Gaston Waringhien 120-jara

WaringhienAntaŭ 120 jaroj, la 29an de julio 1901 en la familio de la lingvoinstruisto Arthur Waringhien (1860-1925), kaj ties edzino Elise Sophie Waringhien (fraŭline: Descamps, 1865-1956) en la nordfrancia urbo Lillo (france: Lille) naskiĝis la filo Gaston. Gaston Joseph Waringhien [pron.: gastón ĵozéf varengjén] brile studis: licenciato pri literaturo (1920), supera diplomo pri historio de religioj (1921), nur 22-jara en 1923 li iĝis agregaciulo pri klasika filologio (la plej alta konkursposteno en la francia instrusistemo).

En 1923-26 Gaston laboris kiel instruisto en Saint Orner (dep. Pas-de-Calais), Douai, Tourcoing (ambaŭ en dep. Nord); ekde 1926 li instruis la latinan, grekan kaj francan en la liceo Faidherbe en Lillo. En aŭgusto 1939 Waringhien ekloĝis en Turo, sed en septembro li estis mobilizita kiel oficiro en ĉifrosekcio. De la 27a de junio 1940 li estis militkaptito ĉe Donon (Alzaco); pro aŭskultado de BBC en septembro 1942 li estis translokita al koncentrejo en Lubeko. La 2an de majo 1945 lin kaj liajn samsortanojn liberigis la brita armeo.

Reveninte al Turo, Waringhien instruis en la liceo Descartes (1945) kaj en la Tura Universitato (1947). En 1949 li ekloĝis en Choisy-le-Roi apud Parizo kaj eklaboris kiel instruisto en la liceo Lakanal en Sceaux (Pariza suburbo). Post la emeritiĝo (1962) li loĝis en Vitry-sur-Seine (Pariza suburbo) kaj en Parizo.

Kadre de ministra komisiono Gaston Waringhien partoprenis en la verkado de la kurso de la baza franca lingvo (1951), li ankaŭ lekciis pri literaturo en la Pariza Brita Instituto (1956), kunlaboris en la dekvoluma enciklopedio Larousse; verkis france, tradukis el la angla francen, ĉiusemajne recenzis literaturaĵojn en la radiostacio de Lillo (de 1930). Dum la intermilita periodo Waringhien aktivis en framasonismo kaj en la socialista partio, laŭ kies listo li iĝis magistratano de Lillo (1935), sed post la Dua Mondmilito li ne realiĝis al tiuj movadoj, ĉar ili, malkiel la Esperanto-movado, ne interesiĝis pri lia sorto dum lia kvinjara mallibero.

En 1922 Gaston edziĝis kun lingvoinstruistino Andrée Marie Léontine Delebarre (1900-77). Infanoj: Francis (1923, mortis bebaĝe), Marc-Olivier (1927-37), Annette (post la edziniĝo: Richardeau, 1931-).

15 mil 250 artikoloj sur 3 mil 285 paĝoj

La 15-jara Gaston konatiĝis kun Esperanto en 1916, danke al la belaj okuloj de la filino de Gaston Lephay, la helpkasisto de la 1a Universala Kongreso en Bulonjo-ĉe-Maro (1905). Sed lia intereso pri Esperanto ne estis nur lirika, kvankam Duonvoĉe poste montris lin poeto elstara kaj unika, ĝi estis aŭtente lingva, ĉar filologio estis la estonta fako de la juna Gastono. Nur 24-jara li estis elektita membro de la Lingva Komitato, la prototipo de la nuna Akademio de Esperanto.

Kiel filologo, li havis pli bonan bazon por la praktika Esperantologio ol kuracistoj, inĝenieroj kaj natursciencistoj. Kaj li baldaŭ engaĝis sin en laboro pri la du plej gravaj branĉoj de Esperantologio – gramatiko kaj leksiko.

Kvankam fine de la 1920aj jaroj ekzistis pluraj dulingvaj vortaroj, mankis bona unulingva vortaro de Esperanto, kiu havus superan aŭtoritaton por la ordinaraj lingvouzantoj, kaj servus kiel bazo por la esperantistaj leksikologoj kaj leksikografoj. La antaŭmilitaj vortaroj de Boirac, Vérax kaj Kabe jam eksmodiĝis kaj postrestis de la postmilita lingvoevoluo kaŭzita de la ekapliko de Esperanto en la socio (SAT) kaj scienco kaj de la vigliĝo de la literatura vivo (Literatura Mondo). Estis danĝero por la juna lingvo, ke kompilantoj de dulingvaj vortaroj kaj de la lernolibroj ne havis ĝisdatan unuecan leksikan bazon.

