Jubileoj kaj memordatoj en julio 2021

EA-91

Antaŭ 30 jaroj: Ekskursa grupo ĉe la limo de Eŭropo kaj Azio dum Eŭropo-Azio ’91 (Sverdlovsk, julio 1991)

1. Antaŭ 30 jaroj (1991) en Sverdlovsk (nun Jekaterinburg) aperis la unua numero de la renaskita gazeto Ruslanda Esperantisto (ĉiumonata informilo de Urala Esperantista Societo).

4. Antaŭ 100 jaroj mortis Antoni Grabowski (1857-1887-1921), pola kemiisto, terminologo, poligloto, volapukisto kaj esperantisto; la unua prezidanto de Pola Esperanto-Asocio (1908-21), sekretario de la unua UK en Bulonjo (1905), de­komenca membro de la Lingva Komitato (LK, 1905-21) kaj Akademio de Esperanto (AdE, 1908-21), direktoro de la sekcio por la Gramatiko de AdE (1908-21). Kvankam Grabowski verkis malmultajn poemojn en Esperanto, oni konsideras lin “patro de la Esperanta poezio” pro la unua poezia Esperanto-antologio La liro de la Esperantistoj (23 originalaj kaj 87 tradukitaj poemoj), kiun li kompilis kaj eldonis en 1893, kaj pro liaj tradukoj, inter kiuj elstaras la antologio El parnaso de Popoloj (1913), kompilita kaj tradukita de li el trideko da lingvoj, kaj Sinjoro Tadeo (1918) de A. Mickiewicz; inter liaj tradukoj estas ankaŭ La neĝa blovado (A. Puŝkin, 1888), La gefratoj (Goeto, 1889), verkoj de A. Mickiewicz, J. Słowacki, H. Sienkiewicz k. a.
Legu pli en la enciklopedio Nia Diligenta Kolegaro, p. 110-111.

6. Antaŭ 30 jaroj (1991) en Sverdlovsk komenciĝis la unua internacia esperantista renkontiĝo Eŭropo-Azio ’91 kun partopreno de cent personoj el ses landoj (33 el Eŭropo, 67 el Azio).

12. Antaŭ 80 jaroj estis mortpafita (kune kun multaj Bjalistokaj judoj) de germanaj nazioj Jakobo Ŝapiro (Jakub Szapiro, 1897-1911-1941), Ruslanda, poste Pollanda kaj Sovetunia (1939-41) juda ĵurnalisto, instruisto kaj esperantisto, kon­ata en Esperantujo kiel Joŝo; kunfondinto (1922) kaj prezidanto (1924-39) de Esperanto-Societo “Ludoviko Zamenhof” en Bjalistoko, ĉefdelegito de UEA por Pollando (1928-?); kelkfoja laŭreato de Internaciaj Floraj Ludoj, aŭtoro de La mondmilito kaj Esperanto (ruslingva, 1915), Babiladoj de Bonhumora Zamenhofano (1921) kaj de la unua gvidlibro pri Bjalistoko en Esperanto (1922), tradukinto de pluraj verkoj el la jida, rusa kaj pola lingvoj.

14. Antaŭ 130 jaroj naskiĝis Ismael Gomes Braga (1891-1907-1969), brazila librotenisto, poligloto kaj esperantisto; fondinto (1937) kaj dum pli ol 30 jaroj direktoro de la Esperanto-fako de Brazila Spiritisma Federacio, longtempa vicprezidanto de Brazila Esperanto-Ligo; li verkis aŭ adaptis plurajn lernilojn: aperis dek eldonoj de Primeiro manual de Esperanto (1940); ses eldonoj de Dicionário Esperanto-português (1956), kvin eldonoj de lia portugala versio de la praktika kurso de F. Szilágyi (1952); tradukis fundamentajn spiritismajn librojn de Allan Kardec, tradukis en la portugalan Esencon kaj estontecon… de Zamenhof (1937).
Legu pli en la enciklopedio Nia Diligenta Kolegaro, p. 106-108.

