Nitobe-Simpozio 2021

NitobeDe 1996 la Nitobe-Simpozioj kunvenigas diversajn spertulojn kaj aliajn koncernatojn, por ke ili priparolu aktualaĵojn de lingvopolitiko en internaciaj kuntekstoj. La serion oni nomis laŭ la japana internaciisto kaj diplomato Nitobe Inazō, kiu oficis kiel ĝenerala vicsekretario frue en la historio de la Ligo de Nacioj, kiam ĝi komencis studi lingvopolitikon eksplicite kaj je la internacia nivelo.

La Simpoziojn organizas la Centro de Esploro kaj Dokumentado pri la Monda Lingvo-Problemo kunlabore kun diversaj lokaj partneroj kaj subvenciate de Esperantic Studies Foundation. Ĉi-jare ni ĝojas pro nia partnereco kun la Fako pri Aplikataj Sociaj kaj Politikaj Sciencoj ĉe la Universitato de Ulstero por esplori temon tre gravan en la kuntekstoj nord-irlanda, eŭropa kaj internacia: “Lingvoj, konfliktoj kaj sekureco”.

Kiam ajn rolas en konflikto lingvopolitiko, ĝi implikiĝas en reto de aliaj temoj, ekzemple etna kaj rasa identecoj, religio, rajtoj je tereno kaj proprietaĵo, kaj partoprenado en demokratio. Tamen, oni ofte subtaksas la lingvan flankon kaj ankaŭ la malfacilon de kompromisoj justaj kaj daŭripovaj per lingvaj aktoj kaj politikoj. La elstaraj kontribuantoj al la ĉi-jara simpozio certe iluminos pli hela ĉi tiun nemalhaveblan flankon de konfliktosolvado kaj packonstruado.

La ĉi-jara simpozio estos pro la cirkonstancoj virtuala aranĝo, kaj okazos dum du tagoj tuj post la VK – la 26an kaj 27an de julio. La tuta evento estas senpaga, sed nepras sin registri.

La programo estas enhave riĉa kaj prezentoj esploros kvar ĉefajn kampojn kun nuntempa graveco al la temo: Lingvopolitiko en Nord-Irlando kaj la sekvoj por la dividado de la povo en konfliktantaj socioj; Lingvo kadre de sekureco kaj konfliktosolvado en Eŭropo; Lingvo en humanecaj krizoj kaj anticipa packonstruado mondskale; kaj Antaŭenpuŝi lingvan justecon. Vizitu la retpaĝon por trovi pli da detaloj rilate la programon.

La laborlingvoj de la simpozio estas la angla kaj Esperanto kun samtempa interpretado, kaj ni ĝojas anonci, ke interpretos por ni Duncan Charters kaj Istvan Ertl.

Prizorgas aliĝadon la Universitato Ulster kaj oni rajtas nun aliĝi.

Moderigantoj: Michele Gazzola, Angela Tellier, Mark Fettes, Humphrey Tonkin.

Fonto: Gazetara Komuniko de UEA, 2021, №956.

La Ondo de Esperanto

Klaku la supran bildon por vidi la abonmanierojn.

Pri La redakcio

Aleksander Korĵenkov, la redaktanto de ĉi tiu retejo
Tiu ĉi enskribo estis afiŝita en Esperantujo, Lingvoj kaj ricevis la etikedo(j)n , , , , , , , . Legosigni la fiksligilon.

Respondi