170 tekstoj pri Esperanto kaj reta kurso en Mano kraštas

Litovio

Dum 2020-21 kunlabore kun la novaĵretejo Mano kraštas, organizite de Litova Esperanto-Asocio, en tiu novaĵretejo estas konstante publikigataj intervjuoj kaj artikoloj de Litoviaj esperantistoj.

Kutime aperas du publikaĵoj semajne. Ĝis nun jam estas aperigitaj 170 artikoloj kaj intervjuoj de esperantistoj el 35 urboj de Litovio. En ĉi tiuj tekstoj Litoviaj esperantistoj kutime rakontas, kiel ili fariĝis esperantistoj kaj pri sia esperantista agado, kiel ili utiligas Esperanton en sia vivo k. s.

Ni deziras altigi ĝis 200 la nombron de tiuj intervjuoj kaj artikoloj. Sekvont-jare surbaze de ĉi tiu materialo ni intencas eldoni apartan libron en la litova lingvo. Ĉi tiu projekto estas unika en la mondo. Ĉiuj publikaĵoj estas troveblaj ĉe https://www.manokrastas.lt/page/lietuvos-esperantininku-sajunga

Krome, en ĉi tiu retejo Litova Esperanto-Asocio kunlabore preparis kaj aperigis retan ilustritan kurson de Esperanto por litovlingvanoj. Ĝi konsistas el 40 lecionoj. La aŭtorinoj estas konataj Esperanto-instruistinoj Gražina Opulskienė kaj Aida Čižikaitė. La tuta kurso de Esperanto estas videbla ĉe https://www.manokrastas.lt/page/esperanto-kalbos-pamokos

Povilas Jegorovas

Ĉi tiu teksto aperis en la junia (somera) numero de La Ondo de Esperanto (2021).
Ĉe represo aŭ citado bonvolu nepre indiki la fonton:
Papere: La Ondo de Esperanto, 2021, №2 (308).
Rete: La Ondo de Esperanto https://sezonoj.ru/2021/07/litovio-46

La Ondo de Esperanto

Klaku la supran bildon por vidi la abonmanierojn.

Pri La redakcio

Aleksander Korĵenkov, la redaktanto de ĉi tiu retejo
Tiu ĉi enskribo estis afiŝita en Esperantujo kaj ricevis la etikedo(j)n , , , , , , . Legosigni la fiksligilon.

Respondi