Tion bone konsciis la fondinto de SAT Eŭgeno Lanti. Li konvinkis en decembro 1927 la direktoron de la Akademia Sekcio pri la “Komuna Vortaro” profesoron Émile Grosjean-Maupin ekzorgi pri la vortaro, kiu “estu oportuna, praktika gvidilo por la ordinaraj esperantistoj”.

Waringhien, precipe post la malsaniĝo de Albert Esselin fariĝis la ĉefa kunlaboranto de Grosjean-Maupin. Plena vortaro de Esperanto aperis en oktobro 1930 kaj en julio 1934 aperis la dua eldono, funde reviziita kaj aktualigita. Ĝi entenis ĉ. sep mil artikolojn kun multaj frazoj kaj tipaj ekzemploj kolektitaj kaj kribritaj de Grosjean-Maupin kaj Waringhien.

GdLa vortaro havis kolosan sukceson kaj estis dek-foje reeldonita de SAT, servante kiel enspezo-fonto por ĉi tiu klasbatala organizaĵo. Lanti antaŭvidis evoluigi ĝin al ilustrita enciklopedieto laŭ la modelo de Petit Larousse Illustré. Liberiĝinte el la kaptiteco, Waringhien sole ekentreprenis la taskon, kontrolante la ekzemplojn kaj trakribrante novajn librojn kaj vortarojn, kaj serĉante kunlaborantojn por la scienc-teknika leksika materialo.

“Ĉar la cirkonstancoj ne favoris en tiu tempo la eldonon de granda vortaro” Waringhien decidis uzi la akiritan materialon en Esperanta-franca vortaro, kiu estis “kvazaŭ la ĝenerala provado de la P.I.V.” Grand Dictionnaire Espéranto-Français aperis en oktobro 1957, samtempe kun la unua sovetia sputniko, kaj por triona jarcento estis la plej bona Esperanta-nacilingva vortaro – nur en la jaroj 1990aj estis eldonitaj pli ampleksaj vortaroj.

PIV

Waringhien kun la manuskripto de PIV antaŭ transdono de ĝi al la eldonejo (julio 1966).

Intertempe Waringhien preparis Suplementon al PV, kiu aperis en junio 1954 kun 966 artikoloj, sed li konfesis, ke “la redaktado de tiuj du verkoj evidentigis la neeblon daŭrigi sola tiel ampleksan laboron”. La helpantoj estis trovitaj, kaj en aprilo 1960 Waringhien komencis la redaktadon de la manuskripto de la Plena Ilustrita Vortaro de Esperanto. La definitiva tajposkripto ampleksis 15 mil 250 artikolojn sur 3285 paĝoj.

La pli ol 1300-paĝa PIV aperis en 1970 kaj signis la novan fazon de la lingvoevoluo – ĝi fariĝis la ĉefa referencilo por la esperantistoj, kio ne sukcesis fariĝi la fundamenta Universala Vortaro. En 1987 aperis la Suplemento al PIV, kiu kronis lian leksikografian laboron – ĝin stafete reprenis Michel Duc Goninaz, ricevante konsilojn de Waringhien ĝis ties vivofino.

Gramatikon li ja konas …

Nur la vortarista laboro sufiĉus por eternigi Waringhien en Esperantujo. Sed nek eternigon, nek sufiĉecon li alstrebis. La vortaro nur donas la lingvan materialon kiun la gramatiko vivigas. Ĉiu kursfininto, ekdaŭriginta la lingvostudojn, scias ke la notoraj 16 reguloj – iam vaste propagataj de la entuziasmaj esperantistoj – neniel estas la gramatiko de Esperanto. Oni bezonas pliajn klarigojn. Ĝuste per gazetaj klarigoj pri gramatikaj problemoj Waringhien komencis, kaj en 1935 aperis ĉe Literatura Mondo la unua eldono de la Plena Gramatiko de Esperanto kunverkita de Gaston Waringhien kaj Kálmán Kalocsay.

