Ĉu Israelo venkis la pandemion? Malgraŭ la viruso kaj la virtualaj kunvenoj, denove kunvenas “homoj kun homoj”

Israelo

Unuafoje post la pandemio: vigla ĉeesta Landa Kunveno okazis en Tel-Avivo la 15an de junio 2021. Ĉirkaŭ 30 personoj sen maskoj dum tri horoj ĝuis kantojn, prelegojn kaj interbabiladon. Denove personaj renkontiĝoj, regalo kaj… homoj kun homoj.

Simbole je la sama tago Israelo nuligis la devon de maskoj ankaŭ por kunvenoj en fermitaj spacoj.

Ĉiuj ĉeestantoj ricevis paperan ekzempleron de la ĵus presita nova numero (№171) de Israela Esperantisto. La necesaj formalaĵoj estis agrable apartigitaj per kantoj de Enrica kaj Israela. Oni omaĝis al Matilda Landau, kiu dum jardekoj estis la organizanto de la arta programo en la landaj kunvenoj. Sekvis la kanto Imagu kantita de Enrica kaj ĉarma prezentaĵo de Stav – junulino kiu mem lernis Esperanton per Duolingo nur antaŭ du monatoj kaj jam verkis Esperanto-kurson. Oni prezentis la Israelan Kongreson, planitan por oktobro post prokrasto de unu jaro kaj duono, kaj Amir aŭdigis fascinajn registraĵojn de la Esperanto-kantistino Israela. Amri prelegis hebree pri “Libroj, homoj kaj Esperanto” kaj prezentis sian novan libron Astrofiziko kaj Vivo en la Universo, ĵus eldonitan de la universita eldonejo Academon (la unua lernolibro pri astrofiziko kaj astrobiologio en la hebrea lingvo), kaj la IKU-libron 2021. Enrica kantis Leteron al Zamenhof, kaj sekvis paŭzo, dum kiu ĉiuj entuziasme interparolis kun ĉiuj, post unu jaro kaj duono (la lasta Landa Kunveno estis dum la Zamenhofa tago en 2019). Aldonaj fotoj troviĝas en la Facebook afiŝoj de Amri kaj de Jael.

Ĉu Israelo tro rapide nuligis la pandemiajn barojn?

Kiam aperis la koronviruso, malmultaj kredis, ke dum apenaŭ unu jaro oni sukcesos produkti efikan vakcinon, sed ĝi realiĝis: sojle de 2021 alvenis la unuaj vakcinoj. La esperoj estis altaj, sed nur malmultaj landoj sukcesis efike vakcinigi grandan parton de la enloĝantoj. Inter ili elstaris Israelo, kie dum malmultaj monatoj vakciniĝis 60% de la loĝantaro, kaj fine de majo 2021 la pandemio aspektas kiel fora koŝmaro.

Komence de junio Israelo nuligis la lastajn kontraŭpandemiajn limigojn, sekve de la plurmonataj tre malaltaj niveloj de la infektado kaj pozitivaj testoj (vidu la grafikaĵojn 1-2). Tio estas preskaŭ miraklo, konsiderante ke kvin monatojn pli frue Israelo havis la plej altan procentaĵon en la mondo de novaj infektitoj.

tabelo 1

1. Evoluo de novaj infektiĝoj en pluraj landoj

Tamen, nur dek tagojn post la nuligo de la masko-devigo en Israelo, la maskoj revenis: ekde la 25a de junio la maskoj denove estas devigaj en endomaj renkontiĝoj, pro iom post ioma kresko en la infektiĝoj, grandparte inter gejunuloj, kiuj ankoraŭ ne estis vakcinitaj. La kialo estas pluraj israelaj familioj, revenintaj de eksterlando, kiuj ne obeis la libervolan kvaranten-devon, kaj tra la lernejoj infektiĝis centoj da personoj. Sekve la preskaŭ nula procentaĵo de pozitivaj testoj (0,1%) komencis kreski: fine de junio ĝi jam atingis 0,5%, kiu tamen estas ege malpli alta ol en aliaj landoj (grafikaĵo 2).

tabelo 2

2. Procentaĵo de pozitivaj testoj en pluraj landoj

Pandemio kaj vakcinoj tutmonde

En la mondo la situacio estas malpli bona ol en Israelo. Ĝis la fino de junio 2021, SARS-CoV-2, la viruso kiu kaŭzas Kovid-19, kaŭzis pli ol 180 milionojn da konfirmitaj infektitoj kaj ĉirkaŭ kvar milionojn da mortintoj. Malgraŭ la mondskala vakcinado, tiuj nombroj jam superas la publikajn opinisondojn fine de 2020, kiuj aŭguris similajn nombrojn nur ĝis la fino de 2021.

