14 elstaraj agantoj diplomitaj dum la 2a Virtuala Kongreso de Esperanto

UEAEn la Fermo de la 2a Virtuala Kongreso de Esperanto (VK) estis anoncitaj 14 ricevantoj de la Diplomoj pri Elstara Agado aŭ pri Elstara Arta Agado, aljuĝataj de la Estraro de UEA ekde la jaro 2007.

Diplomo pri Elstara Agado

Petro Baláž, Dorota Rodzianko kaj la teamo de E@I (Slovakio) pro la elstara agado en organizado de aranĝoj kaj projektoj, inter ili KAEST (ekde 2010), SES, SEP, Poliglota Kunveno (ekde 2017), mallonge.net, kaj pro la teknika realigo de diversaj Esperanto-eventoj dum la pandemio, inter ili la Monda Festivalo de Esperanto, VK de UEA, IJK (2020) de TEJO kaj VEKI de ILEI;
Marija Belošević (Kroatio) pro la elstara agado kiel organizanto, ekde 2013, de la Tagoj de Lernado dum la Universala Kongreso kaj, en 2020 kaj en 2021, dum la VK;
Elysée Byelongo (Sud-Afriko) pro la elstara agado kiel unua afrika esperantisto, kies doktoriĝa tezo havas sekcion pri Esperanto, kaj kiel kreinto de Esperanto-kluboj en Nairobo, Zimbabvo kaj Tanzanio, inter ili la Klubo de Paco kaj Frateco, kadre de kiu li instruis la lingvon al centoj da rifuĝintoj en la Tendaro Nyarugusu, inter 1996 kaj 1998;
Eva Fitzelová kaj Johannes Mueller (Germanio) pro la elstara agado kiel kreintoj kaj prizorgantoj de la podkasto kern.punkto.info;
Irana Esperanto-Asocio (IrEA) pro la elstara agado kiel organizanto kaj gastiganto de multaj retaj eventoj, aparte ekde la komenco de la pandemio, inter ili la 7a Irana Esperanto-Kongreso, la unua virtuala kongreso en Esperantujo, en aprilo 2020, kaj la kursaro Tibor Sekelj;
Kolombia Esperanto-Ligo (KEL) pro la elstara agado pri la reta instruado de lingvoj dum la pandemio, inter ili la kursoj pri latinidaj lingvoj per Esperanto kaj du furoraj eldonoj de la Esperanto-kurso por hispanparolantoj, en 2020 kaj 2021, kun sume pli ol 1000 aliĝintoj;
Luis Obando (Kolombio) pro la elstara agado interalie kiel reviviginto kaj prizorganto de la jutuba kanalo UEAviva kaj de la voĉlegita versio de la revuoj Esperanto kaj Monato;
Rafael Lima (Brazilo) pro la elstara agado kiel kreinto kaj prizorganto de la retejo de UEA UN Esperante (unesperante.wordpress.com) kaj ĝiaj profiloj en sociaj retoj;
Suzuki Keiichiro (Japanio) pro la elstara agado kiel plenuminto de 4 periodoj kiel prezidanto de Japana Esperanto-Instituto (JEI), dum 8 jaroj kaj okaze de la 100-jara jubileo de JEI;
Wu Guojiang (Ĉinio) pro la longtempa elstara agado kiel gvidinto de la projekto Ĝemelaj Urboj kaj gvidanto de la Liaoning-a Esperanto-kultura Klubo.

Diplomo pri Elstara Arta Agado

Amir Naor (Israelo), plurfoje premiita en la Belartaj Konkursoj de UEA, pro la elstara kontribuo al la Esperanto-kulturo kiel verkisto, tradukisto de literaturo kaj kantoj kaj kiel kreinto kaj kunordiganto de la retejo verkoj.com;
Anna Striganova (Rusio) pro la elstara kontribuo al la Esperanto-kulturo kiel eldonisto, ilustristo, fabel-verkisto, pup-faristo kaj fotisto, interalie pro la lastatempa malavara donaco de multaj el siaj fotoj al Vikimedio;
Eterne Rima (Pollando/Japanio) pro la elstara kontribuo al la muzika Esperanto-kulturo kiel pioniro de la esperantista hiphopa kaj repa muziko;
Paulo Sérgio Viana (Brazilo), plurfoje premiita en la Belartaj Konkursoj, pro la elstara kontribuo al la Esperanto-kulturo kiel tradukisto, eldonisto, recenzisto kaj kontribuanto de Beletra Almanako kaj Esperanta Retradio.

Fonto: Gazetara Komuniko de UEA, 2021, №969.

La redakcio de La Ondo gratulas la diplomitojn!

La Ondo de Esperanto

Klaku la supran bildon por vidi la abonmanierojn.

Pri La redakcio

Aleksander Korĵenkov, la redaktanto de ĉi tiu retejo
Tiu ĉi enskribo estis afiŝita en Esperantujo kaj ricevis la etikedo(j)n , , , . Legosigni la fiksligilon.

Respondi