La maniero de la kreado de PG similis al tiu de PV – registrado de la lingvaj tradicioj, unuavice de la Zamenhofa lingvouzo, kribrado, sistemigado kaj prezentado en la formo laŭeble komprenebla.

1930aj jarojSed tiu laboro montriĝis pli malfacila ol la leksika, ja la kunaŭtoroj ne disponis pri bone ellaborita terminologia aparato, per kiu oni povus priskribi la lingvon. Rezultis volumo impona, sed multe pli komplike uzebla ol PV. Cetere, eble tiel devus esti, ja la vortaroj estas multe pli ofte uzataj ol gramatikoj. Se en la koncerna lingvo ekzistas fidinda nacilingva priskribo de Esperanto aŭ bona lernolibro, la averaĝa lingvouzanto ne bezonas pli plenan gramatikon, kiu estas pli necesa por la esperantologoj, verkistoj, tradukistoj kaj redaktoroj. Tamen la unua eldono de PG estis rapidege elaĉetita, eble ĉar iujn el la aĉetintoj motivis neceso havi, sed ne nepre uzi ĝin.

En 1938 sekvis la dua eldono, en kies prefaco Kalocsay kaj Waringhien devis respondi al la kritikoj. La tria eldono sekvis en 1958–64, kaj la kvara titolita Plena Analiza Gramatiko de Esperanto estis eldonita en 1980, post la forpaso de Kalocsay.

PG kaj PAG, kiel menciite, ricevis abundan kritikon, foje justan, sed pli ofte nekompetentan, sed ĝis nun nek la Akademio, nek aparta(j) aŭtoro(j) sukcesis verki pli bonan gramatikon. Kaj estas malfacile dubigi la vortojn de Waringhien: “malgraŭ la neeviteblaj mankoj, ĝi efike kontribuis, kaj – mi esperas – kontribuos plu, same kiel la Plena Ilustrita Vortaro sur alia tereno, al la stabiligo kaj unuecigo de nia lingvo…”

La plej aŭtoritataj Esperantaj vortaro kaj gramatiko de la plej grava inter la esperantologoj (jam estis menciite, ke li prezidis la Akademion de Esperanto en 1963-79) ne estis liaj solaj lingvistikaj verkoj. La jam menciitan grandan Esperanto-francan vortaron kompletigas liaj didaktikaj verkoj por francaj lernantoj de Esperanto – ja li estis profesoro kaj fondinto de la Franca Esperanto-Instituto (en 1934) – eble la plej grava el tiuj estas lia lingvopriskribo por “la uzo de la beletro-ŝatantoj” (1946).

Kun Kalocsay li kunaŭtoris ankoraŭ unu fundamentan konsultverkon. Temas pri la Parnasa gvidlibro (1932, 2a eld. 1968, 3a eld. 1984), kiu estas ĝis nun la ĉefa metia libro por la komencantaj poetoj.

La Montaigne de Esperanto

En multaj artikoloj kaj recenzoj Waringhien poluris sian doktan stilon, ĝis li fariĝis, laŭ Fernando de Diego, “nia unua originala eseisto … senrivala dum ankoraŭ multaj jaroj”, ni diru, la Montaigne de Esperanto. En siaj eseoj Waringhien belstile meditas pri la problemoj de la kulturo, historio kaj lingvo, montrante eminentan erudicion, penetremon kaj, ofte, humuron. Jen li rolas kiel enketanta ĵurnalisto, jen kiel mistifikanto, jen kiel skeptikulo.

Liaj eseoj estis eldonitaj per kvin apartaj volumoj.

Lingvo kaj vivoEseoj 1. Beletro estis lia unua esearo. Ĝin eldonis en 1956 alia elstarulo – Juan Régulo-Perez en la serio Stafeto. En ĝi Waringhien prezentas kelkajn gravajn verkojn: La Biblio, Hamleto, Infero k. a. Sekvas literaturaj portretoj de Grosjean-Maupin, Lanti, Helmi Dresen, kaj librofine troviĝas alitemaj literaturaj eseoj, kiel Sprito kaj humuro, La detektivromano, La kiso, Best-albumo de poetoj. La dua eldono sekvis en la jubilea jaro 1987 kiel Beletro, sed ne el katedro.

