La 17an de julio komenciĝis Esperanto-kurso de Hubei-a Esperanto-Asocio en la urbo Shiyan de la provinco Hubei. La kurso okazas ĉeeste kaj interrete, du fojojn semajne. Yin Jiaxin, vicprezidanto de Hubei-a Esperanto-Asocio, instruas Esperanton al la lernantoj. Inter ili dek lernantoj partoprenas ĉeeste kaj tri interrete.
Wang Guiying
Fonto: El Popola Ĉinio
http://espero.chinareports.org.cn/2021-07/28/content_77657263.htm