Krom en Israelo la vakcinoj estis relative rapide aplikitaj en Britio kaj Usono, sed en la cetera mondo multe malpli rapide, ĉu pro manko de sufiĉaj kvantoj de la vakcino, ĉu pro neefika amasvakcinigo kaj burokrataj baroj. Aperis novaj variantoj de la viruso, iuj, kiel la brita kaj barata variantoj, estas pli kontaĝaj kaj pli rapide disvastiĝantaj. La nivelo de la infektado atingis novajn altecojn en multaj landoj, aparte en Eŭropo kaj Barato. La tempa evoluo de la novaj infektitoj, trovitaj por unu miliono da enloĝantoj, estas montrita en la grafikaĵo 1, por Israelo (blua linio), Britio (rozkolora), Usono (bruna), Eŭropo (helbruna) kaj la tuta mondo (verda).

Eblas vidi la grandan kreskon en januaro 2021 en la unuaj tri landoj. Tiam (kaj en oktobro 2020) Israelo estis mondĉampiono laŭ tiu mezurilo. Alia mezuro, pli objektiva, estas la procentaĵo de pozitivaj testoj, ĝin oni vidas en la grafikaĵo 2. La evoluon de la vakcinado en pluraj landoj oni vidas en la grafikaĵo 3, kaj la situacion fine de junio en la la histogramo 4.

tabelo 3

3. Kresko de procentaĵo de vakcinitoj en pluraj landoj

 

tabelo 4

4. Procentaĵo de vakcinitoj. Malhela: dufoje vakcinitaj, helverde: nur unu dozo

Tamen la jaro 2021 alportas ankaŭ bonajn novaĵojn, ĉar post la iom malrapida komenco, la vakcinado komenciĝis grandskale en multaj landoj (grafikaĵoj 3-4). Ĝis la fermo de tiu ĉi numero (27.6.2021) la plej vakcinitaj landoj estis Britio kaj Israelo (65% de la enloĝantoj), Usono kaj Germanio (54%), simile al la Eŭropa Unio (50%). Malpli altajn procentaĵojn atingis tuta Eŭropo (40%), Brazilo (32%), dum Barato (19%) kaj Ruslando (14%) estis malpli ol la tutmonda averaĝo – 22%. (Notu la salton en la tutmonda linio post la 10a de junio, kiam oni aldonis la datumojn por Ĉinio – 43%). Tiuj nombroj reflektas la sumon de vakcinitoj, per unu aŭ du dozoj. Kiel eblas vidi en la grafikaĵo 4, nur en Israelo kaj Usono preskaŭ ĉiuj estis dufoje vakcinitaj, dum en la aliaj landoj inter triono kaj duono de la suma procentaĵo estis vakcinitaj nur per unu dozo.

Novaj vakcinoj sekvis la sukcesajn unuajn du (“Pfizer-BioNTech” kaj “Moderna”). Tio estas atesto pri la potenco de scienca kunlaboro. Evoluigo de vakcinoj kutime bezonis 10-20 jarojn, sed nuntempe ekzistas pli ol 300 projektoj de vakcino, inkluzive dekojn en progresintaj klinikaj provoj. Tiuj projektoj promesas valorajn progresojn en la vakcina esplorado, ĉar diversaj teamoj uzas malsamajn strategiojn. Iuj vakcinoj sekvas la malmodernan manieron uzi mildigitan viruson. Aliaj, kiel la vakcino “Pfizer”, malfermas novan vojon, ekzemple, preparante la imunsistemon per virusaj genoj (mRNA metodo). La vakcinoj de la ĉi-lasta speco estas pli facile fabrikeblaj grandskale, kaj pli rapide kaj facile adaptigeblaj al mutacioj.

Laŭ la sperto, akumulita en la lastaj monatoj, ĉefe en Britio kaj Israelo, la vakcinoj estas efikaj ankaŭ kontraŭ la novaj variantoj de la viruso, inkluzive de la “Barata” Delta-varianto, kiu estas signife pli kontaĝa kaj kaŭzas pli severan malsanon ol la aliaj. Vakcinoj ankaŭ povas protekti infektitajn homojn, faciligante iliajn simptomojn.

Ĝis la fino de junio 2021 estis aplikitaj preskaŭ tri miliardoj da dozoj al malpli ol du miliardoj da personoj. Tio montras la malegalan situacion inter la okcidentaj kaj la triamondaj landoj. Por efike bremsi la pandemion, oni devas vakcini la tutan mondan loĝantaron, ĉar la viruso ne distingas laŭ ekonomia stato kaj povas rapide disvastiĝi trans geografiajn barojn, malgraŭ la limigoj kaj kvarantenaj reguloj.

