La 10an de julio Ŝanhaja Esperanto-Asocio okazigis salonon en la librejo de Ŝanhaja Universitato de Internaciaj Studoj. Shi Linjuan prezidis la salonon.
Zhou Tianhao, prezidanto de la asocio, anoncis, ke Shi Linjuan kaj Zhang Xuelei estis aldone elektitaj konsilianoj de la asocio kaj Zhang Han – vicprezidanto de la asocio. Poste Zhang enkondukis la konceptojn pri La Libro de Ŝanĝiĝoj en la ĉina lingvo kaj Esperanto. Wang Minhao, honora prezidanto de la asocio, diskonigis la poemon Odo al Umefloro de Mao Zedong.
Zhou bonvenigis la usonan esperantiston Noam Mohr kaj faris resuman paroladon.
Shen Xiaoxi
Zhang Xuelei
Fonto: El Popola Ĉinio
Shi Linjuan prezidas la kunvenon.