Recitado de Esperantaj poemoj

RecitadoOkaze de la 134a datreveno de Esperanto kaj de la unua datreveno de sia fondiĝo Liaoning-a Esperanto-Kultura Klubo (LEKK) solene okazigos La 2an Liaoning-an Recitadon de Esperantaj Poemoj je la 25a de julio 2021, en Shenyang, la ĉefurbo de la provinco Liaoning (Ĉinio). Se vi volas partopreni en la recitado, ni varme bonvenigas vin kaj atendas viajn verkojn kaj videojn (malpli ol kvar minutoj) ĝis la 25a de junio 2021.

1. Ni aranĝos iujn esperantistojn voĉlegi la verkojn elektitajn.

2. Vi alŝutas vian videon al iu retejo aŭ alia reta servo, se vi nemalfacile retsendas. Ni surloke elsendos tiujn videojn aljuĝitaj, kun bone aŭdebla voĉo kaj klare videbla vilaĝo.

3. Estas necese doni la nomon kaj la naciecon de la aŭtoroj kaj legantoj.

Se vi volas esprimi gratulojn aŭ bondezirojn al la recitado, ni atendas tiajn mesaĝojn ĝis la 10a de julio 2021.

Mi pensas, ke la recitado estos unu el nemultaj grandaj eksterretaj Esperanto-aktivadoj en la mondo pro la pandemio, kaj kredas, ke ĝi vokas vian intereson.

Antaŭdankon pro viaj atento, helpo kaj partopreno.

Wu Guojiang
Prezidanto de LEKK
ghemelurboj@sina.cn

Ĉi tiu artikolo aperis en la novaĵretejo La Ondo de Esperanto.
Ĉe represo aŭ citado bonvolu indiki la fonton:
La Ondo de Esperanto https://sezonoj.ru/2021/06/poezio-8

La Ondo de Esperanto

Klaku la supran bildon por vidi la abonmanierojn.

Pri La redakcio

Aleksander Korĵenkov, la redaktanto de ĉi tiu retejo
Tiu ĉi enskribo estis afiŝita en Esperantujo kaj ricevis la etikedo(j)n , , , , , , , , , , . Legosigni la fiksligilon.

Respondi