Povus okazi bataloj inter ŝtatoj. Ĉinio kaj Ruskando jam uzas vakcinan provizon por pligrandigi sian mondan influon. Usono kaj Britio retenis provizojn da vakcino por siaj propraj civitanoj. Multaj vivoj estas en risko. Modelo de Nordorienta Universitato en Bostono sugestas, ke se 50 riĉaj landoj ricevos la unuajn 2 miliardojn da dozoj de vakcino 80% efika, 33% de la mortoj pro Kovid-19 estos ŝparitaj, dum se la vakcino estos distribuita laŭ la loĝantaro de landoj, la nombro de ŝparitaj mortoj estos preskaŭ duobla. Tiaj konsideroj inspiras COVAX, iniciato por certigi egalan disdividon de la vakcinoj. Vakcin-bataloj povas okazi ankaŭ ene de la landoj. Se limigitaj provizoj devas ŝpari kiel eble plej multajn, sanservaj laboristoj devas esti vakcinitaj unue, poste la plej enriskaj tavoloj, kiel la pli aĝaj, sed ofte ĝuste tiuj personoj trovas sin malantaŭe en la vico.

Oni taksas ke dum unu-du jaroj estos sufiĉe da vakcinoj kaj kapablo ilin apliki por la tuta mondo. Tiam, kvankam la koronviruso ne malaperos, ĝi verŝajne, iom post iom fariĝos tolerebla, kiel multaj specoj de malvarmumo.

Malgraŭ tiu optimisma takso, survoje okazas kaj okazos ankoraŭ multe da kaoso kaj malbono. La ondo de la vintraj malsanoj en la norda hemisfero estis severa. Antaŭmendi, produkti, distribui kaj administri miliardojn da dozoj da konkurencaj vakcinoj prezentas problemojn kaj defiojn por la registaroj. Manko de la “malvarmaj ĉeloj” necesaj por konservi iujn vakcinojn, inkluzive tiujn de “Pfizer”, je minus 70°C povus kaŭzi malfruojn. Povus okazi manko de homoj trejnitaj por administri vakcinojn. Konsiderante, ke la pandemio kostis al la mondo ĉirkaŭ 8% de la monda produkto en 2020, malemo investi en tiaj aferoj certe estus eraro.

Tempo povas ŝpari vivojn, do prave la instancoj rapidas aprobi vakcinojn. Pro la tempopremo Ruslando kaj Ĉinio aprobis la uzon de vakcinoj, kiuj ankoraŭ devas esti testataj en la tria fazo. Povas evidentiĝi, ke tiuj vakcinoj funkcios malpli efike aŭ kaŭzos komplikaĵojn. Ankaŭ vakcinoj, kiuj ricevas urĝan rajtigon en la Okcidento, bezonos atentan kontroladon, ĉar ili povas funkcii malsame en diversaj grupoj aŭ doni nur efemerajn avantaĝojn. Pro tio aperas multaj teorioj – jen kvazaŭsciencaj, jen konspiraj – kial oni devas eviti tiujn vakcinojn.

Paradokse, post kiam la provizo jam troviĝos en sufiĉaj kvantoj, la problemo povas renversiĝi, al rezigno kaj rifuzo vakciniĝi flanke de kontraŭvakcinuloj kaj de skeptikuloj maltrankvilaj pro la tro rapida aproba procedo. Enketoj trovis, ke kvarono de la plenkreskuloj tutmonde rifuzus vakciniĝi. Tamen, se la vakcinoj efikos pli ol 90%, kiel ŝajnas “Pfizer” kaj “Moderna”, la registaroj povos persvadi plej multajn de siaj civitanoj vakciniĝi. Oni devas klare komuniki pri la scienca racio por aproboj kaj la kriterioj por disdono. Oni devas investi en provizoĉenoj kaj trejnado, sciante, ke parto de tiuj elspezoj estos vanaj. Oni devas eduki kaj klarigi kiel la tuta mondo gajnos, se landoj kunlaboros por distribui la vakcinojn pli juste.

Implicoj por Esperantujo

Antaŭ unu jaro kaj duono la mondo ŝanĝiĝis. Pro nevidebla estaĵo la homaro spertis katastrofon, kiu senretroire ŝanĝis multajn aspektojn de nia vivo. Unu el tiuj estis virtuala konferencado. Tiuj ŝanĝoj okazis kaj forte influis ankaŭ Esperantujon. Virtualaj kunvenoj, kiuj antaŭ unu jaro apenaŭ estis imageblaj, nun estas bone konata rutino. Jam la duan fojon la Universala Kongreso de Esperanto okazas virtuale, ŝajne ne malpli sukcese ol ĉeeste, iuj diras ke el certaj aspektoj eĉ pli sukcese. Ĉu estonte la virtualaj kunvenoj komplete anstataŭos la senperajn, ĉeestajn eventojn?