Lingvo kaj vivo, eldonita en 1959, fariĝis eble la plej grava esearo en nia kulturo. La trafaj, kelkloke paradoksaj, konstatoj de Waringhien iom post iom fariĝas parto de nia baza sciaro, speciale, se temas pri la praEsperanto de Zamenhof. Kial la lingvo fariĝis tia, kia ĝi fariĝis, sed ne tia, kia Zamenhof planis ĝin? Kial ĝi ne fariĝis “la facila lingvo”? Kio pri la landnomoj, pasivo kaj neologismoj? Ĉu estas fidinda la teksto de la Originala Verkaro? Fine mallonga, sed tre valora “Historia skizo de la esperanta movado”.
(En la Kolektiva Esperanto-Biblioteko, funkciinta en Jekaterinburgo dum 1982-98, Lingvo kaj vivo estis unu el la plej legataj libroj, se escepti lernolibrojn kaj vortarojn. Ŝajnas, ke ĝin tralegis ĉiu el la uralaj kaj siberiaj esperantistoj kulture aktivaj. Tial mi kelkfoje estis embarasita, ĉar mi ne povis ĉebezone konsulti ĝin, kaj finfine mi mem sukcesis aĉeti la esearon.)

“Homo estas la sola besto, kiu konscias, ke ĝi mortos. Kaj tiu ideo estas tiel senkuraĝiga, ke, por ŝirmi sin kontraŭ pereiga malespero, la homa raso elpensis tiujn ekranojn, kiaj estas la religio, la arto kaj la scienco”, – antaŭparolas Waringhien en Ni kaj ĝi, kiu memorigas, ke Waringhien studentaĝe okupis sin pri historio de religioj. Religio kaj arto, kaj kristanaj dogmoj estas la temo de tiu volumo. Pilgrimo al la fontoj kaj kritiko sen mallaŭdo – jen la recepto de ekvilibro. Ivo Rotkvić diris pri Ni kaj Ĝi: “… eĉ se nur por ĝin tralegi, plenvalorus ellerni Esperanton”.

1887 kaj la sekvo… aperis en 1979 (reeld. 1990) kiel kolekto da eseoj Esperantologiaj, speciale pri Zamenhof. Tio ne estas hazarda, ĉar Waringhien ne malpli elstara zamenhofologo ol Holzhaus, Dietterle kaj Maimon. Ankoraŭ en 1948 li editoris duvoluman kolekton Leteroj de Zamenhof, kiujn li mem eltrovis. Plue, li saĝe editoris Lingvajn respondojn (1962) de la unua esperantisto. Verŝajne, same kiel Lingvo kaj vivo tiu esearo “devas” esti tralegita de ĉiu konscia esperantisto, speciale La ideologia dramo de L. L. Zamenhof, kaj La inkunabloj de Esperanto, kaj Kulisaj manovroj (kiu dokumente malkovras la konspiron de la estontaj idistoj) kaj … fakte, necesas listigi la tutan enhavtabelon. La alia duono de 1887 pritraktas la lingvon, speciale la vortarojn kaj lian metodon en la leksikografio, kiu rezultigis al ni PIVon.

Eseoj 5La kvina volumo Kaj la ceter’ – nur literaturo (1983), same kiel la unua, traktas literaturon, per nuancita maniero. La unuaj du partoj prezentas memoraĵon pri Kalocsay – la “verkofrato” de Waringhien. La tria parto pritraktas la Esperantan literaturon, precipe la traduk-literaturon. La lasta parto profundigas la kompar-literaturan tradicion de Beletro sub la rubrika titolo Vizite ĉe najbaroj.

Eble tiu lasta volumo primeditas malpli akrajn problemojn, sed ĝuste en ĝi la stilo de Waringhien atingas sian plejon, ekzemple, en la ĝuinda Fantomsimpozio pri la mirfabeloj kuniganta opiniojn de reale malrealaj Suzaneta, Arieh ben Guni kaj G.E.Maura, per tio memorigante – kvankam alidimensie – la literaturajn eseojn de Borges.