25. Antaŭ 40 jaroj (1981) en Braziljo komenciĝis la 66a Universala Kongreso de Esperanto – la unua UK en Suda Ameriko.

26. Antaŭ 134 jaroj (1887) en Varsovio aperis la Unua Libro de Lazarj Markoviĉ “Ludoviko” Zamenhof – la naskiĝdato de Esperanto.

26. Antaŭ 140 jaroj naskiĝis Paul Berthelot (bertló, 1881-1899-1910), franca presisto, anarkiisto, spiritisto kaj esperantisto; fondinto de Kataluna Esperanto­-Grupo (1904) kaj de ties organo Espero de Katalunjo (1905) por kunligi katalunajn esperantistojn de Hispanio kaj Francio; fondinto de la gazeto Esperanto (1905) kiun li en 1907 cedis al H. Hodler (en 1908 ĝi iĝis la organo de UEA), fondinto de Internacia Socia Revuo (1907), organizinto de la unua kongreso de “verdruĝuloj” kadre de la 2a UK (Ĝenevo, 1906); membro de LK (1909-10); aŭtoro de Vocabulaire français-espéranto (kun T. Cart kaj M. Merckens, 1903), Komercaj leteroj (kun Ch. Lambert, 1903), Fonetiko litera (1904), Provo de ĥemia nomigado en Esperanto (1904); lia franclingva anarkiisma verko L’évangile de l’heure (La Evangelio de la horo) aperis en Esperanto posteume en 1912 kun pluraj postaj reeldonoj.
Legu pli en la enciklopedio Nia Diligenta Kolegaro, p. 34-35.

26. Antaŭ 100 jaroj naskiĝis Lucija Borčić (1921-1940-2015), kroata manartistino (fadenoj kaj lano) kaj esperantistino; sekretariino de la 38a UK en Zagrebo (1953); aŭtoro de Granda vortaro Esperanta-kroata (2008), Granda vortaro kroata-Esperanta (2009) kaj Pulsas la viv’; poemoj 1997-2001 (2001); tradukinto de multaj kroataj verkoj; honora membro de UEA (2001).

26. Antaŭ 35 jaroj (1986) en Pekino komenciĝis la 71a Universala Kongreso de Esperanto – la unua UK en Ĉinio, kiu spronis la Esperanto-movadon en Ĉinio.

29. Antaŭ 120 jaroj naskiĝis Gaston Waringhien (varengjen, 1901-1916-1991), franca filologo, instruisto, tradukisto kaj esperantisto; membro de LK (1926-48), kaj AdE (1937-91), direktoro de la sekcio por la Ĝenerala Vortaro (1951-65), prezid­anto de AdE (1963-79); fondinto (1934) kaj direktoro (1934-63) de Franca Esperanto-Instituto; la sola redaktoro de La Nica Literatura Revuo (1955-62). Li estas ofte konsiderata kiel la ĉefa Esperanto-intelektulo pro sia elstara kontribuo al pluraj sferoj:
Esperantologio: kunaŭtoro de Plena Vortaro de Esperanto (1930); aŭtoro kaj redaktoro de Plena Ilustrita Vortaro de Esperanto (1970) kiu dum pli ol 50 jaroj restas la ĉefa Esperanto-vortaro; aŭtoro de Grand dictionnaire espéranto-français (1957); kunaŭtoro (kun K. Kalocsay) de Plena Gramatiko de Esperanto (1935), kiun li post la morto de K. Kalocsay reviziis kaj kompletigis kun la titolo Plena Analiza Gramatiko de Esperanto (1980);
Zamenhofologio: editoro de la duvoluma kolekto Leteroj de L.-L. Zamenhof (1948) kun pli ol 200 antaŭe nekonitaj leteroj kaj de Lingvaj respondoj (1962), aŭtoro de pluraj artikoloj pri Zamenhof, aperintaj ankaŭ en la dua kaj kvara ­volumoj de liaj eseoj.
Esearoj: 1. Beletro (1956, la 2a eld., ampleksigita aperis en 1987 kiel Beletro, sed ne el katedro), 2. Lingvo kaj vivo: Esperantologiaj eseoj (1959), 3. Ni kaj ĝi: Pri religio kaj arto (1972), 4. 1887 kaj la sekvo… (1980), 5. Kaj la ceter’ – nur literaturo (1983).
Beletro: du originalaj poemaroj aperintaj pseŭdonime (Duonvoĉe de G. E. Maura, 1938; plejparto de Libro de Amo de G. P. Peneter, kunlabore kun K. Kalo­csay, 1965), tradukinto de pluraj verkoj, inkluzive de la kvarvoluma kolekto Tra la parko de la franca poezio (1977-84), La floroj de l’ malbono (Ch. Baudelaire, 1957), Kantoj kaj romancoj de H. Heine (kun K. Kalocsay, 1969), La robaioj de Kajjam (1984), kaj la tri unuaj tagoj de Dekamerono de G. Boccaccio (kun P. Martinelli, aperis en 1995) k. a.
Legu pli en la enciklopedio Nia Diligenta Kolegaro, p. 295-297.