En januaro mi skribis en la revuo Esperanto, ke “UEA prepariĝas unuavice al virtuala kongreso, konsiderante ke pluraj aliĝintoj el aliaj landoj ne povos partopreni, pro enmigraj limigoj”. Efektive meze de aprilo UEA nuligis la Universalan Kongreson en Belfasto. Anstataŭe denove okazos Virtuala Kongreso 2.

Pluraj aliaj Esperanto-kunvenoj, kiujn oni esperis okazigi ĉeeste, aŭ almenaŭ hibride, devis fine okazi plene virtuale. Kvar tiaj kunvenoj, en kiuj mi partopenis kaj prelegis, estis KAEST (novembro), LUMINESK (jarŝanĝe), PSI (marto) kaj la Germana-Pola-IFEF “Transponta” kongreso (majo). Aparte elstaris la lasta, al kiu aliĝis ĉ. 350 personoj. Kadre de ĉi tiu kongreso okazis Scienca Universitata Sesio (SUS) de Akademio Internacia de la Sciencoj (AIS). Fine de mia prelego pri nigraj truoj okazis virtuala ekzameno, kiun partoprenis 22 el ĉ. 80 spektantoj. Tiuj nombroj estas similaj al la antaŭpandemiaj grandaj Universalaj Kongresoj. Ĉu virtualaj aŭ hibridaj kunvenoj estos nia estonteco? Certe la esperantistoj, kiel la tuta homaro, sopiras al la ĉeestaj kunvenoj, sed eble ne plu ekzistas revenvojo al la malnovaj kutimoj?

La sperto en Israelo, kiu dank al la amasa kaj rapida vakcinado pli frue ol la cetera mondo revenis al la rutina vivo, montras ke esperantistoj, kiel verŝajne ankaŭ homoj ĝenerale, ĉiam sopiros al la homa senpera renkontiĝo, eĉ se la virtuala kunvenado estas pli komforta. La du manieroj verŝajne restos kaj plu ekzistos paralele, kiel demonstris en la du lastaj monatoj la Tel-Aviva klubo de Esperanto.

kongresoEn aprilo la Tel-Aviva klubo komencis denove funkcii ĉeeste post unujara virtuala funkciado kiel Israela Virtuala Esperanto-Kunveno (IVEK). La unua fizika kunveno okazis eksperimente en nova loko en Ramat Gan (apudurbo de Tel-Avivo) la 20an de aprilo kun 14 partoprenantoj. Oni decidis tamen reveni al la malnova klubejo en Bejt WIZO, kie post du semajnoj okazis la dua ĉeesta kunveno. Sekve ELI decidis kunveni alterne ĉeeste kaj virtuale, por konservi la partoprenantaron de eksterlando kaj de foraj lokoj en Israelo.

La 21a Israela Kongreso en Tel-Avivo, kiu estis prokrastita de 2020 al aprilo 2021, estis denove prokrastita al oktobro 2021. Preskaŭ ĉiuj 70 aliĝintoj (el ili 25 eksterlandanoj) diris, ke ili volonte partoprenos en oktobro. ELI esperas ke pliaj aliĝos dum la proksimaj monatoj, kiam la kvarantenaj reguloj por eksterlandanoj faciliĝos.

Pliaj informoj aperas en la kongresa retejo http://esperanto.org.il/ik.html. Israelaj esperantistoj certe venos amase, ĉu ankaŭ eksterlandaj partoprenantoj povos ĝui tiun unuan hirundon de internaciaj ĉeestaj kunvenoj, turismo kaj ekskursoj? Riĉa programo, du antaŭkongresaj ekskursoj dum pli ol unu semajno atendas. Ni esperu, ke la pandemio kaj ĝiaj implicoj ebligos tion.

Amri Wandel

Ĉi tiu artikolo aperis en la junia (somera) numero de La Ondo de Esperanto (2021).
Ĉe represo aŭ citado bonvolu nepre indiki la fonton:
Papere: La Ondo de Esperanto, 2021, №2 (308).
Rete: La Ondo de Esperanto https://sezonoj.ru/2021/07/israelo-3

La Ondo de Esperanto

Klaku la supran bildon por vidi la abonmanierojn.

Pri La redakcio

Aleksander Korĵenkov, la redaktanto de ĉi tiu retejo
Tiu ĉi enskribo estis afiŝita en Mondo kaj ricevis la etikedo(j)n , , , , , , , , . Legosigni la fiksligilon.

Respondi