Se vi lernas Esperanton per Duolingo, eble vi aŭdis kelkajn vortojn tie, kiujn vi ne tuj komprenis. En tiu ĉi filmeto, la TEJO-estrarano Karina Oliveira klarigas la signifon de 11 apartaj vortoj el la Esperanto-kurso en Duolingo, kiujn eble vi ne konas! Krokodili, gufujo, kabei… Pere de tiuj vortoj, vi malkovros multajn interesajn aferojn pri la Esperanto-komunumo!
Spektu la filmeton en jutubo: https://youtu.be/X2qJz1TeNxY
Fonto: www.tejo.org