La Nica: Nia kulturarkivo

LNLRLia eseemo estas konstatebla ankaŭ en La Nica Literatura Revuo (1955–62), kiun William Auld prave titolis “kulturarkivo”. Kvankam en La Nica aperis gravaj beletraj verkoj originalaj kaj tradukaj, nuntempe oni relegas precipe la recenzajn eseojn kaj la lingvohistoriajn studojn, speciale tiujn pri Zamenhof de Naftali Cvi Maimon, kiuj en 1978 aperis libroforme kiel La kaŝita vivo de Zamenhof formetinta la tabuon pri la cionismo de la iniciatoro de Esperanto.

La revuo de Waringhien, kiun finance sponsoris la modestega Raymond Fiquet, fariĝis evento en la Esperanta kulturo, kun kiu laŭ la graveco revuokampe povas esti komparebla eble nur Literatura Mondo (en kiu Waringhien kunlaboris, kaj poste li kunlaboris en Norda Prismo, Horizonto, Iltis-Forumo, Literatura Foiro).

Post la eleganta fermo de La Nica Waringhien daŭre redaktoris, kompiladis, antaŭparolis kaj editoris, sed ne plu revuojn, kies aperritmo estas kateno tro strikta.

Ankaŭ ĉi-sfere li montris emon al gravaj kulturaj verkoj, la Leterojn kaj Lingvajn Respondojn sekvis Fundamenta Krestomatio, posteume eldonita de UEA, kun antaŭparolo kaj notoj de Waringhien.

Versoj, versoj…

duobvoĉeSe oni bone konas Waringhien praktike kiel la aŭtoron de PIV kaj de PAG, kaj multaj almenaŭ iomete scias pri liaj eseoj kaj La Nica, lia poezio, precipe la originala, restas malmulte konata. Sed tio estas komprenebla, ja eĉ Kalocsay, la plej granda el la Esperantaj poetoj, longe restis en ombro de la malpli profunda, sed pli populara “popola” poeto Julio Baghy. Oni devas esti preparita por ĝui verkojn intelektajn.

Waringhien tradukis plejparte francan poezion, kvankam oni konas liajn tradukojn el la persa de Omar Kajam (poste Auld tradukis robaiojn de Kajam el la anglaj versioj de Eduard Fitzgerald, pli konataj en la eŭropa tradicio), el la germana – Heinrich Heine Kantoj kaj romancoj (kun Kalocsay), kaj el la itala – Dekamerono!

Ne kvante, sed precipe kvalite elstaris liaj tradukoj el La floroj de l’ malbono de Charles Baudelaire (estas simbole, ke tradukoj de Waringhien komencas kaj finas la volumon).

Estus lacige listigi ĉiujn librojn, en kiuj traduke partoprenis Waringhien, sed oni ne povas ne diri pri la mirinda kvar-voluma poezia antologio Tra la parko de la franca poezio kun iom malpli ol mil paĝoj, kun poemoj zorge elektitaj kaj tradukitaj de Gaston Waringhien, kaj ĝuinde prefacitaj de li. Eble la kvara el la volumoj, La romantika periodo, estas la plej signifa – ja la envolumaj poemoj de la 19-jarcenta franca poezio estas integra parto de la ĝenerala homa kulturo, kiel la fama Aŭtuna Kanto de Paul Verlaine.

Paul Verlaine
Aŭtuna Kanto

Pro l’ plora son’
De l’ violon’
    Aŭtuntona,
Min en la kor’
Lezas langvor’
    Monotona.

Sufoksentum’
Kaj palo, dum
    Hor’ sonoras,
Memoras mi
Tagojn kun ŝi,
    Kaj mi ploras;

Kaj vagas plu
Laŭ ventosku’
    Sen alia
Malbona cel’
Ol tiu de l’
    Mort’ folia.

Estas bedaŭrinde, ke nur malmultajn poemojn originalajn Waringhien postlasis, kaj sub tiuj aperis la nomoj de Georgo Stefano Maura (panamano) kaj Georgo Peterido Peneter. Sed eĉ tiu malmulto sufiĉis por esperantistiĝo kaj poetiĝo de la perma artisto Pavel Pavlov traleginta en la novlernita lingvo eseon pri la poezio de Waringhien far Michel Duc Goninaz en la 112a Literatura Foiro, precipe per la mildaj erotikaĵoj, kiel la tristrekaj miniaturoj de la “filo” de Peter Peneter:

Dorsturne al gapanto
knabino ellasas sian pilkon
kaj ĝin levas – genustreĉe

Super la altaj kalkanumoj
kuspiĝas kaprica pugo
kiel de kuniklet’

Sub la somera robo
apenaŭa ombret’
– blonda aŭ bruna?

