵurnalistino kaj verkistino. Ĉi tiu romano estas bazita sur veraj faktoj kaj vivo de la konkreta familio – tiu de la avo de la aŭtorino, aktiva esperantisto (ĝis 1940) Juozas Gaidukas.

Rugilė Audenienė uzis konserviĝintan taglibron de sia avo, liajn leterojn, diversajn arkivajn materialojn, rememorojn de parencoj kaj de loĝantoj de regiono Kupiškis, de kie devenas la familio de la prototipo de la romano.

Esperanto iras tra la tuta libro kiel la ĉefa linio en malfacila periodo, kiam Esperanto de lingvo de paco kaj amikeco fariĝas malpermesita lingvo. Tamen ĝi restas lingvo de Espero por la tuta familio de Juozas Gaidukas kaj ĝenerala espero en malfacila vivoperiodo.

La libro fariĝis populara en Litovio. Pri ĝi aperis dekoj da artikoloj kaj intervjuoj kun la aŭtorino en diversaj gazetoj kaj retejoj de Litovio. La libro enhavas 476 paĝojn.

Povilas Jegorovas

Ĉi tiu teksto aperis en la junia (somera) numero de La Ondo de Esperanto (2021).
Ĉe represo aŭ citado bonvolu nepre indiki la fonton:
Papere: La Ondo de Esperanto, 2021, №2 (308).
Rete: La Ondo de Esperanto https://sezonoj.ru/2021/07/litovio-47

La Ondo de Esperanto

Klaku la supran bildon por vidi la abonmanierojn.

Pri La redakcio

Aleksander Korĵenkov, la redaktanto de ĉi tiu retejo
Tiu ĉi enskribo estis afiŝita en Esperantujo kaj ricevis la etikedo(j)n , , , , , , , . Legosigni la fiksligilon.

Respondi