Oni ofte renkontas la aserton, ke la fraza vortordo en Esperanto estas libera1. Tio estas iasence vera; tamen oni atentu, ke la vortordo ludas gravan rolon en Esperanto, ĉar ĝi distingigas inter tio, kio estas jam «konata» (ekz‑e, antaŭe menciita) kaj tio, kio estas «nova». La baza principo estas simpla: la «konata» parto kutime aperas unue en la frazo, kaj la «nova» parto aperas fine. Depende de la gramatika tradicio, la «konatan» parton oni nomas temo, topiko, aŭ antaŭsupozo, kaj la «novan» parton remao, komento, aŭ fokuso.
Ĉiu el tiuj terminoj havas sian apartan difinon kaj utilon, sed en ĉi tiu dokumento ni uzos la konceptojn temo kaj remao. Pere de ili ni prezentos ampleksigon kaj precizigon de la baza principo de la vortordo, kaj ni klarigos la vortordon en kelkaj atentindaj frazoj de la Fundamenta Ekzercaro. Ni okupiĝos ĉefe pri indikaj propozicioj.
[…]
La estraro de la Akademio de Esperanto kaj la direktoro de la Sekcio pri Gramatiko:
Probal Dasgupta, prezidanto
Brian Moon, vicprezidanto
Otto Prytz, vicprezidanto
François Lo Jacomo, sekretario
Sergio Pokrovskij, direktoro de la Sekcio pri Gramatiko
Ĝi estas nur enkonduko. Legu la tutan raporton en la Oficialaj Informoj de la Akademio de Esperanto, Numero 34 – 2021 07 14.