30. Antaŭ 65 jaroj mortis Stanislav Kamarýt (1883-1900-1956), ĉeĥa instruisto, filozofo kaj esperantisto, kunfondinto (1908) kaj prezidanto de Bohema ­Asocio esperantista; kundondinto, vicprezidanto kaj prezidanto de kelkaj sinsekvaj Esper­anto-Asocioj en Ĉeĥoslovakio dum la intermilita periodo; prezidanto de la 13a UK en Prago (1921); komitatano (1932-36) kaj estrarano (1934-36) de UEA; kunlaboranto de Enciklopedio de Esperanto; membro de LK (1924-48) kaj AdE (1948-56); diverstempa redaktoro de Český Esperantista, La Progreso, Ligilo, Bulteno de ĈAE kaj Esperantista, aŭtoro de kelkaj Esperanto-lerniloj kaj de Filozofia Vortaro (1934), kunredaktoro de Ĉehoslovaka Antologio (1935); lia Historio de la Esperanto-movado en Cehoslovakio, finverkita en 1955, aperis nur en 1983; ho­nora membro de UEA (1947).
Legu pli en la enciklopedio Nia Diligenta Kolegaro, p. 153-155.

31. Antaŭ 130 jaroj naskiĝis Delfí Dalmau i Gener (dalmaŭ i ĵener, 1891-1909-1965), kataluna lingvisto, instruisto, verkisto kaj esperantisto; prezidanto de Kataluna Esperanto-Federacio (1924-28), membro de LK (1933-48) kaj AdE (1948-65); kunlaboranto kaj redaktoro de Kataluna Esperantisto, premiito kaj ĵuriano de la Internaciaj Floraj Ludoj, aŭtoro de Ilustrita lernolibro de Esperanto (1938), Stenologio kaj stenografio (1955), Dialekto, Dialektiko (1956), Esperanta resumo de la ­stenologio kaj stenografio (1961).

Aleksander Korĵenkov

Ĉi tiu teksto a[eris en la junia (somera) numero de La Ondo de Esperanto (2021).
Ĉe represo aŭ citado bonvolu nepre indiki la fonton:
Papere: La Ondo de Esperanto, 2021, №2 (308).
Rete: La Ondo de Esperanto https://sezonoj.ru/2021/07/

La Ondo de Esperanto

Klaku la supran bildon por vidi la abonmanierojn.

Pri La redakcio

Aleksander Korĵenkov, la redaktanto de ĉi tiu retejo
Tiu ĉi enskribo estis afiŝita en Aleksander Korĵenkov, Historio de Esperanto kaj ricevis la etikedo(j)n , , , , , , , , , , , , , , , . Legosigni la fiksligilon.

Respondi