Spirataj ŝtuparoj
de la knabinliceo –
spirhaltigaj perspektivoj!

Fandiĝanta kis’
kaj la langeto
vibranta pistil’

Ĉiuj muskoloj rigidaj
ŝiaj femuroj laŭre
kronis miajn tempiojn

Pro la erotikeco, pli konata ol Maura estas Georgo Peterido Peneter per La travestiita muzo en La libro de amo (1965), kie li denove kunlaboris kun Kalocsay – Peter Peneter, la aŭtoro de la Sekretaj sonetoj. (Plia mistifikaĵo, la prefacon verkis la jam menciita Arieh ben Guni – anagrame Baringhien, kaj eldonis l’ Akacio en Byblos en la fantazia dato 1969.)

Evidente pravas Duc Goninaz, ke “Waringhien superis sian modelon kaj kolegon Peneter-Kalocsay sur tiu elektita tereno, kiu ankoraŭ grandparte restas neesplorita teritorio en la puritana Esperantujo”.

* * *

1980ajĈio havas la finon. Ankaŭ la longega vivo de Gaston Waringhien, konservinta viglajn menson kaj korpon ĝis la lasta momento. La 19an de decembro 1991 Perla Martinelli, la redaktorino de Literatura Foiro, de la mateno estis en la apartamento de la 90-jara profesoro, ĝis tagmeze priparolante la korektojn en la presprovaĵo de Dekamerono. Sekvis tagmanĝo en pariza restoracio kun esperantistaj amikoj kaj la sekva rendevuo estis fiksita por la venonta tago. Sed la rendevuo ne okazis, kaj la redaktorino devis repreni la lasitajn materialojn el la domo, kie “li matene kuŝis en sia lito kun la serena mieno de dormanto, neniel tuŝita de zorgoj aŭ ĉagrenoj”. Gaston Waringhien estis entombigita apud sia edzino en Aigné (dep. Sarthe).

La lasta skribaĵo de Waringhien estis lia aliĝdeklaro al la Esperanta PEN, fondita tri semajnojn antaŭe. Sian deklaron li akompanis per bonhumora emfazo, ke “verkinte pli ol sesdek librojn, certe mi povas plenrajte eniri tiun klubon de profesiuloj”.

Ja en ĉi tiu sesdeko estis pluraj ĉefverkoj de nia kulturo!

Okaze de lia 80-jariĝo (kun kvarjara malfruo) aperis la festlibro Li kaj ni (1984), editorita de R. Haupenthal, kiu per ĝia eldono fondis la tradicion de festlibroj en Esperanto; en 2000 A. Cherpillod aperigis 80-paĝan dulingvan monografion (la dua, 96-paĝa eldono aperis en 2014) pri Waringhien; R. Haupenthal en 2009 eldonis bibliografion kun listo de 639 liaj publikigaĵoj. Okaze de la centa datreveno de Waringhien (2001) strato kaj biblioteko en Aigné ricevis lian nomon. Kadre de la 100a UK en Lillo (2015) estis inaŭgurita memortabulo ĉe lia naskiĝdomo.

