Biblioteka Apogo Bachrich 2021: La limdato prokrastita

BachrichĈi-jare UEA disdonos ankoraŭfoje subvenciojn el la Biblioteka Apogo Honore al la geedzoj Johano kaj Maria Bachrich, mallonge nomata Biblioteka Apogo Bachrich, kiu celas pliriĉigon de Esperantaj bibliotekoj, kiuj ne ricevas ŝtatajn, urbajn aŭ aliajn movadajn subvenciojn.

La fondaĵo estis starigita en 2014 de komenca kapitalo (20 000 USD) donacita de la familio Bachrich memore al Johano kaj Maria, venezuelaj esperantistoj forpasintaj en 2005 kaj 2011 respektive. Per la subvencio eblas aĉeti librojn kaj aliajn varojn ĉe la Libroservo de UEA.

En 2020 estis disdonitaj entute 2163 eŭroj al 18 bibliotekoj en Eŭropo (12 bibliotekoj en Belgio, Germanio, Italio, Francio, Rusio, Bulgario, Hispanio, Ĉeĥio), Ameriko (2 bibliotekoj en Brazilo kaj Argentino) kaj Afriko (4 bibliotekoj en Burundo, Benino kaj Ugando).

Ni invitas subvencipetojn de Esperantaj bibliotekoj tutmonde. Por plenigi vian subvencipeton, bonvolu indiki klare la nomon de la respondeca persono, poŝtan adreson al kiu UEA sendu la pakaĵon kaj detalan priskribon de la biblioteko. Bonvolu ankaŭ aldoni kromajn detalojn, kiujn la doganoj de via lando emus peti por sukcese liveri al vi la pakaĵon (ekz-e retpoŝtadreson, telefonnumeron kaj impostan identigilon de ricevonto). En via komuniko la listo de la mendotaj varoj devas aperi en tabelo, kiu nepre havu la jenon ĉekape de la kolumnoj, ekzakte en la indikita ordo:
| Titolo | Kvanto | Baza prezo (€) | Sumo (€) |

Atentu, ke la titolo kaj la baza prezo devas esti entabeligitaj ekzakte kiel ili aperas en la Katalogo de UEA. Nepre uzu la katalogon, kiam vi preparas vian subvencipeton. Malĝuste preparita tabelo multe malpliigos viajn ŝancojn akiri ajnan subvencion.

La petoj atingu la Asocion ĝis la 31a de julio 2021 retpoŝte al bachrich@co.uea.org, kopie al oraola@esperanto.org.

En la pakaĵoj sendotaj ni planas inkluzivi donacetojn por danki vian partoprenon, inter ili la unuan libron publikigitan de Unesko en Esperanto: De ideoj al agoj: 70 jaroj de UNESKO.

Okaze de duboj pri la pretigo de subvencipeto, bv. ne heziti kontakti la respondeculojn ĉe la supre indikitaj retadresoj.

Fonto: Gazetara Komuniko de UEA, 2021, №963.

La Ondo de Esperanto

Klaku la supran bildon por vidi la abonmanierojn.

Pri La redakcio

Aleksander Korĵenkov, la redaktanto de ĉi tiu retejo
Tiu ĉi enskribo estis afiŝita en Esperantujo kaj ricevis la etikedo(j)n , , , , . Legosigni la fiksligilon.

Respondi