Ĉefaj verkoj de Gaston Waringhien

Plena vortaro de Esperanto (Kun É. Grosjean-Maupin k. a., 1930);
Kiel fariĝi poeto aŭ Parnasa gvidlibro (kun K. Kalocsay, 1932; ekde la 2a eldono (1968) ĝi aperis kun la titolo Parnasa Gvidlibro);
Plena Gramatiko de Esperanto (kun K. Kalocsay, 1935);
La Rochefoucauld F. de. Pripensoj aŭ sentencoj kaj primoraj maksimoj (Tr., 1935);
Duonvoĉe (1939);
A.B.C. d’Espéranto à l’usage de ceux qui aiment les lettres (1946);
Kajam O. Poemoj (Tr., 1953);
Eseoj I: Beletro (1956; 2a eld. reviziita kaj ampleksigita: Beletro, sed ne el katedro, 1987);
Grand dictionnaire espéranto-français (1957);
Baudelaire C. La floroj de l’ malbono (Tr. kun K. Kalocsay k. a., 1957);
Lingvo kaj vivo (1959);
Libro de amo (Kun K. Kalocsay, 1965);
Heine H. Kantoj kaj romancoj (Tr. kun K. Kalocsay, 1969);
Plena Ilustrita Vortaro de Esperanto (1970);
Ni kaj ĝi: Pri religio kaj arto (1972);
Nerval G. de. La ĥimeroj (Tr., 1976);
Heredia J. M. de. La trofeoj (Tr., 1977);
1887 kaj la sekvo… (1980);
Plena Analiza Gramatiko de Esperanto (Kun K. Kalocsay, 1980);
Kaj la ceter’ – nur literaturo (1983);
Tra la parko de la franca poezio (Tr., 4 vol., 1977-84);
Kajjam U. La robaioj (Tr., 1984);
Francaj kanzonoj malnovaj kaj modernaj (Tr. kun R. Bernard, 1991);
Boccaccio G. Dekamerono. Unuaj tri tagoj (Tr. kun P. Martinelli, 1995);
Alilingvaj erotikaj poeziaĵoj (Tr. M. Duc Goninaz kaj G. Lagrange, 2003).

Pri Gaston Waringhien

Libroj

Borsboom E. Kie miozotas memor’. Hago, 2017, p. 152-155;
Cherpillod A. Gaston Waringhien. Heroldo de la internacia lingvo. 2a eld. Courgenard, 2014;
Enciklopedio de Esperanto. 2 vol. / Red. L. Kökény, V. Bleier. Budapest, 1934. P. 572;
Gorecka H., Korĵenkov A. Nia diligenta kolegaro: Biografioj de 200 eminentaj esperantistoj. Kaliningrado; Kaunas, 2018. P. 295-297;
Gorecka H. PV… PIV… NPIV… Haupenthal R. Parnasa Gvidlibro. Minnaja C. Plena (Analiza) Gramatiko de Esperanto (Dek libroj. Kaliningrado; Kaunas, 2010, p. 11-16, 20-22);
Haupenthal R. Gaston Waringhien (1901-1991). Bibliografio de liaj publikigaĵoj. Bad Bellingen, 2009;
Li kaj ni: Festlibro por la 80a naskiĝtago de Gaston Waringhien. Antverpeno; La Laguna, 1985.
Minnaja C., Silfer G. Historio de la Esperanta Literaturo. La Chaux-de-Fonds, 2015. P. 166-170, 273-276, 459-463;
Pleadin J. Ordeno de Verda Plumo: Leksikono pri esperantlingvaj verkistoj. Đurđevac, 2006. P. 251-252;
Sutton G. Concise Encyclopedia of the Original Literature of Esperanto. New York, 2008. P. 171-179, 657-659.

Gazetoj

Intervjuo kun profesoro Waringhien (Hungara Vivo, 1980, №4);
Duc Goninaz M. La poezia verkaro de Gaston Waringhien (Literatura Foiro, 1988, №112);
Mia nomo ne estas sufiĉe poezia: István Ertl intervjuas Gaston Waringhien (Budapeŝta Informilo, 1990, №12);
Iltis-Forumo, 1991, №2 (dediĉita al G. Waringhien okaze de ties 90-jariĝo);
Boulton M. Stelo radios longe post estingiĝo (Sennacieca Revuo, 1992, №120);
Esperanto, 1992, №2 (duone dediĉita al G. Waringhien okaze de ties morto);
Korĵenkov A. Gaston Waringhien (La Ondo de Esperanto, 2001, №6).

Aleksander Korĵenkov

Ĉi tiu artikolo aperis en la novaĵretejo La Ondo de Esperanto.
Represo permesata nur kun permeso de la aŭtoro, Aleksander Korĵenkov.
Ĉe represo aŭ citado bonvolu indiki la fonton:
La Ondo de Esperanto https://sezonoj.ru/2021/07/Waringhien

La Ondo de Esperanto

Klaku la supran bildon por vidi la abonmanierojn.

Pri La redakcio

Aleksander Korĵenkov, la redaktanto de ĉi tiu retejo
Tiu ĉi enskribo estis afiŝita en Aleksander Korĵenkov, Historio de Esperanto, Kulturo kaj ricevis la etikedo(j)n , , , , , , , , , , , , . Legosigni la fiksligilon.

Respondi